Timoj de elmigrintoj

Kopirajto: EKVide el Bruselo

Strange, sed post dudek jaroj de mia vivo en fremda lando, oni ne postulas ke mi pli kaj pli samiĝu al la denaskaj civitanoj de Belgio. Pro diversaj kaj iom neegalecaj kialoj en la ĉefurbo de Belgio kaj de Eŭropo oni ne devas tro adaptiĝi, se oni estas eŭropano kaj anglaparolanta civitano. Iom da francaj vortoj sufiĉas, kaj oni perfekte povas vivi en la eŭropa kvartalo kun minimumaj kontaktoj kun la loka loĝantaro.

Tamen en multaj regionoj kaj nacioj, tia agado aŭ ne eblas aŭ kaŭzas problemon, ĉu politike aŭ nur socie. Kaj tiaj samaj problemoj ankaŭ stimulas la agadon kaj argumentadon de tiuj, kiuj agadas por konservi la denaskan lingvon en mia hejmlando Kimrio.

Kaj je kelkaj kilometroj de Bruselo troviĝas la sama batalo, kie Flandrio provas pluteni la nederlandan kiel la lingvo de la regiono ĉirkaŭ Bruselo. Iom da adaptiĝo estas natura afero, – diras lingvaj kaj politikaj aktivistoj, – sed iom post iom enmigrintoj devas lerni la lingvon kaj vivstilon de la nova lando aŭ regiono.

La temo de migrado kaj adaptiĝo de novaj migrantoj forte influas la debaton en Britio pri la demando: ĉu resti aŭ ne en la Eŭropa Unio (EU). Pli fortaj estas tiuj, kiuj volas eliri el EU en Britio. Kaj ilia ĉefa argumento estas la nombro da enmigrintoj el Eŭropo kaj aliaj landoj. Iel EU malebligas al Britio fermi sian landlimon al novaj enmigrontoj, – diras la tielnomataj “Brexit”-pledantoj.

Ĉu kontraŭantoj de EU gajnos? Malfacile direblas.

Vide el Bruselo, mi, kiel kimro, iel vidas la samajn kialojn kaj plendojn malantaŭ la kampanjo kontraŭ la membreco en EU. Noteblas ankaŭ, ke ĉirkaŭ kvinono de la kimra loĝantaro naskiĝis en Anglio, kaj multaj el ili konsideras sin angloj. Ĉu angloj devas adaptiĝi al la kimraj lingvo kaj kulturo? Sed politike oni ne tro pridiskutas, ĉu “angloj” en Kimrio influas la voĉdonon pri la membreco.

La timo estas, ke Kimrio devos sekvi Anglion kaj foriri el EU. Eble Skotlando pensas, ke ĝi decidos mem. Sed ni en Kimrio malfacile povos decidi pri nia membreco en EU, eĉ se la kimra plimulto volas resti, kaj la angla plimulto volas eliri. En kelkaj semajnoj ni ellernos, kiu destino atendas nin en Kimrio. Malfeliĉe, sed kiel brita civitano kiu pli ol 15 jarojn vivas ne en Britio, mi ne rajtas voĉdoni. Pro tia sama kialo, okcent miloj el la du milionoj da britoj en Eŭropo ankaŭ ne povos voĉdoni en la referendumo.

Miloj da homoj, same kiel mi, ne rajtas voĉdoni pri afero tiel esenca al ni. Ja laŭ averto de la brita ministro pri Eŭropo David Lidington, se Britio voĉdonos forlasi EU-on, ni ne aŭtomate havos la raj on vivi kaj labori en la kontinento.

Dafydd ab Iago

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №6.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/05/bruselo-30

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo, Vide el Bruselo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi