Svedoj kongresis en … Pollando

GdanskoInter la 5a kaj 8a de majo Gdanskon vizitis 27 svedaj esperantistoj, ĉar antaŭ du jaroj estis decidite organizi en ĉi tiu nordpollanda marurbo Svedan Esperanto-Kongreson. Venis ankaŭ dekkelkpersona pollanda grupo kaj esperantistoj el Finnlando, Ĉehio, Danlando, Germanio kaj Ukrainio.

Ĉi tiu kongreso estis efektive sufiĉe seka, se temas pri la suna kaj iom venta vetero, tamen la t. n. “sekaj faktoj” atestas pri io kontraŭa, nome pri ĝia “fekundeco”.

Ĵaŭde, en la tago de la malfermo, okazis amikec-etosa interkona vespero kun kantoj, dancoj kaj vigla babilado ĉe la t. n.”sveda tablo”. En la inaŭguro la gastoj spektis la filmon de Michał Juszczykiewicz pri Jan Hevelius kun subtekstoj en Esperanto.

Vendrede antaŭtagmeze, en la ĉefa parto de Gdansko la gastoj kun gvidantoj trairis la t. n. Reĝan Vojon, enŝipiĝis kaj promenis ŝipe tra la riveroj Motlavo kaj Morta Vistulo al la promontoro Westerplatte kaj reen. Posttagmeze ili vizitis la Eŭropan Centron de Solidareco kaj vespere aŭskultis la rakonton de Tomasz Chmielik pri la esperantigo de la poezio de Wisława Szymborska. Tomasz mem tralegis kelkajn poemojn, sed ankaŭ en la pola deklamis la aktorino Krystyna Łubieńska, kaj du polaj gestudentoj de la sveda lingvo voĉlegis ankaŭ svede.

Sabato estis la tago de la jarkunveno de SEF, sed paralele grupo da tiuj, kiuj la kunvenon ne ĉeestis, vizitis la urbon Gdynia. Post la komuna tagmanĝo oni povis sin distri dum la koncerto de Kimo (kun ties filo).

Dimanĉo estis la lasta tago, kaj ĝi estis dediĉita al Sopot kun la antaŭtagmeza promeno tra la plej longa en Eŭropo, sopota moleo. Survoje al la Jubilea Kverko la gastoj vizitis la klubejon de la “torentanoj”. Ili tie post la tagmanĝo kafumis rigardante la internan ekspozicion de la sopota asocio. Poste en la Arbarherbejo de Esperantistoj, kie ĉe la rojo portanta la oficialan geografian nomon Torento kreskas la Esperanto-arbo, okazis la adiaŭa programero. Ĝi konsistis el dankvortoj kun kantado kaj dancado en la fono, kun rememoroj kaj tostoj je la sano de la Esperanto-kverko kaj rojo. Poste oni disiĝis, kunportante la etoson de la pasigitaj ĉi tie momentoj al siaj hejmoj.

Andrzej Bach

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №6.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/05/gdansko

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi