Vizitinda superbazaro

Martin & La Talpoj. Superbazaro: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2014.

Superbazaro

Malverŝajnas, ke Martin Wiese bezonas detalan prezenton antaŭ la esperantista aŭskultantaro. La ĉefkantisto (kaj, fakte, la ĉefmotoro) de la popularega bando Persone eldonas jam la duan albumon subtene de kelkopo da kontribuintoj, grupe nomataj kiel La Talpoj. Feliĉe, nek Wiese, nek liaj helpantoj okupiĝas pri la t. n. “talpa laboro” – la rezulto estas same bonkvalita kaj aŭskultinda, kiel la antaŭa disko Pli ol nenio.

Wiese, la aŭtoro de ĉiuj tekstoj kaj muzikoj, restas fidela al siaj kutimoj kaj al sia stilo: ankaŭ tiu ĉi albumo (same kiel la antaŭa) tre similas sone kaj etose al la pli fruaj albumoj de Persone. Nu, eble nur la aldoniĝo de iom da singardaj sintezilaj sonoj konstatindas – pri la cetero la stilo restis preskaŭ senŝanĝa kaj tuj rekonebla. Tamen, eĉ ene de tiu sufiĉe fiksa stilo restas multe da spaco por variado: ritmaj, iom bruaj kaj “mez-pezaj” rokaj pecoj alternas kun ĉarmaj akustikaĵoj; post iom agresema raŭkado la kantisto povas plenumi la tutan kanton falsete (ne false, temas pri la speco de voĉo!). Malgraŭ la bunteco de la sonoj, ĉiujn kantojn daŭre superkovras iom melankolia kaj morna tono, tamen kun oftaj maĵoraj kaj eĉ ĝojigaj koloroj. Certe, tiu muziko apenaŭ povas krei festan etoson aŭ distri; ĝi multe pli bone taŭgos por la trankvilaj momentoj, kiam necesas iom ripozi kaj mediti.

Tekste la kantoj estas iom pli optimismaj: inter la daŭra introverta mempristudo kaj iom dolorplenaj rememoroj pri la feliĉaj pasintaĵoj ofte aperas instigaj kaj optimismigaj notoj. Foje sonas ankaŭ iom kritikaj vortoj rilate la vivon de la moderna socio, sed la skrupula fosado en la “superbazaro” de la koro kaj cerbo estas eksterdube la domina temo.

Kvalite la tekstoj, laŭ mi, iom malgajnas al la muziko, ĉar estas sufiĉe simplaj kaj foje eĉ naive taglibrecaj, tamen tion kompensas ilia sincereco. Foje la aŭtoro sukcesas trovi tiel taŭgajn vortojn, ke la linioj eksonas preskaŭ kiel aforismoj (ekzemple, “Da ĝojo kaj melankoli’ mi volas pli, mi volas pli”, “La vivo estas nur deĵor’”). Ĉiuokaze, la tekstoj estas en bona akordo kun la muziko. Iujn raportindajn misojn en la tekstolibreto mi ne kaptis.

Necesas konkludi, ke Superbazaro iĝis sufiĉe tipa kaj facile prognozebla postsekvanto de la antaŭa albumo de Wiese (kaj ankaŭ de la tuta Persone-tradicio). Mi ne kuraĝus paroli pri iu evoluo, ĉar troveblas neniuj frapaj ŝanĝoj, sed ankaŭ pri iu ajn malprogreso tute ne temas. Wiese tenas sin ĉe la fiksa maniero kaj daŭre fosas sian propran sulkon, eltirante el la ŝatata stilo ĉiam pli novajn nuancojn. La albumo nepre havendas al ĉiuj ŝatantoj de la Persone-ecaj sonoj kaj humoroj. Sed eĉ preter ies personaj preferoj mi aŭdacu aserti, ke Superbazaro nepre vizitindas kaj aŭskultindas – la kreado de Martin Wiese apartenas al la plej pintaj atingoj de la ĝisnuna Esperanta muziko.

Paŭlo Moĵajevo

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/03/recenzo-65

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi