Bonvolu lasi nin baldaŭ!

Flagoj
Vide el Bruselo

La 23an de junio en Unuiĝinta Reĝolando de Granda Britio kaj Norda Irlando, tradicie nomata Britio, okazis referendumo pri plua (ne)membreco de Britio en la Eŭropa Unio (EU). Partoprenis 72,2% da voĉdonrajtantoj. Por la eliro el EU estis donitaj 17,41 milionoj da voĉoj (51,9%), kontraŭ la eliro voĉdonis 16,14 milionoj da britoj (48,1%). Atendindas, ke por la eksiĝo voĉdonis plejparto da loĝantoj en Anglio kaj Kimrio, dum en Norda Irlando 55,8% kontraŭis la eksiĝon, kaj en Skotlando 62% voĉdonis por pluresti en EU kaj nur 38% por la eksiĝo.

Por ĵurnalisto estas tre malfacile retrorigardi al okazaĵoj, kiuj estis tre gravaj kaj gajnis troon da atento dum la lasta tempo. Kaj esence, pluiri en niaj vivoj aŭ silentiĝi por momento estus la plej bona afero por ĉiuj en Bruselo post monatoj da kampanjo en Britio pri plua (ne)membreco en EU.

Tamen ĵurnalistoj nepre devas pripensi la britan demandon. Kaj la sola firma konkludo, kiu venas al mi, estas: kiom katastrofa estis la referendumo kaj la kampanjo. Kvankam katastrofo por Britio, ĉar ĝin forlasos Norda Irlando kaj Skotlando, en ekonomiaj, politikaj kaj naciaj aferoj mia sento estas, ke ĝi donas esperon al Eŭropo plifortiĝi en longa periodo.

Dum kvardeko da jaroj, Britio – aŭ Anglio – ludis la rolon de geedzo, kiu kritikadis sen tio, ke la alia povis defendi sin aŭ mencii iun ajn mankon de la geedzo. Tia estis ankaŭ la kampanjo kontraŭ/por la brita membreco en EU. Estis mirinde aŭdi Brition listigi nur la problemojn de Eŭropo kaj neniam tiujn de Britio. Kaj finfine Britio devos ŝanĝiĝi kaj adaptiĝi multe pli post la foriro de Skotlando kaj Norda Irlando.

Ĉiam estis klare dum la lastaj jaroj, ke britoj – kaj speciale angloj – neniam voĉdonus entuziasme por resti en la Unio. La kampanjo en Anglio kaj Kimrio danke al la amaskomunikiloj de Londono neniam menciis britan internan reformon. Neniu menciis dum la kampanjo la neprecon transdoni la povon politikan, ekonomian kaj socian de Londono al Skotlando, Kimrio kaj Nordirlando. Neniu menciis la antikvan balotsistemon, kiu de jaro al jaro donas grandegan potencon al politikistoj de la sudorienta Anglio kaj ignoras la aliajn partojn de la lando. Kaj tiuj sudanglaj politikistoj, danke al triono de la donitaj voĉoj, malhelpadis la Eŭropan Union respondi al la diversaj defioj dum la lastaj jaroj.

La rezulto de la referendumo estas klara por Eŭropo. Bedaŭrinde, estas malmulta espero, ke la altaj gvidantoj de la Unio kaj la Eŭropa Komisiono proponos fortigi la Eŭropan Union, forigante la “rajton” de ĉiu lando malhelpi la Union antaŭeniri.

Dafydd ab Iago

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №7.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/06/bruselo-31

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo, Vide el Bruselo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to Bonvolu lasi nin baldaŭ!

  1. Johannes diras:

    Ni traktis la temon en nia podkasto kern.punkto el niaj personaj vidpunktoj en la epizodo “KP081 Breksiĝo” (https://kern.punkto.info/2016/06/30/kp081-breksigxo/)

  2. dennis keefe diras:

    Bone verkita artikolo pri malbonaŭgura okazaĵo. Estus interese prikonsideri, ekster la politika kadro, la efikon de la eliro de Britio rilate Esperanton. Tiel granda ŝanĝo en sociaj kaj ŝtataj rilatoj certe tuŝos la Esperanto-Movadojn, sed kiamaniere?

  3. Roland Rotsaert diras:

    Mi samopinias kun la aŭtoro. Tamen, mi esperas ke, sen la kritikanta geedzo, la EU-granduloj havos pli da tempo por atenti pri la realaj bezonoj de siaj civitanoj.

  4. Kirilo Brosch diras:

    Kiel skribis germanlingva satira retpaĝo (eine-zetung.de): Sen EU la populistoj en Britujo estos en granda embaraso, ĉar ili ne plu scios, kiun kulpigi pri siaj problemoj. Saĝaj vortoj pere de ŝerco!

Respondi