Jam 160 aliĝintoj por la Germana Esperanto-Kongreso

MunkenoPli kaj pli da homoj aliĝas al la ĉi-jara Germana Esperanto-Kongreso, kiu okazos dum Pentekosto, la 13-16an de majo en la bavara ĉefurbo Munkeno en suda Germanio. En la listo de aliĝintoj troviĝas jam pli ol 160 homoj, inter ili trideko da homoj el eksterlando. Entute temas pri 16 diversaj loĝlandoj: Nederlando, Brito, Danio, Aŭstrio, Italio, Francio, Portugalio, Pollando, Ĉeĥio, Slovakio, Hungario, Kroatio, Rusio, Ukrainio, Usono kaj Brazilo.

125a jubileo de la Munkena Esperanto-klubo

Aktuala okazo por la kongreso en Munkeno estas la ĉi-jara 125-jara jubileo de Esperanto en Munkeno – la “Societo Esperantista München” estis fondita la 3an de januaro 1891. Por aparte festi la jubileon la Munkena klubo invitas al festa kunveno en la unua kongresa vespero.
https://www.esperanto.de/eo/enhavo/vendredo-1352016

“Ukrainio kaj Rusio – du ŝtatoj, ĉu fratoj?”

En la programo estas diversaj prelegoj, ekzemple pri “Ukrainio kaj Rusio – du ŝtatoj, ĉu fratoj?” kaj “La Biblio en planlingvoj – de Volapuko ĝis Esperanto”.

Koncertos Kajto kaj Attila Schimmer

Koncertos en Munkeno la konata grupo Kajto el Nederlando (sabate) kaj la aŭstro Attila Schimmer en la dimanĉa vespero.

Ekskursi al Munkeno kaj ĉirkaŭaĵo

Por konatiĝi kun Munkeno kaj ĉirkaŭaĵo okazos diversaj promenoj kaj ekskursoj: Oni vizitos la aŭtomobilan mondon de BMW, rigardos la Ludoviko-antaŭurbon kaj krome allogas ekzemple la malnova urbocentro, la secesia stilo kaj la Olimpia parko kun pacpreĝejo.
https://www.esperanto.de/eo/gek2016/programo

Renkontiĝu kun ni en Munkeno, urbo samtempe malnova kaj moderna!

Ne maltrafu la Germanan Esperanto-kongreson en Munkeno, malnova urbo samtempe tradicia kaj moderna. Urbo iom proksima de Ĉeĥio, Aŭstrio, Svislando kaj eĉ Italio kaj Francio. Festu la 125-an jubileon de la Esperanto-vivo en Munkeno kun ni ĉiuj en internacia rondo!

Jen la aliĝilo

Sincerajn salutojn kaj koran bonvenon en Munkeno!

Karl Breuninger
Uli Ender
por la organizantoj

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi