Jubileo de la kosmotago

Jurij GagarinOkaze de la hodiaŭa Kosmotago ni republikigas la artikolon Jubileo de la kosmotago de Grigorij Arosev, kiu aperis antaŭ dek jaroj en La Ondo de Esperanto kaj en La Balta Ondo. (En la unua frazo ni ŝanĝis «Antaŭ 50 jaroj» al «Antaŭ 60 jaroj»).

Antaŭ 60 jaroj, matene la 12an de aprilo 1961, la sovetia armea piloto Jurij Gagarin en la kosmoŝipo Vostok 1 (Oriento) faris la unuan en la mondo flugon ĉirkaŭ la terglobo.

Kvankam tiu flugo estis rezulto de klopodoj de multegaj sciencistoj kaj armeanoj, inter kiuj elstaris la ĉefkonstruinto de Vostok Sergej Koroljov, ĝuste Gagarin estas menciata, kiam temas pri la “kosmotago”.

Dum jardekoj Gagarin restas homo, kiun konsiderenda plejparto de loĝantoj de Sovetunio daŭre traktas pozitive aŭ neŭtrale — verŝajne, unika okazo. Certe, ekzistas individuoj, kiuj ne ŝatas ĉion, ankaŭ Gagarin-on, sed ili estas treege malmultaj. La unua kosmonaŭto ĝis nun estas heroo por la ruslandanoj. Kelkaj kialoj de tio estas evidentaj, kelkaj ne.

Gagarin — sovetiano! — la unua en la mondo flugis en kosmon, kio signifis grandiozan paŝon antaŭen ne nur el scienca vidpunkto, sed ankaŭ el la geopolitika. Nikita Ĥruŝĉov en 1957 diris, ke Sovetunio devos ĉiuflanke “atingi kaj superi” Usonon, kaj kvankam li parolis pri la ekonomio, la sukcesego de la flugo de Gagarin estis grava pluso en tiu kontraŭstaro. (Kvankam estas senduba fakto, ke ĉi tiu kontraŭstaro estis nur unuflanka; nome Sovetunio konkuris kun Usono, almenaŭ deklarnivele, sed ne reciproke.)

Krome, Gagarin per siaj 108 enorbitaj minutoj donis al homoj, kiuj ne havis sciencan kleron, esperon pri la baldaŭ venonta “kosma erao”. Ĝi ne venis ĝis nun — sed tio estas alia afero, Gagarin ja ne kulpas.

Fine, Gagarin estis tre simpatia juna viro (fluginta en la kosmon estante nur 27-jara), kiun ĉiuj memoras bonkore ridetanta. Ankaŭ gravis, ke li naskiĝis en eta provinca vilaĝo, do estis vera “filo de la popolo”.

Sed samtempe, malgraŭ cinikeco de sekvaj vortoj, Gagarin estas, kaj, kredeble, estos same grava por nia historio, ĉar li ĝustatempe mortis (fakte — pereis). La morto ne estis ĝustatempa por liaj familianoj, sed por lia renomo — jes. Li restis legenda homo, heroo, kiun la popolo malmulte konas. Sendube oni scias sufiĉe multon pri lia vivo — ekzemple, ke li, kiel unu el plej famaj vivantaj homoj, post la flugo multe vojaĝis tra la mondo, laboris en centro de kosmonaŭta pretigo, kaj krome estis deputito de la Supera Soveto de USSR ekde 1962. Ĉio estas sciata, sed ĉio ĉi estas jam en tre malproksima pasinteco. Se Gagarin vivus nun (kio estus tute reala, ja li havus nur 82 jarojn), li aŭ devus fariĝi senrezerva ermito, aŭ aktive partopreni socian-politikan vivon. Ĉu li restus same amase respektata, se li rakontus pri siaj politikaj preferoj? Ĉu li estus sufiĉe riĉa por ne misuzi sian famecon, nome ne filmiĝi en reklamvideoj aŭ televidaj babilprogramoj? Ĉu ne suferus lia reputacio pro neeviteblaj aperigoj de fotoj aŭ fiartikoloj en skandala gazetaro sub mistitoloj: “Ŝokaj konfesoj de bonevino de Gagarin”?

La aŭtoro de ĉi tiu artikolo en oktobro 2010 ĉeestis renkontiĝon de junaj verkistoj kun Aleksej Leonov, la unua kosmonaŭto, kiu eniris “malferman kosmon” (laŭ Vikipedio, la ago nomiĝas “eksterveturila agado”, ĉar temas ankaŭ pri situacioj, kiam kosmonaŭtoj plene eliras el la kosmoŝipo — ekzemple, sur la lunan surfacon). Leonov, naskita samjare kun Gagarin, aspektis tute bone, entuziasme rakontis pri siaj “aventuroj” kaj vigle respondis demandojn. Sed estis klare videbla, ke sian rakonton li de jaroj scias parkere kaj demandoj ĉiam estas ŝablonaj (kvankam demandintoj sincere kredis esti originalaj), do por li tio estas “bizneso”, rimedo de mongajno. Ĉu Leonov estas riproĉinda pro tio? Tute ne. Sed ĉu imageblas Gagarin en tia situacio? Same ne…

Lige kun tio oni nepre menciu la filinojn de Gagarin, Jelena kaj Galina, kiuj, malgraŭ evidente bonstata vivo, neniam spekulis per nomo de sia patro. Jelena Gagarina aktuale estas ĝenerala direktoro de Kremlo (de ĝia historia parto, kiu inkluzivas kelkajn katedralojn kaj la faman muzeon “Armilejo”). Ŝia posteno estas alta, sed absolute eksterpolitika. Galina Gagarina estas docento en ekonomia universitato. Kaj Jelena, kaj Galina, sendube, estas ofte intervjuataj, sed estas klare videbla, ke ili ne intencas misuzi la nomon de Jurij Gagarin.

Por la legendeco de Gagarin kontribuas ankaŭ la cirkonstancoj de lia pereo aviadil-katastrofe la 27an de marto 1968. Ĝis nun oni ne scias precize, kio okazis. La oficiala versio tekstis, ke pro ŝanĝiĝo de fluga situacio la pilotoj (kune kun Gagarin pereis lia kolego Vladimir Serjogin) faris abruptan manovron kaj ne sukcesis rektigi la aviadilon. Ekzistis ankaŭ aliaj versioj. Laŭ unu el tiuj, kiujn faris sendependaj sciencaj profesiuloj, inkluzive de la menciita Leonov, la flugmaŝino de Gagarin estis aerpuŝita de alia aviadilo. Iuj akuzis altrangan armeanon Nikolaj Kuznecov, kiu pro malbona vetero devintus nuligi la flugon de Gagarin kaj Serjogin, sed ne faris tion. Kromaj versioj de la katastrofo, tre malverŝajnaj aŭ simple idiotaj, estas jenaj: la komploteca (Gagarin konfliktis kun altranguloj kaj tiuj aranĝis la katastrofon), konspirologia (li mem imitis sian morton por plu vivi kun alia nomo) kaj eĉ nifologia (li ne pereis, sed estis forportita de aliplanedanoj).

La tutlanda funebro, anoncita pro la morto de Gagarin, estis la unua en la historio de Sovetunio, kiu okazis ne pro la forpaso de aktuala ŝtatestro. Poste komenciĝis aktiva kultivado de la personeco de Gagarin — lian nomon ricevis pluregaj stratoj kaj placoj tra la lando kaj eĉ mondo, variaj instancoj, kosmaj objektoj kaj eĉ hokea trofeo! Sed, kiel jam dirite, oni ankaŭ nun ne akceptas tion negative. Jurij Gagarin estis la unua kosmonaŭto, kaj pioniroj kutime estas estimataj longan tempon.

Grigorij Arosev

La artikolo Jubileo de la kosmotago de Grigorij Arosev aperis en La Ondo de Esperanto. Ĉe represo bonvolu indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №4-5 (198-199)
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2021/04/kosmotago/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

5 Responses to Jubileo de la kosmotago

  1. AlKo diras:

    Supozeble temas ne pri Jurij Gagarin, sed pri German Titov, kosmonaŭto №2, kies patro Stepan Titov efektive estis esperantisto.

  2. Grigorij Arosev diras:

    Aspektas stranga elpensaĵo.

  3. Edward Jaśkiewicz diras:

    Altaŭ multaj jaroj, kiam mi estis 20jara abonanto de Heroldo de Esperanto, mi legis en iu ties artikolo, ke patro de Jurij Gagarin estis esperantisto, kiu post malpermeso de oficiala E-agado en Sovetunio ne aktiviĝis kaj ne konfesis sian esperantistiĝon.

Respondi