Kritiko de la racio esperantista: Zbigniew Galor prelegos en BET-52

GalorZbigniew Galor naskiĝis en Szczecin (Pollando). Li estas  sociologo, universitata profesoro, estro de Katedro pri Ĝenerala Sociologio ĉe la Universitato de Szczecin. Magistriĝis pri sociologio ĉe la universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano, kie li ankaŭ nun loĝas. Doktoriĝis pri filozofio kaj sociologio en la universitato Maria Curie-Skłodowska en Lublin kaj habilitiĝis pri sociologio ĉe UAM en Poznano.

Liaj esplorinteresoj:

  • filozofio antropologia kaj socia
  • sociologio teoria
  • socia-ekonomia evoluo, laboro, senlaboreco
  • (lumpen)proprietaĵo, marĝeniĝo kaj ekskludo
  • sociologio de kulturo, speciale: klasa, eŭropa, socimarĝena; subkulturo
  • sociologio de Esperanto-movado kiel socia lingva movado

Esperanto estas kaj parto de lia persona vivo, kaj objekto de liaj sciencaj esploroj, kaj formo de lia socia organiza, kultura agado. Esperantisto ekde 1968 (lia e-instruistino estis Stefania Palica, Szczecin). Li estis iniciatinto kaj gvidanto de la unua studenta scienca Esperanto-rondo en UAM, prezidanto de Pola Kooperativa-Esperanto-Organizaĵo, prezidanto de AIS-Pollando, ĉefa iniciatinto de SEG (Sociscienca Esperanto-Grupo, 2007-2010); aŭtoro kaj gvidanto de la esplorprojekto: UEA en konscio de esperantistoj. Nun estas preleganto de Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM en Poznano, profesoro de AIS, ekde multaj jaroj regule prelegas dum ARKONES (Artaj Konfrontoj en Esperanto, Poznano).

Li prelegis pri fakaj demandoj dum diversaj konferencoj (i.a. kadre de OSIEK), verkis artikolojn kaj librojn (ekz. kune kun Jukka Pietilainen UEA en konscio de esperantistoj, 2015).

Pli detala biografio kaj listo de publikaĵoj:
http://www.zbigniewgalor.pl
https://pl.wikipedia.org/wiki/Zbigniew_Galor
Retadreso: zbigniew.galor@gmail.com

Al la programo de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2-10an de julio en Birštonas li kontribuos per sia prelego “Kritiko de la racio esperantista (sur marĝenoj de la verko UEA en konscio de esperantistoj de Z. Galor kaj J. Pietiläinen)”.

Zbigniew Galor jene prezentas sian prelegon:

Ĉi tiu prelego estas dediĉita al problemo pri sociaj pensmanieroj de esperantistoj. Tiu ĉi demando troviĝas en la esploroj realigitaj kaj priskribitaj far Zbigniew Galor kaj Jukka Pietiläinen en la verko titolita UEA en konscio de esperantistoj, aperinta en 2015. La demando ne apartenis tamen al ĉefa objekto de ilia analizo, ĉar ĝi celis esplori sociajn imagojn de la esperantistoj pri UEA.

Rezultoj de la esploroj estas interpretataj el perspektivo de kritika sociologio. Kritika funkcio de socisciencoj historie estas traktata kiel ĉefa tendenco ligita kun verkoj de C. H. de Saint-Simon, A. Comte, K. Marks. Nuntempe al tio apartenas la diferenciigo inter kritikaj esploroj kaj administraciaj esploroj (P. Lazarsfeld). Ni premisas, ke administracia esplorado povas esti komprenata ankaŭ rilate al esploroj iniciatitaj per organiaĵoj, ekz. per UEA. Tio malfermas perspektivon trakti UEA en konscio de esperantistoj (rezulto de esploro ne iniciatita per la e-organizaĵo) kiel esprimo de kritika sociologia aliro.

Klasika kunteksto ankaŭ estas premisita. Modela kritika aliro de Kant (Kritiko de racio puraKritiko de racio praktika) ĉeestas en verkoj de Horkheimer (Kritiko de racio instrumentalisma). Al nuntempaj ekzemploj apartenas: Kritiko de racio sociologia (S. Kozyr-Kowalski k. a.), Kritiko de racio solidareca. Studo pri sociologio de pensado (S. Kowalski).

Racio esperantista estas komprenata kiel modela esprimo de esperantistaj pensmanieroj karakterizaj por ĉiutaga socia konscio de esperantistoj. La aŭtoro de la prelego specialan atenton ligas kun la Zamenhofa kaj postzamenhofa pensadmaniero pri internacia lingvo kaj socio, rolo de grandaj individuoj kaj amasoj de homoj en evoluo de Esperanto; ankaŭ kun tiuj nesciencaj (metafizikaj, idealismaj) formoj de esperantistaj pensadmanieroj kiel: materialisma-demografia, “ĉambrista”, konspira-komplota, “lirika-resentimenta” k. a.

Karakterizoj de pensmanieroj baziĝas kaj sur rezultoj de la esploroj pri UEA en konscio de esperantistoj kaj sur aliaj fontoj. La argumentoj celas defendi la ĉefan penson de la prelego, ke ĉiutaga racio esperantista kvankam favoras konservi ligojn inter membroj de la e-movado, samtempe malfavoras por ĝia evoluigado.

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2016/05/bet-45/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Kritiko de la racio esperantista: Zbigniew Galor prelegos en BET-52

  1. Edward Jaśkiewicz diras:

    Kara kaj neforgesebla nia ŝĉecina Samideanino Stefania Palica nomata de ĉiuj “Kaporalo” estis mia samkursantino kun kiu mi finis elementan kurson en la jaro 1957 gvidita de sinjoro Jerzy Ogiński, ankaŭ jam ne plu vivanta. Post trimonata daŭro de kurso mi jam scipovis verki E-poeziaĵojn pri kiuj Stefania skribis Jene:
    Stefania Palica pri verkado de Edward Jaśkiewicz

    Jen antaŭ vi pli ol 80 versaĵoj plume de Edward Jaśkiewicz, simple „Edo”, nia ŝĉecina esperanta poeto, el kiuj 56 Li tradukis el pola, rusa
    kaj ukraina lingvoj kaj 25 verkis originale en esperanto.
    Okaze, ke en la 1996 jaro pasis la Jubileo de jardekkvaro de ŝĉecina filio kaj en la 1997 40 jaroj de Lia esperantoagado, la aŭtoro interkonsente kun eminentaj aŭtoritatuloj de la ŝĉecina filio decidis reeldoni siajn versaĵojn por ke ili servu al pli vasta esperantista medio.

    Jen mi skizu Lian mallongan esperanto-biografion:
    Jam de la komenco Edo studis esperanto-gramatikon plialtigante sian lingvoscion kaj ne vane Li ricevis la nomon “viva vortaro”.

    Dum multaj jaroj Li aktivadas en esperantista vivo, kiel estrarano kaj kiel ĉiam “dekstra mano” de Filia Estraro, ricevinte diversajn honordiplomojn kaj distingon de “Merita Esperantisto”.

    Ĉiam helpema kaj servopreta Edo eternigadas la gravajn esperantistajn okazaĵojn en la versaĵoj, kies la enhavoj respegulas nian travivaĵon per la varmaj kaj sentemaj vortoj.

    Liaj esperantaj kanzonetoj laŭ la konataj melodioj tre ofte variigis niajn klubajn vesperojn kaj esperanto-lecionojn. La veran furoron atingis Lia kanzono “Międzyzdroje”, laŭ la melodio “Naviganto”, kiu sonis dum 7 Esperanto Feriadoj en Międzyzdroje, fariĝante la feriada himno.

    Ne eblas skizi en kelkaj linioj meritojn de Edo en la kultura kaj propaganda laboro por Esperanto; almenaŭ tiuj ĉi modestaj vortoj esprimu la dankon de la ŝĉecina esperantistaro kaj amikecon de Lia Esperanta samaĝulino – STEFANIA PALICA

    Szczecin 1997

  2. DIETER ROOKE diras:

    Sen ligoj inter Esperantoj- tute ne eblas evoluigado

Respondi