Kiam, kie, kio okazas? estas internacia kalendaro pri Esperanto-renkontiĝoj, kongresoj, festivaloj. La “Internacia Kalendaro” listigas ĉiujn konatajn Esperanto-renkontiĝojn, kongresojn, festivalojn, kiuj akceptas vojaĝantajn esperantistojn kiel partoprenantojn.
- Vojaĝu al Esperanta renkontiĝo! Serĉu kaj trovu simpatian aranĝon, kun datoj, nomoj, mallonga priskribo, reteja adreso, ktp!
- Se mankas iu aranĝo, anoncu kaj registru ĝin senpage!
- Diskonigu, reklamu la Kalendaron al viaj Esperantistaj amikoj
Jubileo – 20 laborjaroj!
La Internacia Kalendaro ĉi-jare festas sian 20-an jubileon. Ĝi estis komencita en 1996 kiel memstara rubriko en la gazeto “Eventoj”, kaj ekde tiam ĝi aperas seninterrompe, jam 20 jarojn. La kalendaron funkciigas teamo de la Esperanto-Centro “Eventoj” en Budapeŝto.
Adreso de la Internacia Esperanto-Kalendaro:
http://www.eventoj.hu/kalendaro.htm
Se vi ŝatus esti kunlabora membro en nia teamo, kontaktu nin:
Szilvási László szilvasi@eventoj.hu
Bonan vojaĝon, agrablajn travivaĵojn!
Ret-Info / Lingvo-Studio, LS
http://www.eventoj.hu