Nova Esperanto-kurso por poŝtelefonoj

Internacia Esperanto-Instituto en Hago lanĉis – post stadio de testado kaj korektado – novan aplikaĵon por lerni Esperanton en la butiko de Googleplay, vidu: https://play.google.com/store/apps/details?id=com.embarcadero.esperanto

Tre konata estas la kurso Esperanto per rekta metodo de Stano Marček. Kvankam la kurso mem nur estas en Esperanto ĝi por diversaj naciaj komunumoj aperis kiel libro kaj kiel kompakta disko kun nacilingvaj klarigoj. Nun ĝi ankaŭ aperis kiel t. n. “apo”. (Volumo 1, lecionoj 1 ĝis 11).

Apo (mallongigo de aplikaĵo) estas komputilprogramo por t. n. plurfunkciaj poŝtelefonoj (angle: smartphones). Tia poŝtelefono ne nur estas telefono, sed vera komputilo: per ĝi oni povas telefoni, fari fotojn, trovi la vojon, interreti, tviteri, pririgardi filmojn, aŭskulti muzikon, ktp., ktp.

Multaj homoj jam havas ĝin. Oni amase vidas ilin surstrate, en trajnoj, en butikoj, en publikaj konstruaĵoj. Patr(in)oj malantaŭ infanĉaroj, gejunuloj sur biciklo, oficistoj en kontoroj, laboristoj en konstruejoj… Kelkfoje ŝajnas kvazaŭ homoj nur komunikas per sia poŝtelefono…

Ekzistas almenaŭ tri specoj de apoj:

  • apoj kiuj (nur) funkcias en telefonoj de Apple (i.a. I-phone),
  • apoj kiuj (nur) funkcias en Android telefonoj (i.a. Samsung),
  • apoj kiuj (nur) funkcias en Windows telefonoj (i.a. Nokia).

Oni nur povas elŝuti (akiri) kaj instali apojn per la butikoj de tiuj firmaoj: Android-apoj nur per la apobutiko de Google.

Por Apple estas konata la apo Duolingo: por multaj lingvoj ĝi havas lingvan lernilon, nun ankaŭ en Esperanto.

Estas ĝoje ke nun ankaŭ aperis Esperantokurso kiel apo por Android.

Ĝi estas vera kurso, nome surbaze de la materialo de Esperanto per rekta metodo. Piet Buijnsters, la programisto, uzis por ĝi la tre trafajn kaj instruajn bildojn (desegnaĵojn) de Linda Marčekova el la kursolibro, kaj kiam oni klakas aŭ tuŝas la tekstojn de la kurso oni ankaŭ tuj povas aŭdi la klaran prononcadon. En ĝi ankaŭ estas la ekzercoj kaj taskoj de la libro.

La apo rigore sekvas la taŭgan, metodan instrulinion de la kurso, sed kompreneble oni povas mem elekti sinsekvon kaj rapidon, ĉar granda profito de la kurso kiel apo estas ke tiuj kiuj havas plurfukcian poŝtelefonon laŭ ŝato kaj en diversaj cirkonstancoj povas uzi ĝin kaj lerni Esperanton: kiam oni veturas en trajno, kiam oni devas ie atendi, preskaŭ ĉie ajn kaj ĉiam ajn…

La apo ankoraŭ estas senpaga. Por elŝuti kaj instali ĝin: iru per via poŝtelefono al la Google-apo-butiko (Google Play) kaj trovu ĝin per la serĉvorto EsperantoEsperantokurso. Certe rakontu al neesperantistoj!

Fonto: http://www.iei.nl/ieieo77.htm

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi