Majo 2016: Jubileoj, memordatoj, festoj

Majo

1. Pasko laŭ la Julia kalendaro.

Internacia laborista tago.

Nona Gaprindaŝvili3. Internacia tago de la libereco de la gazetaro.

Antaŭ 225 jaroj (1791) la sejmo (parlamento) de la Respubliko de Du Popoloj (Pollando kaj Litovio) akceptis konstitucion.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Nona Gaprindaŝvili (1941-), sovetia kaj kartvelia ŝakistino, mondĉampiono pri ŝako (1962-78).

Antaŭ 100 jaroj estis pafekzekutita irlanda revoluciulo Thomas James Clarke (Tomás Séamus Ó Cléirigh, 1858-1916), en la sekvaj tagoj estis ekzekutitaj pluraj liaj kamaradoj.

4. Antaŭ 100 jaroj estis pafekzekutita irlanda revoluciulo, poeto kaj esperantisto Joseph Mary Plunkett (Seosamh Máire Pluincéid, 1887-1916).

5. Antaŭ 125 jaroj (1891) en Novjorko estis inaŭgurita la koncertejo Music Hall (nun Carnegie Hall), en la unua koncerto dirigentis Pjotr Ĉajkovskij.

Antaŭ 75 jaroj (1941) la imperiestro de Etiopio Haile Selassie, revenis al Adis-Abebo, liberigita de italaj invadintoj.

8. Venkotago en Eŭropo.

Venkotago

9. Venkotago: festo de la venko de la Sovetuniaj popoloj en la milito kontraŭ Germanio (1941-45).

10. Antaŭ 75 jaroj (1941) Rudolf Heß, la anstataŭanto de Hitlero en la nazia partio NSDAP, per paraŝuto surteriĝis en Skotlando kun celo ĝis nun nekonata.

Camilo José Cela 11. Antaŭ 125 jaroj (1891) en Otsu japana policisto Tsuda Sanzo per du sabrobatoj atencis la vivon de la estonta imperiestro Nikolao II de Ruslando.

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Camilo José Cela (1916-2002), hispana verkisto, literatura Nobelpremiito (1989).

12. Antaŭ 100 jaroj estis pafekzekutita irlanda revoluciulo kaj esperantisto James Connolly (Séamas Ó Conghaile, 1868-1916).

Rabinoviĉ13. Antaŭ 100 jaroj mortis jidlingva verkisto Ŝolom Alejĥem (Solomon Rabinoviĉ, 1859-1916).

14. Antaŭ 700 jaroj naskiĝis Karlo IV (1316-78), imperiestro de S-ta Romia Imperio ekde 1355.

Antaŭ 25 jaroj mortis Jiang Qing (1914-91), ĉina aktorino kaj politikistino, edzino de Maŭ Zedong (1938), unu el la “Kvaropa Bando”.

Bulgakov15. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis ruslanda sovetunia verkisto Miĥail Bulgakov (1891-1940).

16. Antaŭ 50 jaroj (1966) la Politika Buroo de la Ĉina Komunista Partio publikigis direktivon pri la Granda Proletara Kultura Revolucio.

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Ephraim Katzir (1916-2009), la kvara prezidento de Israelo (1973-78).

18. Antaŭ 725 jaroj (1291) mamelukoj konkeris Akron, la lastan krucistan fortreson en Jerusalema Reĝlando.

20. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Aleksej Maresjev (1916-2001), heroa sovetia piloto, kiu post amputo de ambaŭ kruroj revenis al la flugarmeo kaj batalis kun protezitaj kruroj.

Antaŭ 75 jaroj (1941) germaniaj trupoj descendis en Kreton kaj baldaŭ konkeris ĝin.

Minin21. Antaŭ 400 jaroj mortis Kosjma Minin (?-1616), ruslanda nacia heroo, organizinta popolan rezistadon kontraŭ la pollandaj invadintoj.

Antaŭ 25 jaroj estis murdita Rajiv Gandhi (1944-91), ĉefministro de Barato (1984-89).

23. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Pär Lagerkvist (1891-1974), sveda verkisto, literatura Nobelpremiito (1951).

24. La tago de la slavaj skribo kaj kulturo en Ruslando kaj en kelkaj slavaj landoj (Tago de S-taj Kirilo kaj Metodio).
S-taj Kirilo kaj Metodio
Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Bob Dylan (Robert Allen Zimmerman, 1941-), populara usona kantisto kaj kantaŭtoro.

25. Tago de liberigo de Afriko.

Antaŭ 425 jaroj en Ugliĉ en neklaraj cirkonstancoj mortis Demetrio Ivanoviĉ (1582-1591), filo de Johano la Timinda.

Carido Demetrio de Ugliĉo (Pentraĵo de Ivan Glazunov)

27. Antaŭ 75 jaroj (1941) brita ŝiparo detruis la germanian batalŝipon “Bismarck”.

28. Antaŭ 100 jaroj mortis ukrainia verkisto Ivan Franko (1856-1916).

30. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Detlev Blanke (1941-), (orient)germana interlingvisto kaj esperantisto.

Ĉi tiu listo aperis en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №4-5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/05/majo-2

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi