La “alia” Siberio, aŭ kiel eblos varme kongresi

Herrera del DuqueEn La Ondo de Esperanto ne maloftas artikoloj pri urboj kaj regionoj de Ruslando, kaj en la januara numero legantoj povis ĝui artikolon pri Irkutsk, la koro de la Orienta Siberio. Do neniel strangos por legantoj trovi ĉi-numere artikolon pri alia urbo de Siberio. Sed temas ne pri la kutima Siberio de ĉiuj konata. Temas pri alia Siberio, multe pli malgranda, sendube malpli fama, kaj situanta en la al ĝi plej malproksima areo de Eŭropo: La Siberio. Ĉar en tiu ĉi kazo la artikolo nepras: ne Siberio, sed “La Siberio”, kiu troviĝas… en Ekstremadura regiono de Hispanio. Kaj legantoj ekscios kiel eblas kongresi kaj esperantumi en pli varmaj kondiĉoj ol tiuj, kiujn la nomo sugestus.

La nomo La Siberio ne estas centprocente oficiala. Oni uzas ĝin por distrikto ĉirkaŭ la urbeto Herrera del Duque, en la nordorienta angulo de la provinco Badaĥozo (Badajoz), regiono Ekstremaduro.

Ekstremaduro estas unu el la malplej konataj partoj de Hispanio. Ĝi situas en la centra-okcidenta flanko de la lando, lime kun Portugalio kaj kun la pli famaj Andaluzio kaj Kastilio. Fakte, tiu trajto pri loko de limoj kaj kontaktoj gravos en nia kunteksto, kiel ni poste eksplikos.
Herrera del Duque
Sed Ekstremaduro tre gravas el historia vidpunkto. Ĝia oficiala ĉefurbo estas Merido (Mérida), kiu jam estis unu el la plej gravaj ĉefurboj en la Iberia duoninsulo dum la Romia epoko. El la regiono vojaĝis la plej konataj konkerintoj post la amerika malkovro (aŭ renkonto, se oni preferas tiel). Tiu historio lasis valoran arĥitekturan kaj urban heredaĵon, kun monumentaj urboj kiel Cáceres, Trujillo aŭ Plasencia. La nomo Gvadalupo (Guadalupe), tiu de la plej adorata virgulino en Ameriko, devenas de monaĥejo samnoma situanta ĝuste en Ekstremaduro.

Apud tiuj turismaj urboj troviĝas en Ekstremaduro distriktoj malpli konataj. Unu el tiuj distriktoj, pli frue konata kiel “La Montoj”, akiris apartan famon pri izoliteco, kaj komencis esti nomata “La Siberio” frue en la 20a jarcento. La nomo, komence iom moka, estis alproprigata de la loĝantoj mem, kaj nun ĝi aperas en oficialaj publikigaĵoj, en turismaj broŝuroj kaj en la ĉiutaga lingvaĵo. La distrikto enhavas 17 municipojn, el kiuj la plej grava estas Herrera del Duque. La loĝantaro restas plu malgranda, pro la tre malalta loĝdenseco.

Ambaŭ aspektoj, iama izoliteco kaj malalta denseco, favoris la naturan riĉecon, kiu fariĝis la ĉefa logaĵo por turismaj vizitoj. La faŭno de la distrikto elstaras, ĉar vivas en la teritorio preskaŭ ĉiuj el la 500 specioj de sovaĝaj vertebruloj priskribitaj en Ekstremaduro. Ĉe birdoj, pli ol la duono de la provinca populacio de ansergrifo troviĝas ĉe la krutaj ravinoj de la ĉirkaŭaĵoj, kaj eblas gvati ekzemplerojn de nizaglo, reĝa aglo, kadavrogrifo, migra falko, gufo, monaĥvulturo, iberimperia aglo, nigra cikonio, ktp. La abundo de akvo, plejparte retenita de la baraĵoj de la distrikto, helpis la setligon de variaj grupoj de akvobirdoj. Elstaras la artefarita lago de Orellana, deklarita Speciala Areo por Protektado de Birdoj. Krome, menciindas abundo de grandaj mamuloj ekspluatitaj por ĉasado aŭ naturobservado, kiel aproj, cervoj, damaoj kaj kapreoloj. Ankaŭ abundas fiŝkaptado ĉe kaj pro la artefaritaj lagoj, tre abundaj en la ĉirkaŭaĵoj.

La nomo, uzata kiel logaĵo turisma por interna turismo en Hispanio, apenaŭ estas ekspluatata ekster ties landlimoj, eĉ ne en la vera Siberio, kaj preskaŭ neniu konas la ekziston de tiu “alia” Siberio.

Tion la esperantistoj de Hispanio provos ŝanĝi. Ĉar inter la 30a de junio kaj la 4a de julio 2016 Hispana Esperanto-Federacio organizos ĝuste en Herrera del Duque sian 75an nacian Kongreson, kaj ni deziras profiti ĝin por konigi la regionon ekster la duoninsulo kaj por ligi rilatojn kun la kulturo de la alia flanko de la kontinento.

La kongreso havos kiel kernon la konsideron de Ekstremaduro kiel lando de limoj kaj kontaktoj, kiel ni aludis ĉe la komenco de la artikolo. Alia gvidlinio estos la kulturo de la areo ĉirkaŭ la vera Siberio (en tre vasta senco kaj amplekso), per la organizado de iaspeca “slava festivalo”. Nome, ni kalkulas je la ĉeesto kaj muzikado de artistoj de tiu kultura areo kaj la “slavumema” JoMo, kiuj espereble ĝuigos ne nur niajn kongresanojn, sed ankaŭ la lokanojn, por krei ponton kulturan inter ambaŭ ekstremoj de la kontinento. Samtempe, kongresanoj povos ĝui specimenojn de la loka kulturo, inter kiuj la plej fama folkmuzika grupo de la regiono, la altkvalita Acetre, kantanta hispane kaj portugale.

Alia parto de la programo rilatos al la festado de la Ibera Skolo, kiu iel naskiĝis en alia pasinta hispana kongreso en tiu regiono, en Merido, antaŭ preskaŭ 25 jaroj. Literaturo kaj teatro bone kompletigos tiun kulturan programon.

La turisma parto de la programo direktiĝos al vere impona loko, jam menciita, kiu lasos neniun indiferenta: la urbon Guadalupe, kies monaĥejo konservas la spurojn de la devoteco kaj samtempe la enorma riĉeco kiun ĝuis tradicie la romkatolika Eklezio en tiu mondoparto. Krome, la organizantoj pretigas ekskursojn postkongresajn por la vizitantoj al aliaj Ekstremaduraj urboj.

La aŭtoritatoj de la municipo kaj la regiono montriĝis tre akceptemaj al la ideo de HEF organizi kongreson, kaj ĝin ligi al eksterhispania kulturo. Ni esperas ke ĝi taŭgos por ligi la kontaktojn inter ambaŭ Siberioj, kaj, pli ĝenerale, inter la iberia kaj la slava kulturoj. Permesu do ke ni faru alvokon pere de La Ondo al la veno de esperantistoj por koni regionon plenan je naturaj riĉaĵoj kaj interesa historio. Kontrolu ĉiujn detalojn ĉe la retejo http://esperanto.es/kongreso/.

Pri la iberia ĝojemo kaj pri la varmo (vetera kaj persona) jam zorgos ni.

José Antonio del Barrio

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/03/hispanio-3

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 Response to La “alia” Siberio, aŭ kiel eblos varme kongresi

  1. Angelos diras:

    Ekzistas en Greka Macedonio loko nomata Σίβηρη (elp. Síviri), do preskaŭ Siberio (kiun en la greka lingvo oni elparolas Siviría). Ĝi estas fakte ĉemara somerumejo, ŝatata i.a. de multaj rusoj.

Respondi