BET-37 apud Kaŭno (2001)

La sukcesa BET-37

BET-37
Al la 37a BET aliĝis pli ol tricent personoj
(Foto: Gražvydas Jurgelevičius)

La Litova Agrikultura Universitato apud Kaunas jam kelkfoje disponigis siajn ejojn por kunvenoj de esperantistoj. Ĉi-jare de la 7a ĝis la 15a de julio ĉi tie okazis la 37aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. Por pasigi semajnon en amika etoso, por praktiki la lingvon, por konatiĝi kun la urbo kaj Litovio, kolektiĝis 303 samideanoj el 18 landoj. Post kelkjara interrompo ni denove ekvidis esperantistojn el Rusio, Ukrainio, Belorusio, inter ili estis veteranoj de iamaj BEToj kaj SEJToj – M. Bronŝtejn, A. Gonĉarov, A. Belov, M. Lineckij – kiuj pliriĉigis la programon per siaj kontribuaĵoj.

La programo de BEToj fariĝis jam tradicia kaj iomete similas al tiu de Universalaj Kongresoj: prelegoj en Somera Universitato, diversnivelaj kursoj de la lingvo internacia, seminarioj por E-instruistoj kaj aktivuloj, ekskursoj, distraj vesperoj. Krome okazis diservoj en la universitata kapelo, dum kiu Esperante kantis infana koruso gvidata de L. Katilienė. Interesiĝantoj povis konatiĝi kun la litova lingvo, ĝia historio kaj literaturo.

En la Somera Universitato prelegis M. Bronŝtejn (“Postnikov kaj Zamenhof – aventuristo kaj idealisto”, “Josif Brodskij – poeto de la jarcento”, “A.Puŝkin – vivo, poezio, tradukoj”). A. Gonĉarov (“Fascina riĉiĝo de E-pensokosmo”, “Biokampo de la homoj kaj ties influo al la ĉirkaŭaĵo”, “Instruado de Esperanto en la moderna tempo”, “E-kluboj – degenero aŭ nova vidpunkto”, “E-movado el la vidpunkto de la sistemteorio”), J. Petrovskaja (“Popola verkisto Jakub Kolas”), N. Caragea (“Fama infanlibro – interesa aŭtoro”), V. Banaitis (“Idealismo sur la sojlo de Eŭropa Unio”), J. Parzyszek (“Ŝapiro – gvidanto de Esperanto-movado en Bjalistoko”, “La bazaj reguloj de merkato. Ĉu ni apliku ilin en E-agado”), E. Karczewska (“Esperanto-mono kaj medaloj”), L. Filipova (“Ĉeĥio kaj ĉeĥa E-movado”), K. Tove Thuro (“Ĉu reklamo aŭ informado pri Esperanto”, “Signifo de la laboro de Martinus al la homaro kaj mondpaco”), Z. Garbaravičienė (“Ajurveda”), V. Batijevski (“Mineralo ŝungito por la sano”), I. Enghart (“Praktika mikologio – mirindaĵo de Indonezio”), V. Matuzevičienė (“Pri sana vivmaniero”), S. Staišiūnaitė (“Yumeiho- terapio”), W. Posthuma (“La organizo de Lingva Festivalo”).

Precipe necesas mencii varian, abundan kaj profesinivelan artan programon, kiu estis merito de Aida Čižikaitė: ŝi sukcesis venigi sur scenejon konatajn kolektivojn. Post la oficiala inaŭguro la Ĉambra orkestro de Kaunas, gvidata de la fama dirigento Pavel Berman, majstre plenumis Seksteton por kordaj instrumentoj de P. I. Ĉajkovskij (Opus 40), konsistantan el kvar partoj.

BET-37

Ĉambra orkestro de Kauno, gvidata de Pavel Berman (Foto: Gražvydas Jurgelevičius)

Por la BETanoj koncertis virina ensemblo “Elegija” kaj infana dancgrupo “Sūkurys”, blovorkestro “Ąžuolynas”, koruso de Vytautas-preĝejo kaj grupo de popolaj dancistoj “Ainiai”, folklora ensemblo “Žaisa”, grupo “Asorti” el Visaginas, infana estrado “DND”; pupteatro prezentis esperantlingve spektaklon “La ora ovo”. En la programo partoprenis ankaŭ polaj kaj ukrainaj esperantistoj. Post la fermo aktorino B. Prekevičiūtė deklamis tradukojn de litova poezio, kantis solistino O. Matusevičiūtė.

Por la partoprenantoj estis organizitaj senpagaj ekskursoj tra la urbo Kaunas kaj al fama arkitektura ensemblo de Pažaislis-monaĥejo. Dum la tuttaga ekskurso estis vizitita Parko de Grūtas kaj urbeto Veisiejai, kie en 1885 loĝis L.Zamenhof.

Albinas Pečelis

Fonto: Litova Stelo, 2001, №4.

La 37an fojon en Baltio

BET-37
Reprezentantoj de baltiaj Esperanto-Asocioj en la inaŭguro: Biruta Rozenfelde (Latvio), Povilas Jegorovas (Litovio) kaj August Kilk (Estonio) (Foto: Gražvydas Jurgelevičius)

Tradiciaj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-37) okazis la 7–15an de julio en Litovio. Por pasigi unu semajnon en amika etoso kaj praktiki nian lingvon venis 303 esperantistoj el 18 landoj. En ĉirkaŭaĵo de Kaunas ili povis ne nur ĝui la belan veteron, sed ankaŭ partopreni abundan programon de la aranĝo.

Dum la solena inaŭguro de BET-37 post enkondukaj vortoj de la prezidanto de Litova E-Asocio Povilas Jegorovas, estis tralegitaj salutmesaĝoj de Valdas Adamkus, prezidento de Litovio, kaj de L. C. Zaleski-Zamenhof. Salutis ankaŭ reprezentantoj de landoj, kaj poste sekvis la koncerto de la Ĉambra Orkestro de Kaunas, gvidata de Pavel Berman.

Ĉiumatene dezirantoj komune kuradis kaj naĝis en la apuda artefarita lageto. Post la matenmanĝo eksterlandanoj povis konatiĝi kun la litova lingvo. Por lernemuloj funkciis paroligaj kaj perfektiga kursoj.

La somera universitato estis riĉa je diverstemaj prelegoj. Gastoj kaj lokaj esperantistoj prelegis pri la E-movado, literaturo, sana vivmaniero ktp. Se iu trovis prelegojn neinteresaj, li/ŝi povis spekti videofilmojn, viziti la libroservon aŭ “krokodilejon”, kie troviĝis gaja kolekto da krokodiloj kaj aliaj ekspoziciaĵoj.

Ĉiuvespere okazis prezentado de popolaj metioj (ceramiko, ligna skulptoarto, teksaĵoj ktp.), diversaj koncertoj, instruado de balaj dancoj kaj diskotekoj. La pupteatro speciale por BET-37 preparis spektaklon en Esperanto laŭ litova popola fabelo La Ora Ovo.

Dikredantoj povis partopreni en loka kapelo la katolikan meson kaj la ekumenan Diservon. La infanoj havis proprajn programerojn. La etoson varmigis aŭkcio kaj diversaj ludoj, kiujn prezentis gastoj el Ukrainio, Ruslando kaj Germanio. Ĉiutage aperis informilo BETago.

Dezirantoj ekskursi vizitis la malnovan urboparton de Kaunas kaj monaĥejon Pažaislis, kaj ili havis tuttagan ekskurson al la parko Grétas apud Druskininkai, kie estas kolektitaj kaj starigitaj 70 diversaj monumentoj de sovetaj “idoloj”. Survoje oni vizitis urbeton Veisiejai, kie Ludoviko Zamenhof loĝis kaj kie estas monumento al li.

BET-37 finiĝis, sed al la Organiza Komitato daŭre venas kaj kritiko kaj dankvortoj. La unua helpas rimarki erarojn kaj mankojn en nia laboro, kaj la dua ĝojigas niajn korojn.

Rita Valčiukaitė

Fonto: La Ondo de Esperanto, №2001, 8-9.

La 37a BET en Kaunas

BET-37

Oni kantas la himnon de Esperanto en la inaŭguro (Foto: Gražvydas Jurgelevičius)

Tradiciaj Baltiaj Esperanto-Tagoj, ĉi-jare en litova urbo Kaunas, okazis ekde la 7a ĝis la 15a de julio 2001. Entute 303 partoprenantoj el 18 landoj venis en belan urbon Kaunas por studi, praktiki kaj perfektigi sian lingvoscion. Organiza komitato estis preta plenumi ĉiujn niajn dezirojn kaj respondi ĉiujn demandojn. Tamen unu mian peton (mi petis loĝi kun iu, kiu parolas Esperante) oni ne plenumis. Tiu ĉi evento iom ĝenis min.

La programo estis alloga kaj bunta. Ni povis lerni la lingvon en la kursoj por komencantoj; perfektigan kaj paroligan kurson gvidis fama verkisto kaj tradukisto Trevor Steele el Aŭstralio, prelegoj en Somera Universitato estis variaj. La prelegon, kiun mi preparis pri Ĉeĥio kaj E-movado ĉe ni, aŭskultis deko da interesatoj. Mi kun niaj geamikoj respondis ĉiujn demandojn, sed ŝokis nin malĝusta informo de iu germana esperantistino, laŭ kiu ĉe ni aperas neniu E-gazeto. Ŝi ricevis eĉ kelkajn. Ni vidis filmojn en Esperanto, ni povis eklerni danci kaj spekti multajn vesperajn programojn en alta nivelo. Por infanoj kaj junularo okazis aparta programo. Ni povis ĝui senpagan ekskurson al malnova parto de la urbo kaj al monaĥejo Pažaislis.

La tuttaga ekskurso, kiu okazis merkrede, celis al suda Litovio, kie muĝas la plej grandaj pinaroj kaj fluas ĉarmaj riveroj, inter ili ankaŭ Nemunas. Dum la ekskurso ni vizitis unikan parkon de sovetaj skulptaĵoj (renversitaj idoloj). Kvankam mi komence ne volis partopreni la ekskurson, mi partoprenis kaj mi ekvidis veran historion en unu loko. Mi povis eksenti etoson de la koncentrejoj “Gulag:. En kuracloko Druskininkai ni enŝipiĝis kaj ŝipveturis laŭ la rivero Nemunas. En Liškiava ni elŝipiĝis, surgrimpis kastelmonteton, kaj vizitis la plej belan barokan preĝejon en Litovio. Poste la buso veturigis nin al urbeto Veisiejai, kie loĝis L. L. Zamenhof kaj kie okazis antaŭ tri jaroj BET. En tiu ĉi malgranda urbeto troviĝas du monumentoj de Zamenhof. Post bongusta tagmanĝo ni revenis al Kaunas.

Ĉiutage aperadis bulteno “BETago”, kie ni povis legi la programon por venonta tago, tamen kelkaj programeroj estis lastmomente translokigitaj aŭ nuligitaj, pri kio ni eksciis nur veninte surloken. Distrajn paĝojn de “BETagoj” plenigis partoprenantoj mem. Ekspozicioj, ĉambro kun krokodiloj, eĉ unu viva, kaj ĉiutage alia ekspozicio de partoprenantoj pri ĉiutaga vivo en E-kluboj, donacetoj kaj aliaj tre plaĉis al ni.

Meznokta piroteknika artfajraĵo finis kaj kronis nian renkontiĝon. Ĝis la revido venontjare en Riga, kie okazos sekvanta BET, kaj samtempe la urbo festos sian 800-jaran jubileon. La dato verŝajne estos la komenco aŭ mezo de julio.

Libuše Filipova (Ĉeĥio)

Fonto: Litova Stelo, 2001, №4.

BET – re-kaj-re-alloga

Saluton, valora BET, saluton, altestimata Litovio, saluton, karaj revidataj geamikoj malnovaj, estonoj, latvoj kaj litovoj! Muzikis tiuj vortoj en mia koro, dum la trajno proksimiĝis al la celo. La politikaj muroj-landlimoj apartigis nin, kaj eksuferis la samideanaj ligoj: vakuo en E-aranĝoj, ĉu Rusiaj, ĉu BET-aj. Sed ĉi-jare ne nur mi, sed hazarde ankoraŭ dek kvar rusianoj venis ĉe Kaunas al rememora BET, ĉi-foje la 37a.

Kun bedaŭro mi konstatis, ke multaj veteranaj geesperantistoj ĉebaltiaj ne jam estas inter ni. Eternan pacon kaj rememorojn al ili! Ankaŭ mi, iama studento de unuaj BET-oj, jam trafis la veteranajn vicojn. Ne multis ni, eksstudentoj bet-aj, ĉi-foje: Biruta Rozenfelde (iam Kondrate), Inita Tamošiūnienė (iam Gudanec), Vytautas Šilas, August Kilk kaj Miša Bronštejn kun mi. Fortiĝis ni… De tiuj paĝoj mi alvokas aliajn bet-anojn: revenu ni ĉiuj al BET-38, 39 k. a.! Kiom ni vivos neniu scias, uzu ni dume nian surteran interkomunikadon-amikadon ne nur nacilingvan, sed ankaŭ E-lingvan.

La ĉi-jaran BET-on mi prezentos de du vidpunktoj, la organiza kaj la programa. La organiza flanko plene dependis de la gastiganta lando kaj ĝi estis tute brila. Eble nur ne ĉiam lerta estis la kunordigo de la Somera Universitato. Ekzemple en unu el ĉiutagaj informiloj oni invitis al mia prelego, titolante ĝin: ”Biokampo de E-movado en la moderna tempo”. Fakte estis miksaĵo de titoloj el du miaj prelegoj: “Biokampo de la homo kaj ties influo al la ĉirkaŭo” kaj “Instruado de Esperanto en la moderna tempo”.

La programo de BET iĝis iom alia ol en la iamaj, de mi vizititaj, en la 60-70-aj jaroj. Nun pliriĉiĝis la distra kaj ĝenerala parto kaj malkreskis la primovada kaj multnacikolora partoj. Estis inde malpli da vere E-lingvaj koncertoj, sed elkreskis la nacilingva enmeto. Estis ege riĉa oferto de Litovia arto. Ni vidis kaj aŭdis: ĉambran orkestron el Kaunas (brila muzikado), la ensemblon “Elegija” kun infana dancgrupo “Sūkurys”, folkloran ensemblon “Žaisa”, koruson de Vytautas preĝejo kun popola dancensemblo “Ainiai”, blovorkestron “Ąžuolynas” kun gimnastika dancgrupo, pupteatran spektaklon “La Ora Ovo” (litova popolfabelo). Kelktage funkciis la ekspozicio de popolaj metioj.

Ne mankis pluraj interesaj ekskursoj, unu tuttaga al la parko de komunismaj idoloj (en Grūtas) kaj Veisiejai, kie loĝis L.Zamenhof. Sufiĉe riĉis ankaŭ E-parto de la programo. Laboris diversnivelaj E-kursoj. En la Somera Universitato oni aŭdis ĉ. 20 diversfakajn prelegojn. Plej ĝuindaj estis tiuj de M. Bronŝtejn. “A. Puŝkin – vivo, poezio, tradukoj” kaj “Josif Brodskij – poeto de la jarcento”. Interesaj por mi estis la prelego de V. Matuzevičienė “Pri sana vivmaniero” kaj kelkaj aliaj.

Dank’ al M. Lineckij oni gustumis la ŝerc-humuran konkurson “Klubo de gajaj kaj spritaj”, iam famega en SEJToj. Ankaŭ interesa estis kvizo fare de pola grupo. Sed la kromprograma E-lingva interkomunikado de diversnacianoj, novaj kaj malnovaj geamikoj ( kaj ni estis pli ol 300 el 18 landoj) – jen estas la vera trezoro de BET-oj, kiu ĉiam logas re-kaj re-partopreni. Vera komunikfrandaĵo por mi estis la Aŭstralia verkisto Trevor Steele. Mi eĉ intervjuis lin por la revuo “La Gazeto”, kie oni legos baldaŭ liajn interesajn pensojn. Same mi ĝuis la konversaciojn kun Nora Caragea el Germanio. Soile Lingman el Svedio, Miĥail Lineckij el Ukrainio kaj pluraj aliaj interesaj personoj. Se aldoni la bongustan manĝon kun atentema servistaro, kaj feriajn loĝkondiĉojn mi konkludas BET-37 neforgesebla kaj neforgesinda. Dankon al la Organiza Komitato, el kiu la leonan parton de la klopodoj surprenis la prezidanto Povilas Jegorovas kaj la sekretariino ĉarma Rita Valčiukaitė! Bonege funkciis la informado sub la prizorgo de Petras Čeliauskas kaj Jevgenij Gaus.

Mi ŝatus, se en E-aranĝoj aperus io nova. Ĉi-foje por BET-38 mi proponas organizi iuvespere feston ĉe la vespermanĝaj tabloj por 3-4 horoj. Aŭ organizi apartan teovesperon ĉirkaŭtablan. Anticipe oni formu la tablorondojn ĉu pri apartaj movadaj temoj, ĉu interkonatiĝaj aŭ malnovamikaj kompanioj. Apude povas esti dancplaceto. Nome io tia intimiga mankis en BET-37.

Ĝis revido en BET-38!

Anatolo Gonĉarov (Sankt-Peterburgo)

Fonto: Litova Stelo, 2001, №5

Statistiko pri la partoprenantoj

BET-37

Inter la Litoviaj partoprenantoj estis pluraj gejunuloj (Foto: Gražvydas Jurgelevičius)

En BET -37 partoprenis entute 303 personoj el 18 landoj: Aŭstralio 1, Belorusio 6, Brazilo 2, Britio 1, Ĉeĥio 5, Danio 2, Estonio 2, Finnlando 13, Germanio 4, Hispanio 2, Latvio 13, Litovio 158, Nederlando 2, Norvegio 1, Pollando 64, Rusio 15, Svedio 6, Ukrainio 6.

Fonto: Litova Stelo, 2001, №4.

SALUTMESAĜO
de la Prezidento de Litova Respubliko
Valdas Adamkus

Estimataj Baltlandaj esperantistoj,

Elkore mi salutas ĉiujn zorgantojn pri lingvo Esperanto en Baltiaj landoj, ĉiujn partoprenantojn kaj gastojn de 37aj Baltiaj Esperanto-Tagoj.

Vi estas komunumo, kiu strebas al pli bona interkompreniĝo, pli proksima komunikiĝo kaj pli granda sincereco pere de via propra kaj krea vojo. Lingvo Esperanto ekde ĝia apero fariĝis rimedo unuiganta homojn, kaj tio estas la plej taŭga komprenigo de humanismaj ideoj de Doktoro Zamenhof. Estas agrable, ke la ligoj de Baltiaj landoj kun tiu lingvo esprimiĝas ne nur per historia memoro, sed ankaŭ per via nuntempa agado, per via aktiva kaj krea vivo.

Mi tiel komprenas celon de la agado, kiu kunigas vin, la samon mi deziras al via forumo kaj al ĉiuj anoj de la komunumo de Baltiaj esperantistoj.

Valdas Adamkus
Prezidento de Litova Respubliko
Vilnius, la 8an de julio 2001

SALUTMESAĜO
de nepo de L.Zamenhof

Saluton al vi, Geamikoj, partoprenantaj en la 37aj (jam!) Baltiaj Esperanto-Tagoj, kunvenintaj en la lokoj karaj al memoro de miaj Antaŭuloj, en la lokoj mejloŝtonaj de la historio, eĉ de la prahistorio de la Lingvo Internacia, en la lokoj proksimaj al mi mem, al mia koro. Kvankam milmejle de vi distanca, mi tamen kunestas spirite kun vi, spirite ĉeestas viajn debatojn, al la Eŭropa lingvojaro dediĉatajn al la temo iĝanta ĉiutage pli aktuala, en la perspektivo de larĝiĝanta Eŭropo. Mi forte esperas, ke la konkludoj, kronontaj la semajnon de fruktodonaj diskutoj, trovos meritotan eĥon ene de lingva politiko de la Eŭropa Unio, celante protekton, dank‘ al Lingvo Neŭtrala, de ekvilibra komunikado inter nacioj diversampleksaj.

Mi tutkore deziras plenan sukceson al la Organizantoj kaj al la Partoprenantoj de la Baltiaj Esperanto-Tagoj.

L. C. Zaleski-Zamenhof

SALUTMESAĜO DE UEA

Karaj gesamideanoj,

Mi kore salutas ĉiujn partoprenantojn de la 37aj Baltiaj Esperanto-Tagoj kaj deziras al vi agrablan kaj memorindan semajnon! La vicorda numero de la ĉi-jara BET atestas pri vivanta tradicio, kiu dum sia historio kunvenigis nenombreblan kvanton da parolantoj de la Internacia Lingvo, donante al ili eblecon praktiki la lingvon kaj tiel kontribui al la vivanteco de la lingvo mem.

Mi ĝojas, ke la 37a BET estas dediĉita al la Eŭropa Jaro de Lingvoj. La temaro de tiu ĉi jaro estas aparte proksima al ni esperantistoj, ĉar ni dediĉas al ĝi ne nur tiun ĉi jaron, sed la Esperanto-movado kontribuas al ĝiaj celoj jam ekde la momento de sia naskiĝo. Nia idealo estas konservo kaj defendo de ĉiuj lingvoj, precipe de malgrandaj kaj minacataj, ĉar ili estas la fundamento de sia kulturo kaj ĉiu el ili, eĉ se kiel ajn malgranda laŭ sia parolantaro, estas nemalhavebla ero de la komuna heredaĵo de la homaro kaj de la tutmonda kultura mozaiko.

En la monda skalo la nuna jaro estas proklamita de Unuiĝintaj Nacioj kiel la Jaro de Dialogo inter Civilizoj. Al tiu temo Universala Esperanto-Asocio dediĉas la ĉi-jaran Universalan Kongreson, kiu baldaŭ komenciĝos en Zagrebo, Kroatio. Mi deziras aparte elstarigi, ke estis ĝuste la gastiganta lando de la 37a BET, Litovio, laŭ kies iniciato Unesko faris sian decidon doni centran atenton al tiu jaro. Pro siaj proksimaj ligoj kun Unesko UEA siavice baptis la kongresan temon de la Zagreba UK laŭ la temo de la jaro.

Mi deziras plenan sukceson al BET – vivanta ekzemplo pri dialogo inter homoj el diversaj landoj, lingvoj kaj kulturoj!

Osmo Buller
ĝenerala direktoro de UEA

La supran materialon kompilis kaj redaktis Povilas Jegorovas kaj Aleksander Korĵenkov. Reagoj de partoprenintoj estas bonvenaj.

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2016/04/bet-39/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi