Biblioteka Apogo Bachrich atendas subvencipetojn

UEA disdonos por la tria fojo subvenciojn el la Biblioteka Apogo Maria kaj Johano Bachrich por helpi pliriĉigi kolektojn de Esperanto-bibliotekoj. La komenca kapitalo (USD 20 000) de tiu speciala fondaĵo estis donacita de la gefiloj de gesinjoroj Bachrich en la jaro 2014. La venezuela esperantisto Johano Bachrich (1921-2005) estis Honora Membro de UEA kaj longtempa motoro de Venezuela Esperanto-Asocio. Ankaŭ lia edzino Maria (1936-2011) estis esperantisto.

Biblioteka Apogo Bachrich povas subteni Esperanto-bibliotekojn, kiuj ne estas financataj de ŝtata, urba aŭ alia nemovada instanco. La subvencioj estas uzeblaj por akiri librojn aŭ aliajn varojn, kiuj estas aĉeteblaj ĉe la Libroservo de UEA. En 2015 la fondaĵo subtenis ok bibliotekojn por la suma valoro de 1500 eŭroj.

Por peti subvencion, oni sendu priskribon pri la biblioteko kaj liston de dezirataj libroj aŭ aliaj varoj, ordigitaj laŭ prefero. La petoj atingu la Centran Oficejon de UEA ĝis la 30a de aŭgusto 2016 paperpoŝte (Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando) aŭ retpoŝte (direktoro@co.uea.org).

Fonto: Gazetata Komuniko de UEA, 2016, №618.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi