Junio 2016: Jubileoj, memordatoj, festoj

Junio

1. Internacia Infana Tago.

Antaŭ 400 jaroj mortis Tokugawa Ieyasu (1543-1616), fondinto de la ŝoguna dinastio Tokugawa, kiu regis Japanion dum la epoko Edo (1603-1868).

Antaŭ 175 jaroj mortis Nicolas Appert (1749-1841), franca inventisto, fondinto de la unua konservaĵ-fabriko en la mondo.

2. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Charles Robert “Charlie” Watts (1941-), drumisto de The Rolling Stones ekde 1963.

4. Antaŭ 625 jaroj (1391) pli ol 4 mil judoj estis murditaj dum kontraŭjuda pogromo en Sevilo.

Antaŭ 100 jaroj (1916) la ruslanda armeo de generalo Brusilov komencis ofensivon kontraŭ Aŭstrio-Hungario kaj Germanio, kiu estis la plej granda milita operaco en la Unua Mondmilito.

5. Monda Tago de Medio.

Orzeszkowa6. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Eliza Orzeszkowa (fraŭline: Pawłowska, 1841-1910), pola verkistino, kies romanon Marta tradukis Zamenhof.

Antaŭ 75 jaroj mortis Louis-Joseph Chevrolet (1878-1941), svisa-usona aŭtosporta piloto kaj aŭtokonstruisto, fondinto de la kompanio Chevrolet.

Antaŭ 100 jaroj mortis Yuan Shikai (1859-1916), prezidanto (1912-15) kaj imperiestro (1916) de Ĉinio.

7. Antaŭ 150 jaroj (1866) mortis la indiana tribestro Seattle, omaĝe al kiu estis nomita la usona urbo Seatlo.Cole Porter

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Ulrich Matthias (1966-), germana esperantisto, aŭtoro de Esperanto – la nova latino de la eklezio aperinta en sep lingvoj.

9. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Cole Albert Porter (1891-1964), usona komponisto kaj tekstaŭtoro.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Jon Lord (1941-2012), brita klavarmuzikisto (orgeno Hammond), i. a. en la grupoj Deep Purple, Whitesnake k. a.

12. Tago de Ruslando.
Tago de Ruslando
Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Armando Anthony “Chick” Corea (1941-), usona ĵazmuzikisto k komponisto.

13. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Grigorij Perelman (1966-), ruslanda matematikisto, pruvinta la konjekton de Poincaré.

14. Antaŭ 75 jaroj (1941) komenciĝis deportado de “kontraŭsovetiaj personoj” el la tri sovetaj baltiaj respublikoj.

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Jukka Pietiläinen (1966-), finna ĵurnalisto kaj esperantisto, prezidanto de EAF (1994-98), redaktoro de Esperanta Finnlando (1989-96).

15. Antaŭ 675 jaroj mortis Androniko III Paleologo (1296-1341), imperiestro de la (Orient-)Romia Imperio (1328-41).

17. Antaŭ 150 jaroj (1866) komenciĝis la Sepsemajna milito inter Pruslando kaj Aŭstrio.

18. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Kurt Browning (1966-), kanada artsketisto, kvarfoja mondĉampiono, la unua plenuminto de kvar-rivolua salto.

Sigismondo IIIAntaŭ 1275 jaroj mortis Leono III (685-741), imperiestro de la (Orient-)Romia Imperio (717-41).

20. Antaŭ 450 jaroj naskiĝis Sigismondo III Vasa (1566-1632), reĝo de Svedio (1592-99), reĝo de Pollando kaj granda princo de Litvo (1587-1632).

Antaŭ 50 jaroj mortis Georges Henri Lemaître (1894-1966), belga romkatolika pastro, matematikisto kaj fizikisto, aŭtoro de la teorio pri praeksplodo kiel estiĝo de la universo.

21. Solstico.

22. Antaŭ 75 jaroj (1941) komenciĝis la operaco Barbaroso: la nazia Germanio invadis Sovetunion.

La 22an de junio23. Antaŭ 125 jaroj mortis Wilhelm Eduard Weber (1804-91), germana fizikisto, (kun)inventinto de elektromagneta telegrafo; omaĝe al li estas nomita vebero – unuo de magneta flukso.

24. Antaŭ 75 jaroj (1941) la germania armeo konkeris Vilnon kaj Kaŭnon.

25. Antaŭ 25 jaroj (1991) Slovenio kaj Kroatio deklaris sian sendependiĝon de Jugoslavio.

27. Antaŭ 75 jaroj (1941) la germania armeo konkeris Bjalistokon kaj bruligis la urban sinagogon kun ĉ. du mil judoj en ĝi.

Henriko III28. Antaŭ 525 jaroj naskiĝis Henriko VIII (1491-1547), reĝo de Anglio (1509-1547).

Antaŭ 75 jaroj (1941) la germania armeo konkeris Minskon.

30. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Michael Gerard “Mike” Tyson (1966-), usona boksisto, mondĉampiono de WBC (1986-90, 1996), WBA (1987-90, 1996), IBF (1987-90).

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №6.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/06/junio-4

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi