La lasta verko de Michel Duc Goninaz

Duc GoninazEn februaro Michel Duc Goninaz sendis al la redakcio de La Ondo de Esperanto la unuan parton de sia studo Kelkaj rimarkoj pri la t. n. “akuzativo”, kiu aperis fine de februaro en la marta kajero de “La Ondo”. En la komenco de marto li sendis la duan kaj lastan parton de ĉi tiu studo, kiu aperis en la ĵus presita duobla, aprila-maja kajero de La Ondo, sed la morto de Michel, okazinta la 26an de marto, ne ebligis al li vidi aperigon de sia lasta verko.

Kelkaj rimarkoj pri la t. n. “akuzativo”

UNUA AKTO

Unua sceno:
John amas Margaret, kaj tial mi batas Aleksandron.

Por neŭtrala observanto la dua ĉi-supra frazero apartenas al la lingvo Esperanto (ĝi estas eĉ legebla en la Fundamento), sed ne la unua. Tamen, kaj paradokse, tio ne estas evidenta por ĉiuj esperantistoj.

Kiam mi prelegis por franclingvaj instruantoj aŭ instruontoj de Esperanto, mi faris la jenan rimarkon: se vi instruas al viaj lernantoj, ke “al rekta objekto oni devas aldoni la morfemon -n”, la plej obeemaj produktos la jenan frazon:

* MI SALUTIS LA NAJBARINONN

[Noto: *En lingvistikaj tekstoj la asterisko signas nenormajn (erarajn) frazojn aŭ vortoformojn.]

Tio ja estus normala rezulto de la aldono de -n al la objekto najbarinon. Kompreneble tio okazos tre malofte. Pli ofte okazos, ke la subkonscio de la lernanto sufloros al li aŭ ŝi: “kial aldoni ion al vorto (subkomprenite: tia, kia ĝi aperas en t. n. “vortaro”), pri kiu oni jam scias, ke ĝi estas rekta objekto? Preferindas ne obei tian stultan regulon”. La rezulto, evidente pli ofta, estos:

*MI SALUTIS LA NAJBARINO

El tio konkludiĝas, ke via regulo estas malbona.

Nun, imagu, ke en libera teksto (ne traduko) la lernanto skribis: *MI SALUTIS LA NAJBARINO. Se la instruisto severe admonas la lernanton “Vi forgesis la akuzativon! Vi devus skribi … NAJBARINON”, tiu instruisto montras, ke li, la “instruisto”, pro evidenta kialo, tute ne scipovas Esperanton. Kion alian diri pri homo, kiu asertas, ke li komprenas frazon nekompreneblan, kaj sekve arogas korekti ĝin?

La didaktika problemo kaj la lingvoscienca priskribo perfekte interkongruas. Eklerno de Esperanto fare de memlernanto pere de sufiĉe vasta fidinda tekstaro kondukas al tiu konkludo: la vortoj, kiuj enhavas la finan morfemon -n estas aŭ rektaj objektoj aŭ diversaj adjektoj, neniam subjektoj. Ĉar oni anoncis al tiu lernonto, ke la sintakso de Esperanto estas regula, tiu konstato devas sufiĉi kaj ekskludi alian regulon. Konkrete, la unua leciono povus enhavi la jenajn plej elementajn informojn:

Depende de la semantiko de la predikato, plej simpla tipa frazo povas konsisti el

1. verba formo (V): PLUVAS;

2. verba formo + subjekto (VS): DORMAS + STUDENTO, MANKAS + MONO, LEGAS + STUDENTO;

3. verba formo + subjekto + objekto (VSO): LEGAS + STUDENTO + LIBRON.

El tio sekvas, ke “legas studento” estas frazo, dum “legas libron” ne estas frazo, ĉar mankas o-vorto, kiu devas aperi unue, ne en la sinsekvo de la vortoj en parolo aŭ skribo, sed en la strukturo de la frazo.

Nia karmemora Georges Lagrange, kiu kelkatempe oficis kiel direktoro de la sekcio Gramatiko en la Akademio, sed ĝuis malmultan atenton, insistis pri la ellerno de tiuj bazaj strukturoj “dum la unua leciono”.

Kiam mi instruis nian lingvon al grupo de junaj – mi substreku: franclingvaj – infanoj per metodo tute rekta, sen la plej eta aludo pri gramatiko, ili tre rapide ekkapablis respondi al tiaj demandoj: “Ĉu la karoton manĝas la azeno? – Jes – Ĉu la azenon manĝas la karoto? – Ne (plus ridoj).

Oni povas lasi por la dua leciono la enkondukon de aliaj komplementoj (dua objekto en DONIS + STUDENTO + LIBRON + AL KAMARADO, adjektoj kiaj EN LA LIFTO, POST LA LECIONO ktp, ktp). Oni klarigos poste la ekziston de vortoj aŭ sintagmoj el la parola lingvaĵo, anstataŭantaj tutan frazon (ekz. JES! ) aŭ subkomprenantaj iun verban formon (BONAN TAGON!ANTAŬEN!), kaj la uzmanieron de i-vortoj, kiuj ne funkcias predikate. Sed jam estos klare, ke o-vorto sen posta -n neniam povas esti rekta objekto.

Kio validas por la o-vortoj validas por ties variantoj (mond’ = mondo) kaj por tiuj vortoj, kiuj povas ricevi la samajn funkciojn (pronomoj personaj, iuj “tabelvortoj” de la serioj -iu, -io) aŭ funkcias epitete al o-vortoj (a-vortoj).

Tio signifas, ke por ĉiuj koncernataj leksemoj ekzistas fakte du apartaj vortoj, ekz. LIBRO/LIBRON, el kiuj nur unu estas registrita en la “vortaroj” Tiujn du formojn la lingvouzanto devas konservi en sia memoro, ĉar li/ŝi devas elekti inter ili laŭ la funkcio, kiun li/ŝi volas uzi. Tio devus esti facila pro la unikeco de la diferenco (morfemo “nul” / morfemo -n), tute same, kiel la elekto inter singularo kaj pluralo estas facila, sed malpli grava, ĉar ĝi ne tuŝas la sintakson. Sed la ekonomia principo, uzita de Zamenhof, donas la malĝustan impreson, ke oni “aldonas” novan morfemon.

Kaj nun aperas alia didaktika erarego: la komparo kun fleksiaj lingvoj. Ni heredis tion de Zamenhof, kiu antaŭ pli ol unu jarcento klopodis en dek ses paragrafetoj klarigi la gramatikon de sia lingvoprojekto al uzantoj de kvin eŭropaj lingvoj. Preferindas forgesi tiujn neuzeblajn klarigojn, kiuj kvazaŭ trudas al la esperantoparolantoj la neutilajn konceptojn “deklinacio” kaj “kazoj”.

Unuflanke, paroli pri deklinacio, kiam ekzistas nur du ŝajnaj “kazoj” ne estas tre utile. La kazoj, menciitaj de Zamenhof en la Gramatiko de la Fundamento (genitivo, dativo k. a.) en Esperanto ne ekzistas. Por pravigi la koncepton kazo la aŭtoroj de PAG elpensis la terminon prepozitivo. Tio rezultas el konfuzo inter funkcio kaj kazo.

Aliflanke, la ofte malsimplaj formoj de kazfinaĵoj en lingvoj ofte menciataj (helena, latina, slavaj…) prezentas la jenan kontraŭdiron: ili ofte estas neutilaj pro la deviga uzo (t. n. regado) de iu kazo post iu prepozicio. Kaj inverse, ili havas gravajn mankojn pro la sameco de formoj inter nominativo kaj akuzativo en iuj genraj kategorioj, La parolantoj de “sendeklinaciaj” lingvoj, kiuj, por pardonigi sian misuzon de -n, asertas, ke por germano aŭ ruso la uzo de la esperantlingva akuzativo estas pli facila, ĉar ili havas kazojn en siaj lingvoj, grave eraras. Ruslingvano, kiu restus sub la influo de sia etna lingvo, volonte dirus en laŭdira Esperanto: *Mi aĉetis spegulo, fermis la fenestro kaj legis revuo. Estas do preferinde forgesi laŭdiran similecon de Esperanto kun lingvoj, kiaj la germana aŭ rusa, kies parolantoj povas, almenaŭ teorie, produkti frazon, kiu tradukiĝus laŭvorte en laŭdira Esperanto: *(La) patrino amas (la) filino.

La simileco de Esperanto kun tiuj eŭropaj lingvoj fakte konsistas nur en:

  • la neekzisto de ergativo, kiu alimaniere organizas la rilatojn inter verbo, subjekto kaj eventuala objekto;
  • la ekzisto de morfemo, kiu gluiĝas fine de vorto (do, la t. n. “akuzativo”) kaj markas la objekton kaj kelkajn aliajn komplementojn, dum ĉiuj ceteraj komplementoj estas markitaj per prepozicioj. Se Zamenhof uzus prepozicion ankaŭ por la rekta komplemento, laŭ la modelo mi batas je Aleksandro*mi batas na Aleksandro, nia lingvo funkcius pli simple, kun malpli da hezitoj aŭ eraroj. Sed tion bedaŭri estas tro malfrue.

La sistemo de paroj laŭ la modelo libro(j)/libro(j)n estas senprobleme aplikebla al la t. n. propraj nomoj. Se iu persona nomo aperas sen fina o (Saul, Amalek, Zamenhof k. a.), tiu -o aperas kun la morfemo -n laŭ la modelo mond’/mondon.

Tiel ni ricevas la ekzemplan frazon el la Biblio:

Saul venkobatis Amalekon

La Plena Analiza Gramatiko (§40) montras per kelkaj ekzemploj la eblajn variantojn por nomoj ne-esperantigitaj: uzo de -n post nomo finiĝanta per vokalo (Eliŝa/Eliŝan) kun eventuala uzo de streketo: Dante/Dante-n; antaŭmeto de esperantlingva vorto: (s-ro) Boirac/s-ron Boirac. La uzo de streketo renkontiĝas malofte en la nuna uzado, kaj la koncepto “vokalo” malklaras (fonemo aŭ grafemo?). Kelkaj donitaj ekzemploj ne plu validas: Shakespeare-on kaj Dante-n havas nun la formojn Ŝekspiron (cetere Zamenhof-originan) kaj Danton. La formon Bordeaux, ne elparoleblan de nefranclingvanoj, anstataŭis la formo Bordozo.

Multaj propraj nomoj restas sen esperantigitaj formoj pro du kialoj:

  • la esperantigo postulas ian famon de la menciita persono aŭ loko, eĉ se nur en la limoj de la esperantistaro. Ĝi postulas ankaŭ la aprobon de multaj lingvouzantoj, konstateblan en la uzado.
  • ekzistas forta rezisto al tia esperantigo pro fetiĉisma respekto al la “oficialaj” (legu: nacilingvaj) formoj de la propraj nomoj. Multaj esperantistoj, kiuj ja devas uzi arabajn, ĉinajn aŭ rusajn nomojn sub “latinigita” formo, ne aŭdacas agi kiel litovlingvanoj, kiuj senprobleme skribas pri Šekspyras. Moljeras, Tolstojus kaj, kompreneble Zamenhofas, Kaločajus kaj Oldas.

Sekvas konsekvenco de tiu fetiĉismo: ekzistas granda hezito uzi la morfemon -n kun nomo neasimilita. Tamen la lingvoj kun kaza sistemo deklinacias la proprajn nomojn (fojfoje kun esceptoj!). Du polaj amikinoj en siaj nacilingvaj verkoj menciis mian nomon dative (unu por danki, la alia por dediĉi poemon). Rezultis duobla varianto: Michelowi Duc Goninaz kaj Michelowi Duc Goninazowi. Mi ne protestis, kvazaŭ oni atencis la netuŝeblecon de mia oficiala nomo. Mi krome kutimas delonge vidi mian nomon sub la formo Мишель Дюк Гониназ (deklinaciebla, evidente!). Tiu fetiĉismo estas do por mi nekomprenebla.

Sed ni revenu al la Biblio. La ĝusta esperantlingva frazo Saul venkobatis Amalekon havas la saman sintaksan strukturon kaj la saman sencan enhavon, kiel la frazoj Amalekon venkobatis SaulAmalekon Saul venkobatis. La ordo de la satelitoj de la verbo havas nenian rolon en la sintakso de nia lingvo. Ĝi apartenas al pragmatiko: oni emas mencii unuavice tion, kio ŝajnas pli grava por informo. Tiel okazas por la komunaj nomoj. Al la demando “kio nova pri la kato?”, la respondo estos “la kato manĝis la bifstekon”; al la demando “kio nova pri la bifsteko?”, la respondo estos: “la bifstekon manĝis la kato”. La rezulto estas la sama, varias nur la maniero ĝin prezenti. Mencio unuavica de la rekta objekto ne estas escepto, stila apartaĵo, kaprico de poeto. Tia ĝi povas esti en Ido, ne en Esperanto. Ĝi estas normala uzado de nia lingvo kun nuancoj, ebligataj de ĝia strukturo. Sekve ni povas diri egale Ludoviko batas AleksandronAleksandron batas Ludoviko. Statistiko, kiu montrus, ke la ordo SVO estas la plej ofta (i.a. pro la ekzisto de pasivaj formoj en nia lingvo), neniel povus modifi la fundamentan regulon pri la markiloj de S kaj O. Tiuj, kiuj volas en la ĉi-supra frazo uzi aliajn nomojn (ekzemple Louis kaj Saŝa), ne rajtas malobservi tiun fundamentan regulon. Cetere, Zamenhof zorge donis al ni en la Fundamento ekzemplon de frazo kun unuavica mencio de propraj nomoj sub on-formoj: “Johanon, Nikolaon <…> iliaj gepatroj nomas Johanĉjo <…>, Nikolĉjo <…>”.

Kiel mi, lernanto, reagus al instruisto, kiu min skoldus pro mia frazo *Mi kisis knabino, sed aprobus, se mi dirus *Mi kisis Nelly, Irmtraud kaj Antoinette, pretekste, ke tio estas tute klara, ĉar mi ja diris “mi”, ne “min”? La absurdeco de tia situacio aperas plej ekstreme, kiam oni legas la frazon John amas Margaret, menciitan de D. Moirand en ties verko Materialoj pri la nuna uzado de la akuzativo. Tiam ni konstatas, ke ni estas tute ekster la lingva sistemo “kiun kiu -as?”. Tial la jena komento al tiu stranga frazo ne povas koncerni nian lingvon:

“Se ambaŭ la subjekto kaj la objekto estas nekongrukapablaj, la vortordo prenas sur sin la distingan taskon, laŭ la principo: Subjekto + Verbo + Rk (objekto); John amas Margaret = li amas ŝin; Margaret amas John = ŝi amas lin.”

Ne nur tiu regulo pri vortordo ne ekzistas, sed krome tiu pseŭdoregulo malaperigas la eblajn eldirojn “ŝin amas li” kaj “lin amas ŝi”, t. e. detruas plej fundamentajn esprimeblojn de nia lingvo.

Estas same nekompreneble, ke en la PMEG de B. Wennergren (35.2) troveblas tiaj ekzemploj kaj komentoj:

Li admiras Zamenhof. La nomo Zamenhof rolas kiel objekto sen N-finaĵo.

Ĉu vi konas Anna? La nomo Anna rolas objekte sen N-finaĵo.

Li renkontis Vigdís Finnbogadóttir. La Islanda nomo Vigdís Finnbogadóttir rolas objekte sen Esperantaj finaĵoj.”

Tiuj ekzemploj kaj ties pravigoj grave subfosas la plej gravajn sintaksajn principojn de la esperantlingva sintakso. “Lin admiras Zamenhof, Ĉu vin konas Anna? Lin renkontis Vigdís Finbogadóttir” estas laŭnormaj esperantlingvaj frazoj. La antaŭe menciitaj certe ne.

Dua sceno:
Legu Zamenhof!

Iam mi legis en Esperanta gazeto la jenan admonon: LEGU ZAMENHOF!

Se mi devus taksi ĉi tiun frazon, mi nepre dirus, ke ĝi estas plene ĝusta, ĉar ĝi apartenas al la paradigmo “dormu Zamenhof, manĝu Zamenhof, ne fumu Zamenhof” ktp. Nome, la eldiranto esprimas la deziron, ke Zamenhof legu. Neniu “akuzativo” estis “forgesita”. Problemo povas estiĝi pro la konvencia neuzo de ci/vi kun u-vorto ĉe rekta parolo. Se oni uzas tiun konvencion, la vera subjekto, eĉ se subkomprenita, estas ci/vi. Tia frazo estas do ebla, se la nomo de la persono estas uzata vokative, do sen -n. Tian ordonan frazon povus eldiri instruisto al la lernanto Zamenhof, kaj skribe ĝi aperus tiel: “(ci) legu, Zamenhof!”. Jen do unu plia interpreto tute ĝusta. Sed se la aŭtoro de la menciita admono Legu Zamenhof! intencis eldiri ion alian, tio signifas, ke li aŭ ŝi ne nur bezonas iom legi Zamenhofon, sed eĉ ne atingis la nivelon de la unua leciono de lernolibro por komencantoj. Eĉ pli grava estus la konstato, ke la esperantistoj ne uzas inter si la saman lingvon.

Kaj estas vere nekompreneble, kial la Akademio ankoraŭ ne atentigis la esperantistaron pri la ĝusta uzado de la morfemo -n kaj pri la averto de Zamenhof: “Malsaĝulon ĉiu batas”.

DUA AKTO

Ĉu decas aĉeti kelke da seĝetoj?

Ĉio funkcius normale en la esprimo de rektaj objektoj, se malordon en ĝi ne kaŭzus iuj eksternormaj uzoj de sintagmoj kun la prepozicio da.

Tiu prepozicio havas specialan statuson: ĝi ne signas adjekton, rilatantan al la predikato (kiel en la frazo “en la ĉambro mi diskutas kun miaj amikoj pri politiko dum du horoj…”), sed ĝi ligas du vortojn aŭ sintagmojn por esprimi kvanton. Pro la “prepozicia” statuso de da, la regata substantivo ne alprenas la n-morfemon. Konvencie ĝin alprenas, se necese, la unua substantivo, kiu esprimas la kvanton. Tiu akceptita konvencio bone kongruas kun la sintakso de nia lingvo, kiu postulas la morfemon -n en sintagmo, havanta la funkcion de rekta objekto:

Mi aĉetis panon → Mi aĉetis kilogramon da pano

Tiu modelo funkcias kontentige, eĉ se la kvanto estas esprimata malprecize (“mi manĝis pecon da pano”) aŭ pere de substantivo esprimanta metafore iun kvanton (“mi trinkis tason da teo”).

Zamenhof donis al ni en la Fundamento ekzemplojn de sintakse ĝustaj frazoj laŭ la skemo “~o(n) da ~o(j) , precipe en la § 32: “alportu al mi metron da drapo”, “mi aĉetis dekon da ovoj”, “staris amaso da homoj”.

Same en la §17: “dum ŝi parolis, elfalis el ŝia buŝo multego da diamantoj”, kaj en la §35: “mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo”

Bedaŭrinde Zamenhof allasis, sub alilingva influo, la uzon de e-vortoj (multe, kelke) kaj de kvazaŭ-adverboj (iom, kiom…) anstataŭ substantivoj, esprimantaj kvanton kaj ekzistantaj sub la du formoj -o kaj -on. Tiaj ekzemploj troviĝas en:

§37: la riĉulo havas multe da mono.
§32: en la ĉambro sidis nur kelke da homoj
§38: mi aĉetis por la infanoj tablon kaj kelke da seĝetoj

kaj, strange, en la §32, en kiu du formoj estas allasataj: sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj

Per la uzo de “multe da” kaj “kelke da” malaperas la distingo inter subjekto kaj objekto. Se oni uzas sistemece tiun danĝeran formon, povos aperi la jena gazeta informo:

“Multe da policistoj vundis multe da manifestaciantoj”,

kies signifo estas neniel eltrovebla.

Eĉ en iaj pli banalaj eldiroj, kiaj “multe da teo kontentigas min / mi trinkas multe da teo”, la eblo distingi per mi/min ne kompensas gravan rompon en la fundamenta regulo de nialingva sintakso. Tiu sintaksa fuŝo havas semantikan konsekvencon: e-vorto havas valoron de adjekto, ĝi neniel povas roli substantive, t.e. esti subjekto aŭ objekto. “Multe” apartenas al la serio “grandakvante, abunde, amase, stoke, svarme, fatrase…”, ĝi do ne povas sinonimi kun “granda kvanto, abundo, amaso ktp”. Sekve, ĝusta estas la frazo: riĉulo havas multe monon aŭ “riĉulon havas monon multe”, en kiu “multe” rilatas al la predikato “havas (monon)”, kio normalas por e-vorto. Da ne estas bezonata, krom se oni uzas la leksemon mult substantive, kiel faris Zamenhof en la ekzemplo “mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo”, el kiu sekvas, ke li devintus diri: “riĉulo havas multon da mono”.

La neregula uzo de “multe da” ŝuldiĝas al ekstera influo, tre probable tiu de la franclingva beaucoup de. Rusa influo (много + genitivo) estas malpli evidenta, ĉar la uzmaniero de много estas iom kompleksa. Se ni volas reguligi – kaj sekve pli internaciigi – la uzadon de nia lingvo, ni povas preni el la Fundamento tion, kio estas plej regula kaj forgesi la ceteron. Tio signifas, ke ni uzu mult sub formo substantiva: “multo(n) da pakaĵo”; adjektiva: multaj(n) libroj(n), aŭ adverba sen da: la frazo “li fumas multe” povas normale preciziĝi per aldono de objekto: “li fumas multe cigarojn”.

Tiun reguligon obstaklas delonga kutimo pri “multe da”. Sed jam delonge tiu misesprimo iĝis hapaksa: ĝia similaĵo “kelke da” preskaŭ malaperis favore al “kelkaj”. Male, la vastigo de tiu mismodelo ampleksigus la ĥaoson. Lastatempe mi legis la esprimon “plure da”. Sed ĝi estos espereble ne imitata.

Misan kutimon oni povas malaperigi. Dum la ĵus pasintaj jaroj la kritikinda dank’ al regresis favore al la regula danke al. Mi opinias, ke same povus iom post iom malaperi el la uzado la tre kritikinda multe da.

La saman problemon starigas por ni la iom-vortoj de la tabelo. Kiel anstataŭantoj de adverboj ili signifas “en ia kvanto”. Tio pravigas la uzon de iom en: “iom post iom; la forno estis iom varmeta” (Z); “mi komprenis iom vian leteron” (Z), kaj la formon iomete. Tio pravigas la uzon de kiom en: “Kiom mi devas pagi?” (Z), “Ĉiuj donas al mi prunte, kiom mi volas (Z)” k.c. Sekve iom da, tiom da, kiom da… estas same nedezirindaj, kiel multe da.

Se ni volas uzi la vorton da, ni povas substantivigi tiujn kvantigilojn: kiomo(n) da, iomo(n) da ktp. Sed se ni volas enkonduki objekton kaj precizigi la ideon de kvanto per tiuj -iom vortoj, tio tute eblas, same kiel por “multe”, sekvante la jenan Zamenhofan ekzemplon:

“Se mi skribus gazeton, kiom legantojn mi ricevus!”

Bedaŭrindas, ke Zamenhof forlasis tiun fruan frazkonstruon favore al la nun uzataj neregulaj da-formoj. Sed ni povas senĝene uzi ĝin por samtempe plireguligi nian lingvon kaj plielegantigi nian stilon. Kaj tion ni rajtas fari sen atendi la benon de la Akademio.

Michel Duc Goninaz

Ĉi tiu studo de Michel Duc Goninaz aperis en la marta kaj en la aprila-maja kajeroj de La Ondo de Esperanto (2016).
La Ondo de Esperanto, 2016, №3, 4-5.
Represo malpermesita.
Konstanta referenco: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/04/goninaz

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

19 Responses to La lasta verko de Michel Duc Goninaz

  1. Bernardo diras:

    Nur por ke mia juĝo pri la fuŝa kaj misinforma eseo de sinjoro Silfer (S.) ne aperu tro drasta, jen kelkaj el la plej okulfrapaj misasertoj (estas multaj pliaj; por klarigi ilin tamen necesas doni pli da fonaj informoj):

    S. skrikas (p. 5): “La Fundamento ne estas per si mem originala verko: ĝi konsistas el la kunmeto [= represo] de tri pli fruaj – la gramatiko en la Dua Libro 1888 …” (!?)

    NE! DL 1888 NE enhavas la gramatikon! Ĝi troviĝas en la Unua Libro de 1887. DL 1888 enhavas la pra-Ekzercaron. Kontrolu mem: http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/fruehdrucke.htm.

    S.: “… la Universala Vortaro 1893 (sed laŭ la dua eldono 1898 kien vipure enrampis la fama preseraro!) kaj la Ekzercaro 1894.”

    NE! Ankaŭ la Ekzercaro laŭ la 2a eld. 1898 – kun multe pli da ŝanĝoj ol en UV (ekz. transiro de la Krakova uzo de la pola al la Varsovia, elĵeto de usonismoj favore al la brita uzo k.t.p.).

    S.: “Vere originala estas nur la antaŭparolo, kies
    nefundamentecon markas la apero nur en Eo.”

    NE! Decida estas la klara vortumo de A 11 kun BD 4. Ne gravas, ke la Antaŭparolo estas verkita nur en Eo. Iu kriterio “pri la fundamenteco decidas la uzata lingvo” ne ekzistas.

    S. (p. 6): “Frontispico atestas: FG + FE + UV = FdE”

    NE! La “frontispico” (ekstera titolpaĝo) eĉ ne apartenas al FdE (pli precize ne estas “netuŝebla”), kvankam ĝi estas kunbindita en la sama libro! Same staras pri ĉiuj aliaj partoj, kiujn *la eldonejo Hachette* kunbindis: la Tabelo de Enhavo, iuj reklamoj por la Krestomatio aŭ Scienca Revuo (malsamaj laŭ la liveroj!). Tion Albault jam en 1963 (!) detale klarigis en sia komentario de FdE – evidente eĉ tiun plej bazan verkon S. ne konsultis (!). Se li tamen faris, li klarigu al siaj legantoj, kial Albault laŭ la opinio de S. malpravis kaj kial iuj eldonejaj tekstoj de Hachette laŭ Silfer estas parto de FdE (!?).

    Nu, kaj tiel plu. Malfacile trovi nur unu seneraran alineon en la tuta teksto. La konkludo de Silfer estas malĝusta.

    Ĝuste estas: La “ideoj” (principoj, kriterioj, valor-decidoj, interpret-metodoj) de la Antaŭparolo jam en Aŭg. 1905 fariĝis devigaj per interkonsento de la esperantistoj kaj de tiam ĉiam denove estis konfirmitaj.

  2. Bernardo diras:

    Mi ankoraŭfoje revenas al la supra komento de Giorgio Silfer. Sian malĝustan opinion, ke la Antaŭparolo “ne situas inter la tri partoj el kiuj konsistas la Fundamento mem” (do laŭ li estas neglektebla), li klarigis en artikolo, titolita “La jura bazo de FdE”, en Literatura Foiro Feb. 2005 (213), p. 5-9 okaze de la centjariĝo de Bulonja Deklaracio (BD) kaj FdE. Ne temas pri scienca esperantologia studo (i.a. mankas plej multaj fontindikoj por iuj citaĵoj), sed pri leĝera eseo taŭga por “Literatura” Foiro. La prezentitaj faktoj grandaparte estas aŭ plene aŭ parte malĝustaj – tro multaj por ĝustigi ilin tie ĉi.

    Sed kvankam Silfer abunde referencas al BD, iuj partoj de la Antaŭparolo, eĉ al la “frontispico” de FdE, la origina projekto de BD, leteroj de Z k.t.p., li simple ne citas A 11:

    – La **ideoj**, kiujn mi supre esprimis pri la Fundamento de Esperanto [do en A], … [A 11.1]. [ricevos] [l]eĝan sankcion … nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj [de UK 1] [A 11.2]..
    – al kiu [al UK 1] tiu ĉi verko **kune kun sia antaŭparolo** estos prezentita [A 11.2].

    Tio jam ne plu estas simple “alia opinio”, pri kiu oni povus diskuti, tiu estas rekta erarigo kaj misinformo de nesperta leganto per intenca ellaso de la decidaj faktoj!

    La afereto (kiu ĵetas tre malfavoran bildon sur la faka honesteco de sinjoro Silfer) ne estus grava, se li ne daŭre ripetus sian misan instruon, kies malĝusteco estas kontrolebla de ĉiu en eĉ ne du minutoj. Ne nur en tiu ĉi diskut-forumo, sed ekz. ankaŭ en la nova “Historio de la Esperanta Literaturo” 2015, p. 560-562.

    Kaj nun la afero tamen fariĝas ĝena. Ni ĉiuj rajtas erari, sed surbaze de tia mizera eseo daŭre distrumpeti malveraĵojn estas en alta grado mallojala kontraŭ la esperantistoj.

  3. Johan Derks diras:

    Kiom da vortoj pri tia bagatelajho!
    La Fundamenta regulo, ke la rekta objekto finighas per -n estas nerenversigebla, kiom ajn la patromurdantoj (patricid-emuloj de Zamenhof) ankau volus tion.
    Mi konas almenau kvar praktikojn lau kiu verkistoj traktas la aferon:
    1. Eugène de Zilah: Mi legis “Fajron sentas mi interne”-n.
    2. Mi: Mi legis je “Fajron sentas mi interne”. (kiam mi estas en “Fundamenta” humoro) AU
    3. Mi legis (la libron) “Fajron sentas mi interne”.
    4. Mi kisis Irenan.
    5. Mi admiras Bert.
    6. Mi admiras Hillaryn. (eventuale Hilerin)
    kaj konstatas, ke la nura okazo, kiam mi ignoras la regulon por la rekta objekto estas, kiam la propra nomo fingihas je konsonanto au la citajho konsistas el pluraj vortoj.
    Tio signifas nur, ke por mi la regulo havas altan prioritaton kaj nur escept-okaze rezistas aplikighon.
    Chiu ghi-rilata babilado de lingvistoj alia ol fideleco al la fundamento estas malshparo de energio.

  4. La Terura diras:

    Ho, Kirilo, kia agrabla surprizo! Vi estas preskaŭ unua homo, kiu komprenas min ĝuste )))

  5. Kirilo Brosch diras:

    @La Terura

    Ne estas kontraŭdiro. Vi klarigis semantike, mi sintakse.

  6. La Terura diras:

    Kirilo Brosch >
    > “da” ne estas postpozicio, ĝi regas la sekvan vorton.

    nek prepozicioj nek postpozicioj nek -n _regas_ vortojn
    male, ili nur indikas rolojn de vortoj en frazo

    ekz.1: mi ŝutis sukeron en teon
    _-n_ montras ke sukero estas tio kion mi rekte manipulis
    do “regas” mi, ne _-n_
    _en_ montras ke teo estas fin(al)a loko de sukero
    do temas pri nenia regado

    ekz.2: mi ŝutis tri kulerojn da sukero en teon
    ekz.3: mi trinkis teon kun tri kuleroj da sukero
    ne estis tri apartaj kuleroj, nur unu, kaj ankaŭ tiun solan mi ne trempis en teo (des malpli ŝutis)
    _da_ montras ke temas ne pri tri kuleroj kiel manĝiloj sed pri kulero kiel metaforo de kvanto (triono de plena kvanto)
    _kun_ montras ke sukero (ne kuleroj!) estas aldono (ĉefa estas teo)

    Kirilo,
    dankon al vi pro klarigo pri “hapaksa”
    (s)

  7. Bernardo diras:

    Pardonu, mi erare kopiis tro da teksto en la lastan komenton. La nova komento komenciĝas je

    “Pardonu, se mi ankoraŭfoje insistas, “

  8. Bernardo diras:

    vortoj fremdaj → R 15

    La kerna tezo de sinjoro Duc Goninaz en la supra studeto baziĝas sur malpreciza kaj nesufiĉa analizo de la Fundamento (FdE) kaj estas simple malĝusta. Nome laŭ FdE ne en ĉiuj okazoj objekto estas indikita per n-markilo:

    “Anstataŭ „la” oni povas ankaŭ diri „l’”. [FE 27.4]

    Nenio devigas nin uzi “anonco-vorton” por enkonduki la objekton sen n-markilo, ekz.:

    Anstataŭ “la” oni ankaŭ povas uzi la formon “l'”.

    (Ni kompreneble rajtas fari tion, sed ni ne devas).

    Objektoj sen n-markiloj estas troveblaj ne nur en FdE, sed ankaŭ ĉe Zamenhof (Z). Jen kiel li tradukis § 2.4 de la Fundamenta Gramatiko (FG) en 1903:

    “… la akuzativo aldonas ‘n’ post la ‘o’.”

    (en postaj eldonoj la teksto estas ŝanĝita al “per la aldono de la finiĝo ‘n’.”).

    Kontraŭ la misa instruo de Duc Goninaz kaj kontraŭ disvastigita miskompreno, Esperanto do havas tri eblecojn indiki objekton:

    1. Per aldono de la n-markilo “post la ‘o'” / “post la ‘a'” (§§ 2.4, 3.2 FG).
    2. Per “je” (§§ 14.5 FG, FE 29)
    3. (Escepte ĉe vortoj sen o-markilo): Per nenio; la senco estas konkludebla (nur) el la vortordo (!).

    Konsekvenco estas, ke la frazo “John amas Margaret” estas senpeka Esperanto, tute ĝusta laŭ la Fundamento, malgraŭ kaj kontraŭ la provoj de Duc Goninaz semi dubojn pri ĝia ĝusteco. Ne temas pri demando de “ĝusta” aŭ “malĝusta”, sed nur pri demando de stilo.

    Pli detalan diskuton oni povas legi en la Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto – vol. 1.

    Ankoraŭ reago al la opinio de José Antonio:

    “Laŭ mia opinio, tiu ĉi racia sinteno [de Duc Goninaz] al la Fundamento estas modela, vere dankinda, ĉar liberige kontrasta al la dogma admono pie rigardi ĝin kvazaŭ temus pri sakra [!? legu: sankta], revelaciita teksto.”

    Mi plene malkonsentas. Racie estas konsekvence apliki la principojn de la Fundamento laŭ ĝia aktuala stato de 2007 (do kun ĉiuj Oficialaj Aldonoj). Duc Goninaz tion bedaŭrinde ne faras, tial lia studeto ankaŭ estas plena de eraroj, malĝustaj kriterioj kaj malklaraj asertoj. Vd. ekz. lian aserton

    “Se Zamenhof uzus prepozicion ankaŭ por la rekta komplemento, laŭ la modelo ‘mi batas je Aleksandro …’ ”

    kaj komparu kun i.a. jena citaĵo el la Fundamento:

    “ni povas diri “obei al la patro” kaj “obei la patron” (anstataŭ “obei je la patro”)” [FE 29.9].

    La aserto de Duc Goninaz estas rekte malĝusta (!).

    La Fundamento ne estas “sankta” teksto, sed (daŭre saĝa) komuna interkonsento de la esperantistoj pri tio, kio estas “ĝusta” Esperanto. Ne sufiĉe konante ĝin, Duc Goninaz kreas ŝajnan problemon por poste “solvi” ĝin laŭ iuj personaj (“privataj”) preferoj. Li ne aplikas la (devigan) metodon, preskribitan en la “Antaŭparolo” kaj tial – tute superflue – perdiĝas ie inter sintakso, prepozicio, morfemo, sintagmo kaj aliaj gramatikaj erudiciaĵoj.

    Multaj “eternaj” lingvaj diskutoj estas relative facile solveblaj, se oni aplikas la metodojn de la Antaŭparolo. Ni ne havas tro da apliko de la Fundamento, sed multe maltro!

    Detalojn vd. en Berlina Komentario, vol. 1 (http://esperanto-akademio.wikispaces.com/eniro)

    Pardonu, se mi ankoraŭfoje insistas, sed ju pli ofte mi legas la studon, des pli mi devas hm-hm-i pri ĝi. Volonte oni ekscius – ekzemple – kial tiu Lingva Respondo de Z (LR) el 1890 ne plu estas aktuala: “La formoj “multe da laboro” kaj “multa laboro” estas egale bonaj.” (La Esperantisto, Dec. 1890:1:12, p. 60). Kio de tiam ŝanĝiĝis? Kaj simile pri tiu samjara LR 74 (1890), kiu enhavas motivon por la n-markilo (krei klarecon): “Tuŝante la akuzativon mi povas al vi doni la jenan konsilon: uzu ĝin ĉiam nur en tiuj okazoj, kie vi vidas ke ĝi estas efektive necesa; en ĉiuj aliaj okazoj, kie vi ne scias, ĉu oni devas uzi la akuzativon aŭ la nominativon — uzu ĉiam la nominativon. La akuzativo estas enkondukita **nur el neceso**, ĉar sen ĝi la senco ofte estus ne klara; sed ĝia uzado en okazo de nebezono pli multe malbeligas la lingvon ol la neuzado en okazo de bezono [La Esperantisto, 1890, p. 27]”.

    La artikolo ja citas la detalan studon de Moirand 1990 “pri la nuna uzado de la akuzativo”, sed ne prezentas argumentojn, kial la tiea materialo ne spegulas la nunan “silentan interkonsenton”. Ekz. Moirand en §§ 35-36 kaj 292-315 prezentas multajn okazojn, en kiuj la “rekta komplemento” *ne* alprenas n-markilon (i.a. ĉe mallongigoj, “ekstersistemaj nomoj” k.t.p.: “Ĉu vi aĉetis [la libron] PIV en Parizo?”, “ni devas konvinki [la organizon] UN, ke ĝi …” aŭ unuopaj vortoj: BK klarigas [la prepozicon] “da” jene: …”).

    En preskaŭ ĉiu alineo oni sentas, ke Duc G. ignoras la kategoriojn de FdE (de ĝia Antaŭparolo) pri lingva “ĝusteco”. Li ekz. skribas “Zamenhof donis al ni en la Fundamento ekzemplojn …” – ĝuste: „La komunan interkonsenton de la esperantistoj, kiel ĝin dokumentas FdE, montras jenaj ekzemploj …“ („ …li [la aŭtoro de Eo, Z] petas, ke la okuloj de ĉiuj esperantistoj estu ĉiam turnataj ne al li [Z], sed al tiu ĉi libro [FdE]“ [A 3.3] – ignorado de la (deviga) norm-hierarkio, kreita de BD kaj FdE).

    Bedaŭrinde li faris tion ankaŭ kiel iama „Direktoro de la Sekcio pri Gramatiko“. En 1986 aperis lia fifama OI 5 pri la „Prepoziciaĵo por la Subjekta Suplemento“ (!? tiel). La klasika ekzemplo estas: „la akcepto de la kongresanoj *de* la urbestro de Kembriĝo“ (UK 3, 1907). Jam en Dec. 1907 Z proponis al la tiama Lingva Komitato (LK) anstataŭigi la mezan *de* per „par“ („la akcepto … par la urbestro“). LK traktis la temon en 1909, sed ne venis al decido kaj denove nun Duc G. en 1986: „Por indiki la aganton post o-vortoj en [tiaj] [o]kazoj, la plej ĝenerale akceptita formo estas FARE DE. Ekz-e, la akcepto de la kongresanoj fare de la urbestro; la traduko de Hamleto fare de Zamenhof.“ – Nura aserto, konstato („plej akceptita formo estas“), sed neniu rekomendo. Ĉu vi nun scias, ĉu estas (ankaŭ) ĝuste diri „la traduko de Hamleto *far* Z“? – tute senutila decido de AdE, rekte kontraŭ la Fundamenta principo de klareco („Tial, por meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj, kaj por ke ĉiu esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en ĉio sin gvidi … [A 3.3]). Kaj eĉ pli: Duc G. neis, ke paralela uzo de „far“ en tiuj okazaj apud „de“ estas „formo nova“ („Se ia aŭtoritata centra institucio [AdE] trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo [„de“ en tiuj okazoj] estas tro neoportuna, ĝi ne devos forigi aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan [ekz. par, far aŭ io alia], kiun ĝi *rekomendos* uzadi paralele kun la formo malnova“ … [A 8.1]). – La Fundamenton Duc G. neniam komprenis aŭ ne akceptis por si mem …

  9. Bernardo diras:

    Jes, Kirilo, mi plene konsentas kun via lasta alineo. Temas pri du ĝustaj eblecoj (li legis multe da libroj / li legis multajn librojn) kaj kompreneble Duc Goninaz rajtas rekomendi, ke oni preferu unu al la alia (“ambaŭ ĝustaj, unu tamen pli bona, preferinda”). Bedaŭrinde, ke li tiujn Fundamentajn kategoriojn ne tiel klare esprimas.

    Vi pravas ankaŭ per viaj duboj pri tio, ĉu “John amas Margaret” estas ĝusta frazo. Kion ni havas estas (nur):

    “Anstataŭ „la” oni povas ankaŭ diri „l’”. [FE 27.4]

    Ĝi estas (eksplicita) *regulo* pri R 16.2, sed nur *modelo* pri la demando, ĉu oni rajtas indiki la direktan objekton per io alia ol per -n kaj je. Modelo estas apliko de (implicita) regulo. Por retroiri de modelo al regulo kaj vortumi eksplicitan regulon necesas interpretado. Kaj fakte tie ĉi ni havas “oni” -> “l'” (subjekto klara, objekto ne markita), dum en “J. amas M.” ambaŭ elementoj estas nemarkitaj. Do ja estas grava diferenco, kiel vi prave atentigas.

    Nu, se oni pliajn modelojn ne trovas en FdE laŭ stato de 2007, oni devas serĉi, ĉu ekzistas antaŭ- aŭ postfundamenta “silenta interkonsento” (A 2.1) pri tiu demando. FdE enhave nenion ŝanĝis, ĝi faris nur el “silenta interkonsento” eksplicitan, skriban por krei klarecon kaj per ĝi unuecon (principo de kodeksigo: “Tial, por meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj, kaj por ke ĉiu esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en ĉio sin gvidi, la aŭtoro de Esperanto decidis nun [re-]eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn, kiuj laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de longe fariĝis fundamento por Esperanto, …” – A 3.3). Sed ĝi faris tion ne por ĉiuj detaloj de la lingvo, sed nur por la plej gravaj reguloj. Do povas esti, ke tia “silenta interkonsento” jam ekzistis antaŭ 1905, sed ne trovis esprimon en FG 1887 aŭ FE 1894 / 1898, reeld. de Z en 1905. Ankaŭ povas esti, ke tia silenta interkonsento evoluis post 1905. Nu, ĉion ĉi Duc G. devus esplori, komencante per la verkaro de Z (“… ĉio alia, kion mi [Z] verkis aŭ verkos, konsilas, korektas, aprobas k. t. p., estas nur verkoj privataj, kiujn la esperantistoj – se ili trovas tion ĉi utila por la unueco de nia afero – povas rigardadi kiel modela, sed ne kiel deviga [A 3.6, simile en BD 4.6]). —

    Nu, mi nun ne povas nek volas refari la studon. Iom klakante, en OdE mi trovis jenan ekzemplon: “La Konferenco decidis … kaj komisiis Anne Johnson kaj Stan Keable por ellabori la projekton.” – La objekto Anne kaj Stan ne estas markita, sed la subjekto la “Konferenco” ja. Do ŝajne la implicita regulo el FE 27.4 estas io kiel:

    “Se la objekto estas neasimilita nomo aŭ …. [ankoraŭ vortumenda, ekz. l’] kaj la subjekto estas rekonebla kiel tia, [tiam] la objekto ne devas porti n-markilon”.

  10. Kirilo Brosch diras:

    Pardonu, mi misredaktis mian kontribuon. Ĝuste devas teksti:

    “Dum la FundamentA uzo montras, ke oni ne DEVAS zorgi”

    “ĝi ne devigas ĝin uzI entute”

    “miAopinie”

  11. Kirilo Brosch diras:

    @La terura

    “hapakso” estas formo nur unu fojon renkontita en tekstaro (de la helena hápax legómenon “unu fojon legita”), ĝi simbolas maloftegaĵon.
    “da” ne estas postpozicio, ĝi regas la sekvan vorton.

    @Bernardo

    Vi trafe diagnozis la bazan eraron de la teksto de la karmemora MDG, nome ke ĝia teorio ne kongruas kun la faktoj en la Fundamento.

    Mi tamen ne konsentas rilate vian trian regulon, nome ke objekto povas esti montrata per vortordo.
    Miascie ne aperas en la Fundamento frazoj kun la strukuro “PN (sen -o) – transitiva verbo – PN (sen -o)” kiel en “John amas Margaret”. Dum la Fundamento uzo montras, ke oni ne rajtas zorgi pri subjekto aŭ objekto sen -o, dum oni havas la eblon marki aŭ ne marki la alian komplementon (“Li(n) amas Margaret”), la situacio en tiaj frazoj kun duobla dubo estas tute alia, kaj mi konkorde kun MDG kontraŭas transdoni la taskon de distingado al la vortordo, kiu servas aliajn celojn en E-o.
    Kaj ĝuste Zamenhof kutime evitas tiajn frazojn, eksplicante la frazrolojn kiel en la citita “Saul venkobatis Amalekon”.
    Ĉar la Fundamento ŝajne silentas pri okazoj kiel “John amas Margaret”, ĉar Zamenhof (kaj bonaj aŭtoroj, mi kun hezito ioma asertu) konsekvence malambiguigas tiajn frazojn kaj ĉar la vortordo en la Fundamento kaj en la ĝenerala lingvouzo de E-o ne servas por distingi inter subjekto kaj objekto, mi opinias tiajn frazojn malĝustaj, simile al MDG.

    Rilate “multe/kelke da”: La Fundamento ja preskribas kiel oni uzu difinitan elementon, sed ĝi ne devigas ĝin uzu entute. Tiu, al kiu do ne plaĉas la strukturo kvanta adverbo + da (kiu miopinie certe venas el la slavaj lingvoj, ne el la franca), do rajtas ĝin ne uzi – sed kompreneble ne rajtas iel malpermesi al aliaj la uzadon de tiu oficiala elemento.

  12. La Terura diras:

    Bonega artikolo!
    Ĝi argumentite pledas por interna unueco, kohero, malkontraŭdireco de modeloj de uzo de eo. Bedaŭrinde la aŭtoro ne plu povos daŭrigi siajn rezonadojn…

    Speciale ĝua al mi estas parto pri “da”, kvankam tiun vorteton mi opinias esti ne prepozicio sed postpozicio (do veras kungluiĝo “taso+da teo”, ne “taso da+teo”). Kiel supriza perlo aperis Zamenhofa uzo de “kiom” sen “da”. Dankon al vi, Michel Duc!

    Nekonata vorto: hapaksa

  13. Bernardo diras:

    Nu, kaj por ankoraŭ apliki tion al la studo de Duc Goninaz:

    Anstataŭ sobre priskribi, ke la Fundamento havas tri metodojn por indiki la direktan objekton (-n, je kaj en iuj okazoj nur la vortordon) kaj akcepti tion, li enkondukas eksterfundamentan “mezurilon”, kriterion, nome “facile instruebla al (francaj) lernantoj” (didaktika kriterio) kaj “nur unu metodo dezirinda”. Laŭ la Fundamento (Antaŭparolo) liaj kriterioj ne gravas, eĉ estas neallasitaj. Ĉiuj liaj konkludoj pro tio povas esti nur hazarde “ĝustaj” en la senco de FdE. Li agas simile kiel pri la pluvo: bona por la rikolto (nia interkonsento), sed malbona por la ferianto (lia persona kriterio) kaj faras el bona pluvo malbonan pluvon.

    Esence estas la sama truko, kiun aplikis la Idistoj “-oj – malplaĉa por la orelo, nenatura, do ni ŝanĝu al -i laŭ la modelo de la itala” — Prave la Fundamento (pli precize ĝia Antaŭparolo) tamen ne havas la “boneco-kriteriojn” “malplaĉa por la orelo” nek “natura”. Ili simple estas malgravaj, eĉ neallasitaj. La akademiano kaj iama direktoro de la Sekcio pri Gramatiko Duc Goninaz argumentas ekster kaj fakte kontraŭ Esperanto laŭ la Fundamento.

  14. Bernardo diras:

    Kara Giorgio,

    ni jam diskutis tiun demandon inter ni. Pro tio mi en la Komentario pri la Fundamento iom detale montris, kial via interpreto daŭre estas malĝusta:

    73 Longa diskuto ekzistas pri la demando, ĉu la Antaŭparolo (A) estas netuŝebla parto de FdE, same kiel FG, FE kaj UV. La necerteco ekestis pro jenaj vortumoj en A mem.
    Pri FG, FE kaj UV:
    · … la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto: 1.) La 16-regula gramatiko; 2) la « Universala Vortaro »; 3) la « Ekzercaro » [A 2.1].
    · Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li … [A 2.2]
    · … ĉiuj aliaj esperantistoj ĉiam rigardados tiujn ĉi tri verkojn kiel la solan leĝan kaj netuŝeblan fundamenton de Esperanto [A 2.3].
    · … [reeldoni] tiujn tri verkojn, kiuj laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de longe fariĝis fundamento por Esperanto, … [A 3.3].
    Kontraste pri A:
    · La ideoj, kiujn mi supre esprimis pri la Fundamento de Esperanto [do en A], … [A 11.1]. [ricevos] [l]eĝan sankcion … nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj [de UK 1] [A 11.2]..
    · al kiu [al UK 1] tiu ĉi verko kune kun sia antaŭparolo estos prezentita [A 11.2].

    74 Kiel montrite supre, la „ideojn, kiujn mi [Z] supre esprimis pri la F-to“ oni sinonime povas nomi bazajn principojn, interpretregulojn, bazajn valordecidojn. Ili en Juli 1905 ankoraŭ estis „privataj“ ideoj de Z. En Aŭgusto 1905 ili fariĝis „oficialaj“, do devigaj, ĝenerale akceptitaj, per la unuanima aprobo fare de la „esperantistoj“, kiel dokumentita en BD 4.3. La unua kongreso esprimis sian volon, ke „la sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo «Fundamento de Esperanto», … [BD 4.3]“. Farinte tion, la partoprenintoj havis antaŭ si la ĵus presitan „verketon“, kiu konsistis el ĝuste A, FG, FE kaj UV. Kiel rezulto, ankaŭ la principoj de A fariĝis Fundamentaj kaj per tio la solaj eterne ĝustaj principoj por decidi, kio estas ĝusta aŭ malĝusta Esperanto.

    75 Kontraste al la tekstoj de FG, FE kaj UV nur la “ideoj” de A fariĝis oficialaj, sed ne la maniero, kiel ili estas vortumitaj, aŭ la vortoj, per kiuj ili estas vortumitaj (ekz. la vortoj „aŭtor-“ aŭ „Zamenhof“). Ili estis oficialigitaj nur poste.

    76 Tiun distingon inter de 1905 devigaj „ideoj“ kaj la vortumado pretervidas Martinelli. Ŝi obĵetis, ke „la antaŭparolo ne estas parto de la Fundamento, ĉar: a) Zamenhof ne konsideris ĝin inter la tri Fundamentaj partoj; b) la esenca novaĵo el la antaŭparolo, nome la propono pri starigo de “aŭtoritata centra institucio”, estis malaprobita de la kongreso.“ Kaj samloke: „La antaŭparolo estus parto de la Fundamento, nur se la kongreso estus aprobinta la kvinan artikolon en la origina deklaracia propono.“ Per tio ŝi referencas al la proponita, sed neakceptita origina § 5 BD pri la Centra Komitato Esperantista (vd. supre en la ĉap. BD): „Pri ĉiuj duboj, kiuj aperas pri la uzado de la lingvo Esperanto, decidas ĉiam la Centra Komitato Esperantista, …. Ĉiuj decidoj de la Centra Komitato, tuŝantaj la dubajn demandojn de la lingvo, estas devigaj por ĉiuj uzantoj de la lingvo Esperanto; …“.

    77 Tio ne konvinkas. Kerno de A estas bazaj principoj kaj valoroj (unueco, netuŝebleco, klareco, k.t.p.). Ili ekvalidiĝis per BD 4.3 sendepende de tio, ĉu en 1905 jam estis fondita „aŭtoritata centra institucio“. La principoj ligas ne nur ĝin, sed – eĉ prioritate – ĉiujn esperantistojn (vd. ekz. „amikoj estontaj kaj estintaj“ A 1.1, „Neniu persono kaj neniu societo“ A 1.4, „la esperantistoj“ A 1.5, „ĉiuj esperantistoj“ A 2.1, la « Fundamento de Esperanto » devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto … [A 5.5] kaj ankoraŭ multloke). Iu konekto pri la ekvalido de la „ideoj“ (principoj) validaj por ĉiuj esperantistoj kaj la jama fondo de aŭtoritata centra instucio, ne havas bazon en la tekstoj de BD kaj A.

    78 Ke nur tiu interpreto de la kunludo inter A 11.2 kaj BD 4.3 estas ĝusta, ankaŭ montras jenaj pripensoj. Por decidi ĉu io estas ĝusta, bona, taŭga oni devas interkonsenti pri kriterioj. Oni devas difini mezurilon, valor-sistemon, kiu respondas la demandon „ĝusta, bona, taŭga por kio aŭ en rilato al kio?“ Ekzemple: Se oni volas prijuĝi la taŭgecon de diversaj iloj, oni necese devas difini (= interkonsenti) kriterion pri taŭgeco. Se la kriterio estas „tauga por skribi leteron“, komputilo estas bona. Se la kriterio estas „taŭga por frapi najlon en la muron“ komputilo estas malbona. Se la kriterio estas „laŭeble riĉa rikolto“ pluvo post longa somera sekeco estas bona. Se la kriterio estas „laŭeble agrabla naĝado en la maro“ pluvo estas malbona. Tiel same ankaŭ lingvaj demandoj kaj la reguloj kaj modeloj de FG, FE kaj UV bezonas mezurilon (kriteriojn), laŭ kiuj oni decidas („juĝas“) pri ĝusta kaj bona Esperanto. Se oni ŝanĝas la kriterion oni neeviteble kaj aŭtomate ŝanĝas la juĝon pri ĝusta, bona, taŭga.

    79 La kutima kriterio pri „ĝusta“ kaj „bona“ en etnaj lingvoj estas la ĝenerala uzo, kiel ajn oni konstatas kaj difinas ĝin. Tiu kriterio estas fremda al la Antaŭparolo. Laŭ la sistemo de la Antaŭparolo kontraŭfundamenta ĝenerala uzo povas suplementi la ĝis tiam validan Fundamenton nur post oficiala decido laŭ A 8. Se tio ne jam okazis, devia ĝenerala uzo estas „malĝusta“ laŭ la kriterioj de Antaŭparolo. Tio estas konsekvenco el la fakto, ke Esperanto estas planlingvo kaj volas eviti la ĥaosan, spontanean akcepton de ekz. esceptaj reguloj kaj modeloj, kiuj povas malfaciligi ĝin aŭ kaŭzi, ke ĝi disfalas en malunuecaj variantoj. Se oni tamen kontraŭ la sistemo de la Antaŭparolo juĝas laŭ ia ĝenerala uzo, oni ŝanĝas la konsenton pri tio, kio estas ĝusta lingvo-uzo.

    80 El tiuj konsideroj sekvas, ke oni povas vaste reinterpreti, neglekti, forpuŝi la regulojn kaj modelojn en FG, FE kaj UV, se oni ne aplikas la ĝustan interpret-metodon kaj la interkonsentitajn interpret-kriteriojn. Ili troviĝas en la Antaŭparolo. La Fundamento ne povas plenumi sian taskon gardi la unuecon de Esperanto sen la interkonsentoj fiksitaj en A. Ekzemplo: la formo „kalif-“ fariĝis Fundamenta, kaj do laŭdifine (laŭ interkonsento) „ĝusta“ Esperanto, per OA 2. Ĝi neglektas la araban etimon, kiun pli bone redonas la formo „ĥalif-“. La kriterio „etimologia ĝusteco“ tamen estas eksterfundamenta. Laŭ A pli gravas unueco kaj netuŝebleco. Sen la hierarkio de la principoj en A la F-to ne povus „meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj“ (A 3.3).

    81 Post jaroj de reform-diskutoj kun la ĉiam samaj argumentoj, Z kompreneble konsciis pri tiuj interdependencoj. Li ekkonis, ke la „leĝoj“ (reguloj) de FG, FE kaj UV malmulte valoras, se oni ne donas „ŝlosilon“, kiel unuece kompreni ilin. Tute intence li pro tio kreis tiun ŝlosilon en A kaj voĉigis la esperantistojn pri la Fundamento „kun sia antaŭparolo“. Ke la principoj kaj interpret-metodoj de la Antaŭparolo estas la kerno de la F-to, Z konfirmis en LR de 1907, skribinte: „antaŭ ĉio ni devas senŝanceliĝe stari sur la bazo de la ‚Fundamento’, aŭ pli ĝuste de la antaŭparolo al tiu ĉi verko“ (nia elstarigo, vd. la plenan citaĵon malsupre).

  15. Efektive la artikolo de Michel Duc Goninaz estas interesa ankau char kritikinda…

    Aliflanke, ni atentu pri la referencado al la Antauparolo de la verko “Fundamento de Esperanto”, char ghi ne situas inter la tri partoj el kiuj konsistas la Fundamento mem.

  16. Efektive la artikolo de Micel Duc Goninaz estas interesa ankau char kritikinda…

    Aliflanke, ni atentu pri la referencado al la Antauparolo de la verko “Fundamento de Esperanto”, char ghi ne situas inter la tri partoj el kiuj konsistas la Fundamento mem.

  17. Bernardo diras:

    Ankoraŭ reago al la opinio de José Antonio:

    “Laŭ mia opinio, tiu ĉi racia sinteno [de Duc Goninaz] al la Fundamento estas modela, vere dankinda, ĉar liberige kontrasta al la dogma admono pie rigardi ĝin kvazaŭ temus pri sakra [!? legu: sankta], revelaciita teksto.”

    Mi plene malkonsentas. Racie estas konsekvence apliki la principojn de la Fundamento laŭ ĝia aktuala stato de 2007 (do kun ĉiuj Oficialaj Aldonoj). Duc Goninaz tion bedaŭrinde ne faras, tial lia studeto ankaŭ estas plena de eraroj, malĝustaj kriterioj kaj malklaraj asertoj. Vd. ekz. lian aserton

    “Se Zamenhof uzus prepozicion ankaŭ por la rekta komplemento, laŭ la modelo ‘mi batas je Aleksandro …’ ”

    kaj komparu kun i.a. jena citaĵo el la Fundamento:

    “ni povas diri “obei al la patro” kaj “obei la patron” (anstataŭ “obei je la patro”)” [FE 29.9].

    La aserto de Duc Goninaz estas rekte malĝusta (!).

    La Fundamento ne estas “sankta” teksto, sed (daŭre saĝa) komuna interkonsento de la esperantistoj pri tio, kio estas “ĝusta” Esperanto. Ne sufiĉe konante ĝin, Duc Goninaz kreas ŝajnan problemon por poste “solvi” ĝin laŭ iuj personaj (“privataj”) preferoj. Li ne aplikas la (devigan) metodon, preskribitan en la “Antaŭparolo” kaj tial – tute superflue – perdiĝas ie inter sintakso, prepozicio, morfemo, sintagmo kaj aliaj gramatikaj erudiciaĵoj.

    Multaj “eternaj” lingvaj diskutoj estas relative facile solveblaj, se oni aplikas la metodojn de la Antaŭparolo. Ni ne havas tro da apliko de la Fundamento, sed multe maltro!

    Detalojn vd. en Berlina Komentario, vol. 1 (http://esperanto-akademio.wikispaces.com/eniro)

  18. Bernardo diras:

    La kerna tezo de sinjoro Duc Goninaz en la supra studeto baziĝas sur malpreciza kaj nesufiĉa analizo de la Fundamento (FdE) kaj estas simple malĝusta. Nome laŭ FdE ne en ĉiuj okazoj objekto estas indikita per n-markilo:

    “Anstataŭ „la” oni povas ankaŭ diri „l’”. [FE 27.4]

    Nenio devigas nin uzi “anonco-vorton” por enkonduki la objekton sen n-markilo, ekz.:

    Anstataŭ “la” oni ankaŭ povas uzi la formon “l'”.

    (Ni kompreneble rajtas fari tion, sed ni ne devas).

    Objektoj sen n-markiloj estas troveblaj ne nur en FdE, sed ankaŭ ĉe Zamenhof (Z). Jen kiel li tradukis § 2.4 de la Fundamenta Gramatiko (FG) en 1903:

    “… la akuzativo aldonas ‘n’ post la ‘o’.”

    (en postaj eldonoj la teksto estas ŝanĝita al “per la aldono de la finiĝo ‘n’.”).

    Kontraŭ la misa instruo de Duc Goninaz kaj kontraŭ disvastigita miskompreno, Esperanto do havas tri eblecojn indiki objekton:

    1. Per aldono de la n-markilo “post la ‘o'” / “post la ‘a'” (§§ 2.4, 3.2 FG).
    2. Per “je” (§§ 14.5 FG, FE 29)
    3. (Escepte ĉe vortoj sen o-markilo): Per nenio; la senco estas konkludebla (nur) el la vortordo (!).

    Konsekvenco estas, ke la frazo “John amas Margaret” estas senpeka Esperanto, tute ĝusta laŭ la Fundamento, malgraŭ kaj kontraŭ la provoj de Duc Goninaz semi dubojn pri ĝia ĝusteco. Ne temas pri demando de “ĝusta” aŭ “malĝusta”, sed nur pri demando de stilo.

    Pli detalan diskuton oni povas legi en la Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto – vol. 1.

  19. José Antonio Vergara diras:

    La kritika aserto de M. Duc Goninaz, ke “se ni volas reguligi – kaj sekve pli internaciigi – la uzadon de nia lingvo, ni povas preni el la Fundamento tion, kio estas plej regula kaj forgesi la ceteron”, estas vere kuraĝ(ig)a.

    Laŭ mia opinio, tiu ĉi racia sinteno al la Fundamento estas modela, vere dankinda, ĉar liberige kontrasta al la dogma admono pie rigardi ĝin kvazaŭ temus pri sakra, revelaciita teksto.

    Kaj estas vere utile ke li, tuj antaŭ sia forpaso, kontribuis per tiu ĉi grava konstato ke “multe da”, “iom da”, “kiom da” fakte estas evitindaj neregulaĵoj. Li ja ĉiam restos vaste agnoskita kiel fidinda aŭtoritatulo pri la lingvo, kaj do oni prenu en konsideron tiun ĉi rekomendon.

    Mi nur bedaŭras ke li ne menciis alian ĝenan Fundamentan nekoheraĵon, kiun alia esperantologo (GF Makkink) analizis en sia libro Nia Fundamento sub lupeo. Temas pri alia, sufiĉe proksima situacio al tiuj kiujn li ĉi-stude analizis koncerne la uzon de la vorto “da”.

    En la nombrosistemo de nia lingvo oni trovas kaj verajn numeralojn (ekz. unu, du, dek, cent, mil) kaj o-vortojn, substantivojn (ekz. miliono, biliono): kial oni diras “la plej parolata indiĝena lingvo en Usono estas la navaha, kiu havas pli ol 160 mil uzantojn” sed oni devas diri “Usono havas 322 milionojN DA enloĝantoj”? Verŝajne pro imito al la ruslingva sistemo.

    Samkiel nia jam bedaŭrata, ĵus forpasinta AdE-ano rekomendis ĉi-supre cele al malaperigo de la nun kutimaj sed fakte neregulaj da-formoj, Makkink proponis desubstantivigi la nombrovortojn, uzante ilin sen fina -o: “mi volas havi milion amikojn” (tiel estis titolita fama kanto de la brazila kantisto Roberto Carlos). Temus pri plia paŝo al la plireguligo dezirita de Duc Goninaz.

Respondi