JoMo okcitanas: antaŭmenda kampanjo

JoMoLa sendependa eldonejo Vinilkosmo “Esperanto-Muzik-Prod.” lanĉis antaŭmendo-kampanjon pere de la amasfinanca retejo de Ulule (http://fr.ulule.com/jomo-okcitanas/) por eldoni la KD-albumon jOmO okcitanas. La albumo estos presita sur KD, nur se ĝi atingos 150 antaŭmendojn ĉe Ulule.

JoMoJoMo, aŭ Jean-Marc Leclercq, en ĉi tiu albumo kantas en Esperanto kaj ludas banĝon kaj bason. La albumo ĉerpas el la tradicia okcitana repertuaro kaj estas muzike riĉigita per kvar “bodegoj” (sakŝalmoj el Laurages’ kaj langvedoka Nigra Montaro) de la grupo Brankabodegistoj; ĉe bodegoj estas François Bacabe, Xavier Vidal, Michel Mondon kaj Maxence Camelinl kaj ĉe la perkutinstrumentoj estas Remy Vidal kaj Robert Naudy). Al la albumo kontribuis ankaŭ la brazila Rita Macedo (el la eksa bando Femmouzes T.) ĉe akordiono kaj kantado en Esperanto.

La 12-titola festeca kaj buntkolora albumo estas registrita, miksita kaj mastrigita en la Studio de la Trappe/Vinilkosmo.

Nepre antaŭmendendu ĝin antaŭ la 23a de aprilo, Se la mendolimo 150 ne estos atingita antaŭ la 23a de aprilo, la antaŭmendoj estos repagitaj kaj la disko ne estos presita.

La albumo jOmO okcitanas jam estas aŭskultebla fragmente ĉe: http://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/jomo-149/4-jomo-okcitanas.html

Vidu filmeton en Esperanto kun subtitoloj en la franca lingvo:

Floréal Martorell

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi