Esperanto ne malaperos en Bjalistoko!

CLZ“Esperanto en Bjalistoko malaperos!” – eblis konkludi el diversaj komentoj rilataj al la lastaj okazaĵoj en la naskiĝurbo de Zamenhof. Sed ni vidu la faktojn. Okaze de la 94a UK en Bjalistoko en 2009 malfermiĝis nova kultur-institucio, kiu provizore estis nomata Esperanto-Centro, kaj fine ricevis la nomon Centro Ludoviko Zamenhof (CLZ).

Dum sia funkciado, unue kadre de la Bjalistoka Kulturcentro (Pole: BOK), kaj ekde 2011 memstare, CLZ okupiĝis pri diversaj temoj jen strikte, jen loze rilataj al Esperanto kaj ĝia kreinto. Ĝi ekhavis konstantan ekspozicion pri Zamenhof, organizis kursojn de Esperanto (mi mem instruis kaj por la publiko, kaj por la laboristoj de la institucio), gastigis esperantistojn kadre de Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, eldonis kelkajn librojn kaj memoraĵojn pri kaj en Esperanto. Tamen CLZ neniam estis reala centro de Esperanto, kiel mise oni interpretas, ĉar krom la supraj menciitaĵoj ĝi “realigis la idealojn de sia patrono” per amaso da projektoj prezentantaj la multlingvan kaj multkulturan Bjalistokon. Ĉion eblas legi en la retejo centrumzamenhofa.pl, kiu havas ankaŭ Esperantan version.

Jen komenciĝas la dramo. La 25an de aprilo la urba konsilio de Bjalistoko decidis, ke Centro Ludoviko Zamenhof denove iĝos parto de la Bjalistoka Kulturcentro. La ĉefa argumento estis mono – per la kunigo oni ŝparos, diris la urbestro Truskolaski ne citante pli detalajn kalkulojn. La konsciaj reprezentantoj de NRO-oj estis ŝokitaj per la rapida decido kaj ekkolektis subskribojn kontraŭ la decido petante ĉesigi la provon kunigi CLZ kaj BOK, kiuj agas en malsamaj kampoj: BOK organizas grandajn amasajn aranĝojn – festivalojn, koncertojn, revuojn, sed grandparton de la agado de CLZ konsistigas etaj edukaj entreprenoj celantaj flegi la multkulturan tradicion de Bjalistoko kaj Podlaĥio.

Bedaŭrinde por la urbaj aŭtoritatoj, en la sama semajno okazis festo de Nacia-Radikala Kampo en Bjalistoko, kiun akompanis naciisma koncerto kaj faŝismeca marŝado tra la urbo. Ĉio kune miksita rezultigis eksplodan koktelon, kiun oni mallerte provis estingi. La faktoj estas:

1. La urba konsilio decidis el Bjalistoka Kulturcentro kaj Centro Ludoviko Zamenhof formi novan kulturan institucion. Poraj en la voĉdonado estis la konservativa partio Rajto kaj Justo kaj la konsilianoj de la urbestro Truskolaski. La Civitana Platformo, iama partio de la urbestro, anoncis, ke kaze de akcepto de ĉi decido ĝi ĉesos kunlabori kun Truskolaski. Kontraŭ estis minoritatoj kaj maldekstrulo (unusola!). Problemas tamen la diroj de ekstremaj politikistoj en tiu kunsido: krom ataki la centron kaj ĝian direktoron, atakitaj estis ankaŭ Zamenhof kaj la ideo konigi Bjalistokon per Esperanto, kion eblas legi ĉe Esperanto-diskutgrupo en Facebook. Fakte ĝis 2011 CLZ estis subigita formale al la Kulturcentro, kaj ĉi superflua retropaŝo mirigis la homojn.

2. Oni diras, ke la Centro nesufiĉe okupiĝas pri Esperanto. Tio parte veras, sed “propagandi la verkon de Zamenhof” estas nur unu el la taskoj de la institucio, kiu ne estas Esperanto-organizaĵo; pli grava ĝia tasko estas zorgi pri la multkultura heredaĵo de la regiono kaj propagandi internacian kunlaboron, kontraŭstaron al diskriminacio ktp. La centro neniam rifuzis kunlabori kun lokaj esperantistoj, kelkfoje ni faris diversajn projektojn kune, ni tradukas ilian retejon kaj alian materialon al Esperanto ktp. Oni povas plendi pri la decido krei Zamenhof-Centron, sed ne Esperanto-centron, oni povas plendi, ke en 2009 pro monŝparo estis kreita tiel banala ekspozicio pri Zamenhof, sed la nunan taskaron la oficistoj de CLZ plenumas nemalbone.

CLZ

Venontjare ni festos la 100an mortodatrevenon de Zamenhos kaj la 130an datrevenon de la naskiĝo de nia lingvo. La urbaj aŭtoritatoj, dezirante iom forviŝi la malbonan imagon, lasitan pro la lastaj okazaĵoj ĉirkaŭ CLZ, forte volas subteni la Bjalistokan Esperanto-Societon kaj kune fari festaĵojn en la naskiĝurbo de la iniciatinto. Esperanto ne malaperos.

Przemysław Wierzbowski

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №6.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/06/bjalistoko-2

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Esperanto ne malaperos en Bjalistoko!1

  1. Les diras:

    Kara Przemek: Bonega laboro! Lauxdinda.

    Krome, hieraux falis en miajn manojn esparanta-angla bjalistoka komikslibro “Doctor Esperanto” al kiu vi kontribuis. Eleganta, enhavoricxa – rekomendinda. Bonvolu transdoni miajn dankojn al la aliaj kunkreantoj de tiu impresa verko! Mi vere gxuas gxin.

Respondi