Jubilea evento en Krakovo

KrakovoLa 3–5an de junio 2016 okazis la 30aj Esperantaj Tagoj de Krakovo kun partopreno de samideanoj lokaj kaj gastoj el Pollando, Germanio kaj Ĉeĥio.

Post la inaŭguro Alicja Sacha sciigis pri la multjaraĝa agado de la Krakova Societo Esperanto kaj pri la historio de la Krakovaj Esperanto-Tagoj. La krakova pentristo Andrzej Kołpanowicz rakontis pri la eminenta pola pentristo Jan Matejko, kies verkojn eblas rigardi en la urbo kaj aliloke. Adam Łomnicki prezentis sciencajn Esperanto-vortarojn. Magda Tatara prezentis sportan vortprovizon ilustritan per belaj fotoj kaj proponis diveni la signifon de kelkaj terminoj. Tomasz Chmielik prezentis sian tradukon de la romano La Pupo de Bolesław Prus. Sekvis prelego de Zbigniew Duda, kiu sciigis partoprenantojn pri la antikvaĵoj de apudkrakova Krzeszowice-Tero. Vespere ni ĝuis koncerton de la norvega orkestro Roros Janitsjarorkester en la kulturdomo Podgórze (Submonto), kie ĉiam okazas la Tagoj.

Sabate matene Tomasz Chmielik rakontis pri la loĝantoj de la juda urbo Chełm. La krakova poetino Lidia Ligęza rakontis interese pri Esperantaj versioj de nomoj kaj sakroj en dramoj de Witkacy. La vojaĝanto kaj poligloto Piotr Nosek kaptis grandan atenton rakontante interese kaj prezentante belajn fotojn pri sia vojaĝo ĉirkaŭ la mondo, kaj Ela Karczewska rakontis pri sia vojaĝo al Nepalo okazinta danke al esperantistoj. Urszula Zybura prezentis la poemaron Kiel dono de la mano esperantigitan de Lidia Ligęza.

KrakovoMarkéta Wilkus prezentis impresojn el la sveda E-Kongreso okazinta komence de majo 2016 en Gdansko kaj montris al ni filman inviton al la baldaŭa 101a Universala Kongreso en Nitra.

Sabate vespere partoprenantoj ĝuis artan programon. Joachim Kołpanowicz kune kun Julia Kołpanowicz ludis belegan koncerton de la klasika muziko. Anna Ramza recitis Esperanto-poemojn pri Krakovo kaj ludis pianon. Jaga Wrońska kaj Irena Urbańska prezentis belegan koncerton “Kanto pri la tero nia” deklamante kaj kantante en Esperanto, pola kaj ukraina lingvoj.

Dum la Tagoj funkciis fotoekspozicio pri la aktorino Jadwiga Gibczyńska, kiu prezentis Esperanto-teatraĵojn en pluraj landoj.

Dimanĉe matene oni promenis en la Malnova Urbo. Survoje oni renkontis belan Paradon de Drakoj. Tagmeze okazis Esperantlingva sankta meso en preĝejo de monaĥejo de Franciskanoj, post kiu oni vizitis muzeon en Palaco de Erazm Ciołek, kie troviĝas bela kolekto de ortodoksa ikona pentroarto.

Adam Wilkus

Foto: Andrzej Sochacki

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №7.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/06/krakovo

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi