La Estraro de UEA kunsidis en Roterdamo

Estraro de UEA

La Estraro, Ĝenerala Direktoro kaj la nova redaktoro de la revuo “Esperanto” antaŭ la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. (Foto: Stefan MacGill)

La Estraro de UEA kunsidis dum tri tagoj (la 23-25an de aprilo) en la Centra Oficejo en Roterdamo. Temas pri la unua kunsido gastigita de la nova Ĝenerala Direktoro, Veronika Poór, kaj la lasta kunsido de la nuna Estraro, kies mandato finiĝos post tri monatoj ĉe la 101a UK en Nitro. Unu estrarano, Stefano Keller, iom antaŭtempe forfalis de la teamo, ĉar li sendis demisian leteron en la tago antaŭ la kunsido. Lia letero tamen ne multe klarigis pri la kialoj de tiu decido.

Sube estas resumo pri tre selektitaj partoj de la ampleksa diskutado en la estrara kunsido. Sekvos informoj pri pliaj partoj de la kunsidado.

Kunordigo: modernigo plurflanka

La ampleksa tagordo fokusiĝis al preparoj por kelkaj gravaj evoluoj, inkluzive de nova Strategia Plano proponota al la Komitato en Nitro. Modernigo de la Statuto eknecesas, ne nur pro la plenata jura memstariĝo de TEJO sed ankaŭ por faciligi la partoprenon de la membroj en elektoj, por enkonduki la senpagan aliĝkategorion Amikoj de Esperanto, kaj por kelkaj aliaj adaptoj al la nuntempo. Plisimpligo de la kotizsistemo, kun baza kategorio de “simplaj membroj” kiuj ricevas servojn nur rete, estis plia grava temo. Pri ĉiuj ĉi evoluoj la Estraro profunde diskutis kaj faris aron de decidoj, kiuj speguliĝos en konkretaj skribaj proponoj al la Komitato. Oni antaŭvidas ardajn diskutojn por la komitatkunsidoj en Nitro.

Komunumo: al la Zamenhof-Jaro

Ekformiĝis la unuaj planoj por agadoj ligitaj kun la venontjara centjariĝo de la forpaso de Zamenhof. La Jaro donos okazon reatentigi pri la valoro de la idearo kaj verkaro de Zamenhof por la nuntempa mondo. Amasiĝas ideoj: ekzemple, ke la 14an de aprilo 2017 disvolviĝu tutgloba seria legado el la verkoj de Zamenhof, transdonata ĉiuhore de tempozono al tempozono. En la tempo ĝis Nitro la Estraro sondos ĉe Landaj Asocioj pri iliaj planoj, kreos gvidilon kun sugestoj por agado, ekserĉos tradukantojn por diverslingvaj versioj de la plej aktuala biografio de Zamenhof, kaj iniciatos la kompiladon de memorlibro.

Kapabligo: Fokuso al la Lernantoj

La prezidantino de ILEI, Mirejo Grosjean partoprenis skajpe la plimulton de la diskutoj. Grava temo estis la Jaro de la Lernanto, kiun UEA kaj ILEI kune festos, kun malfermo en Nitra kaj fermo en Seulo. Planata por la jaro estos aktualigo kaj reeldono en reta formo de la Manlibro pri Instruado. Plia plano estas konkurso por filmetoj kiuj emfazas interkulturon. Ene de la jaro aperos la 150a numero de Juna amiko. La organo Internacia Pedagogia Revuo pretigos apartan numeron prepare al la 50a Konferenco de ILEI en 2017. Diskutitaj estis la iniciatoj de edukado.net por starigi ligojn kun kursfinintoj el Duolingo kaj por lertigo de geonkloj (mentoroj). La Jaro estos malfermita en la Tago de Lernado en Nitro, kun daŭrigo en la tujposta Konferenco de ILEI en Hungario. Detalado de la programo okazos post deko tagoj en la estrarkunsido de ILEI. Esperate estas intensigo de kontaktoj inter universitatoj kun kursoj pri interlingvistiko.

Komunumo: landoj kaj regionoj

Diskutita estis la apoga rolo de UEA arigi Esperanto-parolantojn en elektitaj regionoj, ekzemple per aranĝo de eventoj al kiu eblas inviti homojn, inrteralie rete. Revenas la ideo por subteno de vojaĝantaj informistoj kaj kursgvidantoj. Indas enplekti forumojn de junularaj organizoj kiuj disponas je utilaj kontaktoj kaj subteno por trejnkursoj kaj ĉe organizaj demandoj.

Mark Fettes
Stefan MacGill

Laŭ EKO 2016-14, sendita el Roterdamo, la 26an de aprilo 2016.

Konstanta referenco: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/04/uea-2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to La Estraro de UEA kunsidis en Roterdamo

  1. AlKo diras:

    Dankon, kolegoj, pro la atentigo. Mi iom hezitis kaj decidis ne korekti, sed nun mi faras tion.

  2. Grigorij Arosev diras:

    Lu, estas natura eraro, sed la redaktoro de sezonoj.ru evidente nur kopiis la tekston sed ajna modifo.

  3. Bv. pardoni la lingvan demandon: Ĉu “Diskutite estis la iniciatoj (…)” ĝustas laŭ la redaktoroj?

Respondi