Internacia Instituto por Oficialigo de Esperanto

SekeljNia Trezoro

Reveninte el Sudameriko al Eŭropo, Tibor Sekelj ekaktivis en UEA, tiam gvidata de Ivo Lapenna, sed li baldaŭ konstatis ke la movado estas tro enfermita, turnita al si mem kaj al teoriumado. Li komprenis, ke oni devas krei praktikajn agadojn, kiuj montrus al la ekstero, kio estas atingebla per Esperanto, kaj li klopodis konvinki UEA por enkonduki agadojn praktikajn.

Lapenna kontraŭstaris, kaj en printempo 1965 Tibor Sekelj kolektis aron da amikoj kaj sampensantoj por krei organizon kun la baza celo uzi Esperanton en praktiko. La unua konferenco de la Internacia Instituto por Oficialigo de Esperanto (IOE) okazis en Prago la 25–29an de julio 1966, kie la direkcio, gvidata de Tibor Sekelj. raportis, ke post la 14-monata agado IOE havis konsiderindajn sukcesojn. La konferenco okazis sub la slogano “Pli bona praktiko ol 100-hora prediko”, kiu restis slogano de IOE ankaŭ poste.

Esperanto-GazetoTiam IOE havis 300 aktivulojn kaj 12 kolektivajn membrojn. Ĉi tion oni povis legi en la 1a numero de IOE-Gazeto, ekaperinta en Beogrado en septembro 1966 kaj redaktata de Tibor Sekelj. IOE komencis per kelkaj kampanjoj por enkonduki Esperanton en turismon, sporton, sociajn organizojn, kaj en Danubtrafikon. Estis fondita Sporta Komitato por instrui Esperanton al turismaj oficistoj. Estis aprobita la statuto de IOE kaj elektita nova direkcio el 20 personoj. La 2a numero de la gazeto raportis, ke Antonije (frato de Tibor) kaj Tibor Sekelj kreis modernan aŭdvidan kursmetodon por instrui Esperanton kaj ke Tibor pledis por Esperanto en grava seminario pri turismo, okazinta en Bled (Jugoslavio) kun 1300 partoprenantoj. En la sama numero oni trovas informon pri fondo de Internacia Ligo de Esperantistaj Pupistoj.

En 1967 IOE havis 1024 aktivajn membrojn, lanĉis kampanjon “Paperkanonoj” (amasa skribado al turismaj agentejoj por prospektoj en Esperanto), ekagis inter fervojaj staciestroj kaj en fakaj lernejoj, kaj ekhavis oficejon en Beogrado kun unu oficisto.

En septembro 1967 Studenta Esperanto-Klubo (SEK) el Zagrebo aliĝis al IOE. En 1968 SEK lanĉis internaciajn kulturajn feriojn en Jugoslavio kaj organizis kvar 15-tagajn internaciajn turismajn feriojn kun kultura enhavo surprize altnivela: feriado en Zagrebo kun Pupteatra Internacia Festivalo (PIF), feriado en Pula kun teatra festivalo, feriado en Poreč kun kanzonfestivalo, kaj filmfestivalo en Dubrovnik.

La du unuaj festivaloj arigis kelkajn profesiajn teatrojn el Zagrebo, Budapeŝto, Cluj (Rumanio) kaj Sofio. La plej sukcesa estis PIF. SEK decidis organizi ĝin ankaŭ poste. En 1968 IOE plu plugis la kampojn komencitajn kaj daŭrigis fosi novajn: floskaravano sur la rivero Drava (Aŭstrio, Jugoslavio, Hungario), kampanjo inter skoltoj, “Esperanto en Geografio”, “Esperanto en radioj” k. s. En la dua konferenco de IOE, okazinta en la 53a UK (Madrido, 1968), estis elektita nova direkcio kun 21 membroj. Aperis mondmapo kun geografiaj nomoj en Esperanto…

Tiujare jam aperis kontraŭstaro de UEA al klopodoj de IOE “infekti” la movadon per novaj labormetodoj. En 1969 IOE prosperis, plu agante sur la komencitaj kampoj: en turismo Sekelj organizis cirkvitajn buskaravanojn de Skandinavio ĝis Danubo, PIF okazis sukcese en Zagrebo la duan fojon kun financa subteno de la ŝtato. Komenciĝis pupteatraj turneoj, unue en Danlando. En Zagrebo pro bezono pri infana publiko startis ok Esperanto-kursoj en elementaj lernejoj. La tria konferenco okazis en Primošten en Kroatio (aŭgusto 1969). Ekde la 20a numero IOE-Gazeto ŝanĝis la nomon al Esperanto-Gazeto.

En aŭgusto 1970 la direkcio de IOE kunvenis en Ternitz (Aŭstrio) kaj decidis pluagi en turismo (kolekti mil turismajn urbojn kaj aktivi en ili, stimuli aperigon de turismaj prospektoj en Esperanto, daŭrigi cirkvitajn busvojaĝojn…), en kulturo (teatraj kaj pupteatraj festivaloj), ellabori televidan kurson (kiu unue estis lanĉita en Ĉinio kaj poste en Nederlando), kaj agi en scienco (ĉefe, en geografio). Dum la tria PIF en 1970 jam dek teatroj prezentis 27 spektaklojn por ok mil infanoj en Zagrebo kaj Sisak. (Mi mem profesiiĝis kadre de popola universitato, kies tasko estis en la posta jaro teknike organizi PIF.) Intensiĝis la kampanjo “Esperanto en Danuba trafiko”, en kies kadro 30 oficistoj de Jugoslavia rivera ŝipistaro lernis Esperanton en Beogrado.

IOE-Gazeto

En 1971 dum duona jaro la revuon redaktis Antonije Sekelj, dum Tibor vojaĝis tra Aŭstralio, Novzelando kaj Novgvineo. Tiujare Jugoslavia Esperanto-Junulara Asocio fondis la entreprenon Internacia Kultura Servo (IKS) kun sidejo en Zagrebo, kiu ekfunkciis post registriĝo en 1972 kun tri profesiaj oficistoj (mi estis direktoro, kunoficis Spomenka Štimec kaj Ruža Grujić, poste Nikola Matijević).

Sed en 1972 IOE ekkrizis. Ŝrumpis la membraro kaj aktivadoj, mankis mono, ne sukcesis kelkaj projektoj, kaj la fratoj Sekelj ne plu povis agi senmone. La lasta numero de Esperanto-Gazeto aperis en aŭtuno 1972. Post la ĉeso de la gazeto IOE estingiĝis, sed restis enormaj sekvoj. En Zagrebo IKS plu agadis kaj kreskis ĝis 11 profesiaj oficistoj en 1990, daŭre organizante PIF-on – ĝis 1992 pli ol 160 pupteatroj el la mondo ludis en PIF iun teatraĵon en Esperanto, trideko da ili estis filmitaj de Televido Zagrebo kaj elsenditaj en Esperanto kun kroataj subtitoloj… IKS evoluigis multajn aliajn kulturajn agadojn, eldonadon, la Zagreban metodon por instrui Esperanton, organizis 100-jariĝon de la Esperanto-kulturo en 1987 kaj IJK-on en Zagrebo en 1988 ktp. La profesia agado en Zagrebo kondukis al multaj progresoj de Esperanto en la tuta tiama Jugoslavio.

La ĉeson de IOE ĉefe kaŭzis tio, ke la fratoj Sekelj ne sukcesis krei profesiajn entreprenojn, ekzemple, en la turisma kampo, simile al tiu de Zagrebo en la kampo teatra. Ili ne komprenis, ke la praktika agado estas ebla nur, se iu perlaboras monon per ĝi. Tio sukcesis nur en Zagrebo, sed poste pro la milito en Jugoslavio ankaŭ en IKS ĉesis la Esperanto-agado, kvankam PIF ankoraŭ ekzistas.

Zlatko Tišljar

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/04/trezoro-8

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Historio de Esperanto, Nia trezoro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Internacia Instituto por Oficialigo de Esperanto1

  1. Tre interesa artikolo. En la februara numero de la revuo Esperanto aperis la unua parto de artikolo verkita de mi pri faka E-agado laŭ novaj principoj. En la aprila numero mi aperigas la duan parton de de la artikolo, kun propono pri nova modelo de agado per Esperanto. Jam estas tempo por repreni la ideojn de la plej praktikaj samideanoj, kiel Tibor Sekelj, sed sub tute novaj principoj, kongruaj kun la nuntempa mondo.
    Krome, en la aprila numero aperas (la revuo jam estas en la CO de UEA por enpresejigo) 3-paĝa artikolaro pri la temo “esperantista ekonomio” kaj 2 artikoletoj miaj komplemente al la 2-paĝa artikolo pri Reto Nova.

Respondi