Broŝuro pri Birštonas senpage elŝutebla

Ĉiu partoprenanto de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj komenciĝos la 2an de julio 2016 en Birštonas, ricevos ekzempleron de broŝuro pri ĉi tiu litovia kuracurbeto. La 12-paĝan kolorplenan libreton en Esperanto ĵus eldonis la Informa Turisma Centro de Birštonas.

Ĉi tiun utilan eldonaĵon jam nun povas legi ĉiu deziranto. Ĝi estas libere elŝutebla en la prezentoformo “pdf” en la retejo de Sezonoj/La Ondo de Esperanto:

http://esperanto-ondo.ru/Pdf/Birstonas-2016.pdf

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.
Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2016/06/bet-54/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Broŝuro pri Birštonas senpage elŝutebla1

  1. Bronislav Chupin diras:

    Tio estas bona donaco ne nur al partoprenontoj de BET-52, sed ankau al multaj aliaj, kiuj shatas Litovion kaj aktivecon de litovaj esperantistoj.

Respondi