UK-101: Ne nur por esperantistoj

UK-101

Kiel vi jam scias, la 101a Universala Kongreso de Esperanto okazos la 23–30am de julio 2016 en la urbo Nitro, en Slovakio. Parto de la strebo igi la kongreson pli videbla por la ekstera publiko estos malferma tago vendrede, la 29an de julio. Tiun tagon okazos enkondukaj kursoj de Esperanto por la publiko, sed la plej grava programero estos la internacia muzik-festivala vespero sur la ĉefa placo de Nitro libere videbla de ĉiuj interesatoj. Tiel la nitranoj povos propraokule sperti la kulturon de Esperanto.

Por atingi la ĉefan placon por la festivalo, planata estas unue granda marŝo post la komuna foto antaŭ la kongresejo (18h00) – je 18h30 oni ekiros de la kongresejo tra la piedira zono kiel manifestacio, por videbligi Esperanton grandskale en la urbo.

Krom komence de la kongreso en la sama loko okazos alia publika prezentado – danca kaj koncerta spektaklo de Lúčnica, la plej fama slovaka folklora ensemblo, okaze de la nacia vespero dimanĉe, la 24a de julio.

Aldone okazos pluraj Esperanto-rilataj ekspozicioj. Unu el ili temos pri Zamenhof, ĝi estos malfermita en la Nitra sinagogo la 22an de julio je 17h00. Tie staros grandaj afiŝoj kun komikso pri lia vivo. La komikso, unuafoje eldonita libroforme en la pola, kaj poste en dulingva angla-Esperanta eldono, nun estos en slovaka-Esperanta versio. Tiu ekspozicio okazos kunlabore kun la Centro Ludoviko Zamenhof de Bjalistoko.

Pliaj ekspozicioj pri Esperanto okazos duloke: en la bonŝance Esperante nomita vendejaro Centro en Nitro, kaj en la Pola instituto en Bratislavo. En la teatro de Andrej Bagar, ĉe la ĉefplaco de Nitro, okazos ankaŭ filatela ekspozicio “Slovakio kaj Esperanto je poŝtmarkoj kaj poŝtkartoj”.

Eblas antaŭvidi, ke la kongreso ĉi-foje estos vere rimarkita de la ekstero kaj vere malfermita al la neesperantista publiko.

Kaj ne eblas ne mencii la t. n. akompanajn aranĝojn, kiuj okazos en Nitro dum la kongreso: Interreligia forumo en Centra Eŭropo kaj Lingvopolitika konferenco de landoj V4+.

Pliaj detaloj pri ili:
http://www.nitra 2016.sk/akompanaj-aranĝoj/

Matthieu Desplantes, Peter Baláž

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №7.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/06/slovakio-11

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi