Instruado en BET-52

BET-52En la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2–10an de julio en Birštonas (Litovio), ĉiutage okazos kursoj de Esperanto. Eblos elekti inter kvar lingvoniveloj, kaj estos granda elekto de kursgvidantoj, ĉar ok instruistoj pretas gvidi kursojn de diversaj niveloj. Ni antaŭvidas tiajn nivelojn:

  1. Tiuj, kiuj tute ne konas la lingvon, lernu en A1.
  2. Komencintoj, kiuj jam iom lernis Esperanton, scias la plej oftajn vortojn, kapablas kunmeti simplajn frazojn kaj legi simplajn tekstetojn elektu la nivelon A2.
  3. Progresantoj, kiuj jam povas elturniĝi en la ĉiutaga konversacio, sed sentas mankon de vortoj kaj volas praktiki la lingvon, estas atendataj en la nivelo B1.
  4. Progresintoj – tiuj kiuj jam delonge lernas Esperanton kaj komprenas, kiam ili legas diversajn tekstojn, sed malofte havas okazon paroli Esperanton aŭ malkuraĝas tion fari, estas atendataj en la paroliga kurso B2.

Komence de BET, ni afiŝos sur la anonctabulo “memtaksilon”, laŭ kiu ĉiuj kursanoj povos indiki sian nivelon kaj elekti la grupon. Kursoj okazos antaŭtagmeze kaj lernemaj kursanoj povos ĉeesti en du malsamaj grupoj, ĉar unu gvidanto laboros inter 9.00 -10.30, alia inter 10.45-12.15.

Kiuj instruos?

Ŝatata instruisto por komencantoj, kiel jam estis en kelkaj BEToj, denove estos Stano Marček el Slovakio kiu instruos per sia propra populara kurso “Esperanto per rekta metodo”.

Komencintojn kuraĝigos kaj instruos la litova esperantistino, Cseh-instruistino Aida Čižikaitė, kiu lastatempe ĝuste tiunivele instruas Esperanton al litoviaj gejunuloj. Tamen por litovoj de tiu nivelo ni rekomendas eksterlandan instruiston, la ĵurnaliston kaj aktivulon Abduraĥman Junusov el Dagestano (Ruslando), ja lernado kun alilandano ofte estas pli ekscita kaj paroliga.

Progresantojn pliprogresigos du famaj instruistoj, jam bone konataj por la partoprenantoj: Nina Pietuchovska el Pollando kaj Mikaelo Lineckij el Ukrainio. En ambaŭ grupoj okazos serioza laboro, sed ofte en gaja maniero.

Por tiuj progresintoj, kiuj ĉefe bezonas paroligan kurson, ni havos tri tre spertajn instruistojn: Svetlana Smetanina kaj Irina Gonĉarova el Ruslando kaj Stanisław Mandrak el Pollando. Svetlana kiel bonega instruistino jam estas konata al la kutimaj BET-partoprenantoj, ankaŭ Irina kaj Stanisław estas tre spertaj instruistoj.

Krom matenaj lecionoj kun instruistoj estas planataj kelkaj posttagmezaj horoj da ludoj kaj kantado por gejunuloj, kiujn seriozaj prelegoj eble ne altiros.

Gražina Opulskienė

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2016/04/bet-40/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi