En Nitro bunte kaj abunde

Nitro

Proksimiĝas la 101a Universala Kongreso de Esperanto en Nitro. Por ke ĉio funkciu glite kaj glate, okazis kelkaj kunsidoj de la Loka Kongresa Komitato kaj la volontuloj, laste la 21–23an de aprilo. Ankaŭ ĉi-jara Tutslovakia Esperanto-kongreso estis plejparte dediĉita al la preparoj de la unua UK en Slovakio. Ĝi okazis ekde la 24a de aprilo en la venonta UKejo, do en Slovaka Agrikultura Universitato, por pli bone konatiĝi kun la kongresejo. En Nitro kunvenis ĉirkaŭ 50 partoprenantoj el dek landoj, inkluzive de Clay Magalhães, la konstanta kongresa sekretario de UEA.

Vendrede oni dediĉis multe da tempo al diversaj programeroj de UK. Petro Baláž parolis pri la taskodivido en la laborgrupoj kaj pri la rolo de volontuloj. Clay Magalhães klarigis la ĝeneralajn principojn de la organizado de UK. Posttagmeze oni vizitis la lokojn, kie okazos UK.

Sabate oni daŭrigis la diskutojn pri la UK kaj laboris en laborgrupoj, ekzemple, pri loĝigo, ekskursoj, akceptado de kongresanoj, kultura programo, ktp. Por pli bone konatiĝi kun la kongresurbo posttagmeze ni ekskursis en la urbo.

Vespere Peter Baláž kaj Petr Chrdle prezentis novajn Esperanto-eldonaĵojn. Michal Matúšov gvidis Esperanto-kvizon, kaj la tago finiĝis per servoj tipaj por la Esperanto-kunvenoj, ekzemple, gufujo.

Nitro

Aŭtoroj de “Slovakaj plejoj” – nova libro pri Slovakio

Dimanĉo estis dediĉita al la slovakia movado. Oni raportis pri la agado de Esperanto-kluboj kaj sekcioj. Ĉar 2016 estas elektojaro por la landa asocio SKEF, oni elektis novan estraron, kiu konsistas el kvin personoj: prezidanto Peter Baláž, vicprezidanto Michal Matúšov, kasistino Zuzana Pichnarčíková, estrarano Stanislav Košecký kaj revizoro Magdaléna Feifičová. La estraranoj parolis pri siaj planoj por SKEF en la venonta periodo.

Ni kredas, ke niaj atendoj pri plibonigo, efektivigo kaj plibuntigo de Esperantaj aktivecoj por la estonto certe ne restos nuraj vizioj kaj revoj.

Peter Baláž

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №6.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/05/slovakio-9

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi