Marto 2016: Jubileoj, memordatoj, festoj

marto

1. Antaŭ 50 jaroj (1966) la sovetunia interplaneda senpilota spacŝipo “Venuso 3” atingis la surfacon de Venuso kaj iĝis la unua tera spacŝipo, atinginta alian planedon.

Antaŭ 25 jaroj mortis Edwin Herbert Land (1909-91), usona sciencisto kaj inventisto, aŭtoro de 535 inventoj, fondinto de la korporacio “Polaroid”.

Dimitrios Papandreou3. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Dimitrios Papandreou (1891-1949), ĉefepiskopo Damaskinos de la Helena ortodoksa eklezio (1941-49), provizora reganto de Grekio ekde ties liberigo (1944) ĝis la reveno de reĝo Georgo II (1946), unu el la “Justuloj inter la Popoloj”.

4. Antaŭ 225 jaroj (1791) Vermonto iĝis la 14a ŝtato de Usono.

Antaŭ 75 jaroj mortis Ludwig Quidde (1858-1941), germana pacifisto, laŭreato (kun Ferdinand Buisson) de la Nobela Pacpremio (1927).

5. Antaŭ 50 jaroj mortis rusa poetino Anna Aĥmatova (1889-1966).

7. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Andrej Mironov (aŭtente: Menaker, 1941-87), populara sovetia aktoro.

8. Internacia Tago de Virinoj.

Antaŭ 75 jaroj mortis usona verkisto Sherwood Anderson (1876-1941).

Antaŭ 50 jaroj (1966) bombo de Irlanda Revolucia Armeo detruis la Nelsonan Pilieron en Dublino.

9. Antaŭ 50 jaroj (1966) Francio forlasis la armeajn strukturojn de NATO.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Ernesto Arturo Miranda (1941-76), usona krimulo, en kies proceso aperis “regulo de Miranda”, laŭ kiu ĉe aresto policisto devas klarigi al la arestito ties rajtojn.

13. Antaŭ 275 jaroj naskiĝis Jozefo II (1741-90), imperiestro de Sankta Romia Imperio (1765-90).

15. Antaŭ 425 jaroj naskiĝis Alexandre de Rhodes (1591-1660), franca jezuita misiisto kaj lingvisto, fondinto de la latinida vjetnama skribo.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Mike Love (1941-), usona muzikisto, vokalisto kaj aŭtoro de kantotekstoj de la grupo The Beach Boys.

Bertolucci16. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Bernardo Bertolucci (1941-), itala reĝisoro, i. a. de la skandala filmo La lasta tango en Parizo.

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Tsutomu Yamaguchi, japana inĝeniero, la sola oficiale agnoskita duobla “hibakuŝo” (postvivinta viktimo de la usonaj A-bomboj en Hiroŝimo kaj Nagasako).

17. Antaŭ 25 jaroj (1991) en Sovetunio okazis referendo, en kiu 76,4% de la voĉdonintoj donis siajn voĉojn por konservo de USSR kiel federacio de egalrajtaj suverenaj respublikoj.

18. Antaŭ 775 jaroj (1241) en batalo ĉe Chmielnik mongolaj trupoj venkis la polan armeon.

Antaŭ 125 jaroj (1891) ekfunkciis la telefona linio Parizo-Londono.

Antaŭ 100 jaroj mortis Vasilij Surikov (1848-1916), rusa pentristo, aŭtoro de histori-temaj pentraĵoj.

Jermak en konkerado de Siberio (Pentraĵo de Vasilij Surikov)

20. Ekvinokso.

Antaŭ 100 jaroj (1916) Albert Einstein publikigis sian ĝeneralan teorion de relativeco.

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Alka Yagnik (1966-), populara hinda filmkantistino, kantinta pli ol 2 mil kanzonojn en pli ol 1000 hindaj filmoj.

22. Internacia tago de la Balta Maro.

Antaŭ 100 jaroj mortis Yuán Shìkai (1859-1916), prezidanto (1912-16) k la lasta imperiestro (dum 83 tagoj en 1916) de Ĉinio.

24. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Louis “Ludoviko” Glodeau (1891-1952), franca esperantisto, kunfondinto kaj aktivulo de SAT.

26. Antaŭ 500 jaroj naskiĝis Conrad Geßner (1516-65), svisa natursciencisto, aŭtoro de la kvinvoluma Historio de animaloj.

27. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Ivan Gašparovič (1941-), prezidanto de Slovakio (2004-14).

28. Antaŭ 450 jaroj (1566) Jean Parisot de Valette, grandmajstro de la Malta Ordeno, fondis la urbon La-Valeto.

Renato Corsetti

Antaŭ 75 jaroj suicidis Virginia Woolf (Stephen, 1882-1941), angla verkistino kaj feministino.

Antaŭ 775 jaroj (1241) mongoloj konkeris Krakovon.

29. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Renato Corsetti (1941-), itala esperantisto, prezidanto de UEA (2001-07).

31. Antaŭ 50 jaroj (1966) en Sovetunio estis lanĉita “Luna 10”, kiu iĝis la unua satelito de Luno.

Ĉi tiu listo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/03/marto-3

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi