Monda Tago de Rifuĝintoj: mesaĝo de UEA al la Unuiĝintaj Nacioj

UNMonda Tago de Rifuĝintoj (20a de junio) reprezentas specialan okazon por fari tion kion ni devas fari en ĉiu tago de la jaro, nome konsideri kaj mildigi la malfeliĉan staton de la tutmonde kreskanta nombro de rifuĝintoj – homoj forpelitaj el siaj hejmoj pro konflikto, kaj enplektitaj en armitaj disputoj ne de ili kreitaj. Kongrue kun nia ĉefa celo, nia organizaĵo, Universala Esperanto-Asocio, aparte interesiĝas pri klopodoj faciligi la lingvan situacion de tiuj rifuĝintoj.

Rifuĝintoj perdis pli ol siajn hejmojn kaj sian vivpanon: ili perdis ankaŭ la komunumojn kaj kulturojn, kiuj subtenas ilin. Ofte la lingvoj de tiuj komunumoj ne estas vaste parolataj en la lokoj, en kiuj ili nun troviĝas. En tiaj cirkonstancoj, ili despli malfacile kapablas klarigi sian situacion al aliaj, kompreni eĉ la simpatiajn reagojn de tiuj kiujn ili renkontas, kaj trakti kun la oficialaj funkciuloj kiuj ofte tenas en siaj manoj ilian estontecon.

Sekve ni forte petas al Unuiĝintaj Nacioj, ke la organizaĵo faru ĉion eblan por certigi

  1. Ke komunikado kun rifuĝintoj okazu en lingvoj, kiujn ili povas kompreni,
  2. Ke la funkciuloj, kiuj traktas kun la rifuĝintoj ricevu trejnadon pri tiuj lingvoj,
  3. Ke specialaj servoj estu starigitaj por aŭskulti kaj plusekvi la rakontojn kaj zorgojn de la rifuĝintoj en iliaj propraj lingvoj,
  4. Ke edukaj servoj en taŭgaj lingvoj estu disponigataj al rifuĝintaj infanoj kies lernado estis interrompita kaj kies estonteco estas sekve endanĝerigata.

Komprenema atento al la lingvaj bezonoj de rifuĝintoj estas ne nur principa demando sed ankaŭ demando de bona praktiko.

Enskribita en la statuton de nia Asocio estas respekto por ĉies rajtoj tia kia ĝi estas esprimata en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kiun ni konsideras “esenca kondiĉo por nia laboro.” Socia justeco kaj lingva justeco iras manenmane. Ni devas memorigi nin pri tiu fakto en ĉiu tago de la jaro – sed speciale dum la Monda Tago de Rifuĝintoj.

Fonto: Gazetata Komuniko de UEA, 2016, №619.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Monda Tago de Rifuĝintoj: mesaĝo de UEA al la Unuiĝintaj Nacioj1

  1. La politika starpunkto de UEA estas tiel resumebla:
    a) la azilpetantoj estas chiam helpendaj;
    b) al ili oni apliku la rajtojn de lingva komunumo.

    La Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj negas, ke la rifughintoj formas lingvan komunumon: ili formas lingvan grupon (same kiel enmigrintoj, nomadoj, diasporanoj) – art. 1, par. 5.

    Tial la pozicio de UEA kolizias ne nur kun tiu de chiu registaro ene de Konsilio de Euxropo, sed ankaux kun la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj.

Respondi