Eksterordinara reklamo tra la urbo kaj la lando

NitroĈu la Universalaj Kongresoj estas ĉefe aranĝoj por esperantistoj (por renkontiĝi, babili, kunsidi, diskuti, amuziĝi) aŭ ili servu kiel perfekta, taŭga reklamilo de nia movado, propagandilo pri Esperanto por ekstera publiko? Verŝajne ideala solvo estas kombini tiujn ĉi du flankojn de la kongresoj. Kun taŭga strategio eblas kontentigi ambaŭ dezirojn. Pri tio nun strebas la slovaka teamo, organizante la 101an UKon en Nitro. Ĉu ĝi sukcesos, eblos taksi facile tuj post la kongreso.

Jen, tamen jam nun eblas raporti pri la antaŭkongresa reklamo pri Esperanto kaj pri planoj dumkongresaj.

La urbo Nitra mem investis (kaj daŭre investas) ne malgrandan strebadon kaj financon al la reklamado de la kongreso. Ni ne forgesu, ke temas pri relative malgranda urbo (kun ĉ. 80 mil loĝantoj), malfacile komparebla kun gigantoj kiel Pekino aŭ Roterdamo. (Nitro estas la tria plej malgranda urbo, en kiu la UK okazas.) Tamen fakte pro sia malgrandeco (aŭ eble ĝuste danke al ĝi) la urbo plene vivos kun kaj pri nia kongreso somere. Kaj la unuajn spurojn pri nia kongreso eblas trovi en la urbo eĉ nun, ekde majo:

  • Du busoj de la urba trafiko ekde la komenco de majo veturas kun la tutsurfaca Esperanto-reklamo sur sia malantaŭa flanko.
  • La urba (busa) trajneto veturanta tra la urbo kaj ĉefe uzata de turistoj, jam nun veturigas homojn tra la urbo, havante sur si reklamafiŝojn pri la kongreso.
  • Dek grandaj afiŝegoj (bilboard) tra la urbo jam reklamas en Nitro Esperanton!
  • Dek nokte lumigitaj afiŝoj en la ĉefa piedira centro informas pri UK kaj Esperanto.
  • Du grandaj rondaj afiŝegoj informas pri Esperanto (unu antaŭ la busa stacidomo, la dua rekte ĉe la eniro al la urbocentra piedirzono).

Niaj sekvaj planoj kune kun la urbo pri la reklamado ĝiskongresa:

  • La ĉefa porturista paĝaro de la urbo, de NISYS (Nitra-a informa sistemo, www.nisys.sk) aperos antaŭ la fino de majo en Esperanto.
  • En la ĉefa placo de la urbo – sur la ĉefeniro de la teatro Andrej Bagar – pendos dum julio granda afiŝego pri Esperanto kaj UK.
  • Sur la ponto, antaŭ la elvetura strio al la urbo Nitra, ĉe la ĉefa ŝoseo de la direkto de Bratislava estos granda afiŝo pri la kongreso.
  • En la granda vendejaro “Centro” okazos dum la tuta julio ekspozicio pri Esperanto.

Sed ankaŭ aliaj planoj ekzistas, por eĉ pli malfermiĝi kiel Esperanto-komunumo ĉi-jare:

  • Komuna, malfermita al la loka publiko nacia vespero en la ĉefplaco? Jes ja, en Nitro tio eblos!
  • Ĉu malferma tago vendrede por lokuloj kaj sekve komuna manifestacio, iranta ĝis la urbocentro? Jes, en Nitro tio realiĝos!
  • Ĉu provi realigi tutslovakian, sed eĉ tutmondan rekordon, dum kiu ludos esperantistoj gravan rolon? Jes ja, en Nitro tio estas en la plano!
  • Ĉu granda, malfermita internacia muzik-festivalo fine de la kongreso? Jes ja, en Nitro ankaŭ tio okazos!

Ĉi-somere do ni, Esperanto-movado, havas unikan ŝancon enpenetri la “eksteran publikon”, loĝantojn de la konkreta urbo kaj lando kaj videbligi nin en granda skalo. Nepre ni eluzu tiun raran ŝancon, danke al kiu nia movado povas malfermiĝi, videbliĝi kaj en la konkreta kongreslando vere disflori.

Alia specialaĵo de la varba laboro de LKK estas la videbligo de Esperanto (kaj UK) ene de la gazetaro kaj sekva arkivigo de tiuj materialoj. Jam aperis pli ol 40 mencioj pri la kongreso kaj Esperanto en la slovakaj amaskomunikiloj; ankaŭ aperis kelkaj elsendataj de Slovakio en aliaj lingvoj – angle, hispane, hungare. Konsiderante, ke Esperanto estas apenaŭ konata fenomeno al ĝenerala publiko kaj do tute ne “pinta” afero por amaskomunikiloj, eblas paroli pri granda sukceso.

La Loka Kongresa Komitato diligente kolektas ĉiujn menciojn (kiujn trovas) kaj publikigas la liston en la hejmpaĝo de UK:

Se vi mem scias pri aliaj/pliaj mencioj, bonvolu informi retpoŝte la LKK-n:
lkk@esperanto.sk

Peter Baláž
Prezidanto de LKK

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №6.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/05/slovakio-10

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi