BET-52: Ilona Koutny gvidos kurson pri Esperanto en interkultura komunikado

Ilona KoutnyIlona Koutny [pron: Kútni] naskiĝis kaj edukiĝis en Hungario; ekde 1997 ŝi vivas en Pollando. Diplomiĝis pri matematiko, franca filologio kaj esperantologio, poste doktoriĝis pri lingvistiko en la Budapeŝta Eötvös-Universitato (Hungario) kaj habilitiĝis ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Esperanto estas parto de ŝia profesia kaj privata vivo dum jardekoj. Lingvoj, komunikado kaj matematiko interesis ŝin dekomence, tial ŝi lernis kelkajn lingvojn kaj longe okupiĝis pri komputa lingvistiko.

Ŝi instruis dum jardeko ĉe la Esperanto-fako de Eötvös Universitato, kiel posteulo de prof. Szerdahelyi, krome aplikatan kaj komputan lingvistikon. Nun ŝi estas profesoro en UAM kaj estras la Ugro-Finnan Katedron. Ŝi fondis en 1998 kaj gvidas ankaŭ la internaciajn postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn ĉe UAM, kie ŝi prelegadas pri internacia kaj interkultura komunikado, Esperanta lingvistiko kaj metodiko. Okupiĝas ankaŭ pri la rilatoj de lingvo kaj kulturo, pragmatiko kaj leksikografio. Membro de la Akademio de Esperanto (1998-2016), profesoro de AIS.

Ŝi prelegis pri fakaj temoj en diversaj konferencoj, gvidis kursojn (ekzemple, ĉe la usona NASK) kaj verkis artikolojn en diversaj lingvoj, pretigis kelkajn vortarojn (Hungara-Esperanta meza vortaro kun I. Szerdahelyi, trilingvajn laŭtemajn etvortarojn).
Internacia elektokomisiono proklamis ŝin la Esperantisto de la Jaro 2008.
http://esperanto-ondo.ru/Ind-jaro.htm#2008-rezulto

Pli detala biografio kaj listo de publikaĵoj: http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/Ilona.html

Kadre de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, okazontaj la 2-10an de julio en Birštonas (Litovio), Ilona Koutny prezentos minikurson “Esperanto en interkultura komunikado”: kvar prelegoj pri lingvo, kulturo kaj instruado en interaga maniero kun diskutoj.

  1. Esperantlingva bildo de la mondo levos la demandon pri la rilato inter lingvo kaj pensado, ĉu esperantistoj havas similan lingvan bildon de la mondo, kaj surbaze de esploro provas doni interesajn respondojn.
  2. Esperanto en interkultura komunikado prezentos esperanton kiel ponton inter diversaj kulturoj, serĉos elementojn de komunaj normoj lingvaj kaj kondutaj, komparos la rolon de esperanto en interkultura komunikado kun tiu de la angla.
  3. Esperanto en internacia komunikado traktos la strebojn uzi esperanton en internacia komunikado (efikeco, egaleco, kostoj), ĉefe en eŭropa kunteksto; ankaŭ la eblecojn de oficiala instruado de esperanto en diversaj niveloj.
  4. Ĉu facila lingvo facile lerneblas? analizos esperanton el la vidpunkto de lingva komplekseco ĝenerale kaj kompare kun la gepatra lingvo de la lernanto, ankaŭ ĝian rolon en la lingva konsciigo kaj lernfaciligo por aliaj lingvoj.

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2016/04/bet-42/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to BET-52: Ilona Koutny gvidos kurson pri Esperanto en interkultura komunikado

  1. Bernardo diras:

    Vi pravas, dankon: “Membro de la Akademio de Esperanto (1998-2016), profesoro de AIS.” — Tamen restas mia demando: Kial tiu nuntempa eksiĝo post 18 jaroj?

  2. Vi ne atente legis. Fine de la dua alineo ja estas menciita, ke shi estis membro de Akademio de Esperanto.

  3. Bernardo diras:

    Mirigas, ke inter la multaj meritoj de Ilona Koutny ne estas menciite, ke ŝi estis membro de la Akademio de Esperanto. Bedaŭrinde ŝi rezignis rekandidati en 2016. Kial?

  4. Bronislav Chupin diras:

    Tio estos unu el plej gravaj kontribuoj en la programo de BET-52.

Respondi