Nia Trezoro: Internacia Esperanto-Domo en Arnhem

Arnhem

“Al Arnhemo iru ĉiuj,
tie staras nia Dom’!”
(el kanto)

Veninte al Hago la 2an de novembro 1929, Andreo Cseh komencis varbprelegi en Nederlandaj urboj kaj baldaŭ ekinstruis. Julia Isbrücker decidis fondi instituton por organizado de Cseh-kursoj kaj edukado de Cseh-instruistoj. La Nederlanda registaro la 24an de majo 1930 registris la Internacian Cseh-Instituton (ICI) kiel kulturan fondaĵon.

En printempo kaj somero 1930 Ĉe-kursoj okazis ankaŭ en Arnhem, administra centro de la orienta provinco Gelderland, situanta ĉe Rejno, fama pro pitoreska ĉirkaŭaĵo. La kursojn vizitis la urbestro de Arnhem S. J. R. de Monchy kaj skabeno pri instruado B. Bakker, kiuj decidis helpi al la pedagogia laborado de la Cseh-Instituto. Ili atingis, ke la urba konsilantaro de Arnhem la 17an de novembro 1930 disponigis al ICI grandan konstruaĵon kun la ĉirkaŭa parko kun la celo disvastigi Esperanton per Cseh-metodaj kursoj kaj por edukado de instruistoj.

La bieno Presikhaaf situis ĉe la nord-orienta rando de Arnhem. Fine de la 19a jc la vilao estis rekonstruita. Ekde 1894 en ĝi funkciis sanatorio por neŭraj pacientoj. En 1930 la komunumo Arnhem aĉetis la biendomon kaj transdonis ĝin al ICI kontraŭ simbola prezo de unu guldeno.

La komunumo Arnhem prizorgis la ĉirkaŭan parkon, kiu estis populara ripozloko de la urbanoj. La instituto ne pagis lukostojn kaj devis prizorgi la internan aranĝon. La kvaretaĝa domo havis grandan salonon por kelkaj centoj da homoj, restoracion, terason, klasĉambrojn kaj hotelĉambrojn por 50 personoj. La reklamo en La Praktiko informis, ke la hotelo estis instalita kun la moderna komforto (fluanta akvo, centra hejto, varma akvo, leg- kaj skrib-salono, biblioteko, societaj ludiloj, piano, bonega kuirejo, ktp). Andreo Cseh havis sian propran ĉambron kaj restis tie ĉiun someron, krom la milito.
Arnhem
La solena malfermo de la Internacia Esperanto-Domo (IED) okazis la 11an de aŭgusto 1931. La urbo Arnhem ornamis ĉiujn tramojn per Esperantaj flagetoj, verdaj standardoj en multaj lokoj altiris la atenton de urbanoj. En la malfermo parolis reprezentantoj de la Nederlandaj ministerioj por instruado kaj por komerco, industrio kaj laboro. La urbestro de Arnhem faris sian paroladeton en Esperanto. Sekvis responda parolado de Andreo Cseh. Alparolis ankaŭ alilandaj gastoj.

Por ekipado de la Domo estis organizita granda loterio aprobita de la Nederlanda justicministerio. Estis preparitaj mil valoraj premioj: manĝoĉambra meblaro, tajpiloj Royal kaj Corona, gramofono Sprenger, fotilo Zeiss-Ikon, persa tapiŝo, biciklo, polvosuĉilo k. m. a. La ĉefpremio estis kvinpersona aŭtomobilo Nash. Unu loteribileto kostis 1 guldenon kun rabatoj por opaj aĉetoj. (Jarabono de La Praktiko kostis 2,5 guldenojn.) La tirado de la loterio okazis la 30an de decembro 1932 en la Domo kun ĉeesto de granda publiko kaj notario Ch. J. Engelberts, kiu laŭtlegis la eltiratajn numerojn.

En IED okazis internaciaj daŭrigaj kaj superaj kursoj, konferencoj, semajnfinaj kunvenoj, en kiuj prezentiĝis eksterlandaj gastoj. Kelkaj ekzemploj sekvas.

Kvintaga Paska Universitato okazis en Arnhem en 1932. Edmond Privat prezentis lingvajn kaj historiajn prelegojn kaj rakontis pri sia vojaĝo kun Gandhi al Hindujo. La universitaton antaŭis kvintaga Internacia lingva konferenco.

Samjare okazis internacia kurso por komencantoj, kiun sekvis unusemajna seminario por Cseh-instruistoj kaj internacia perfektiga kurso. Dum la Kristnaska libertempo en IED okazis Esperanta Olimpiado – konkursoj pri la scio kaj lerteco en Esperanto.

Similan oferton IED proponis en 1934. Krome eblis pasigi Pentekostan libertempon en la samideana etoso. Du jarojn sinsekve okazis kursoj de Esperanto por oficistoj de poŝto, telegrafo kaj telefono, kiujn kompletigis fakaj ekskursoj kaj amuzaj aranĝoj. En 1935 kunlabore kun la direkcio de la Nederlanda fervojo, estis aranĝita Esperanto-kurso por oficistoj de fervojoj, tramoj kaj aliaj trafikoj.

Partoprenantoj de unu el la multaj kursoj en la Esperanto-domo en Arnhemo antaŭ busa ekskurso (Somero 1936)

Esperanto-aleo (nederlande: Esperantolaan) estis inaŭgurita la 25an de aŭgusto 1934, ĝi ligis la Esperanto-Domon kun Velperveg, la ĉefstrato en Arnhem. Tiam aperis la oficiala adreso: Esperantolaan 3.

La antaŭmilitan someron 1939 okazis la lasta renkontiĝo de IED kun du centoj da partoprenantoj el deko da landoj. “Venu al Arnhem!” – alvokis Julia Isbrücker en la aprila kajero de La Praktiko kaj invitis esperantistojn malgraŭ la milito partopreni en kursoj aŭ pasigi libertempon ekde la 13a julio ĝis la 3a de aŭgusto 1940.

Pro la invado de la Germania armeo en Nederlandon en majo 1940 oni decidis ne plu funkciigi Esperanto-Domon. En aŭgusto la vilao estis transdonita al la nova registaro. Ed Borsboom rakontas, ke antaŭ tio, en julio, Andreo Cseh venis por inspekti la staton de la domo. Sur la fermita pordego li trovis paperon kun la skribaĵo: “Forlasita estas la domo. Kuraĝon, baldaŭ alia tempo venos. Vivu Esperanto! 1940-07-16 germana esperantisto”. Post unu jaro ĉi tie estis lokita sanatorio Koningsheide.

En septembro 1944 Arnhem iĝis loko de sangaj bataloj. Veninte al Arnhem post la liberigo de la lando, la institutestroj konstatis malaperon de la tuta altvalora domekipaĵo. Damaĝoj en la instituto en Hago kaj en la domo en Arnhem konsistigis ĉ. 83 mil guldenojn. En IED estis loĝigitaj laboristoj venintaj por rekonstrui la urbon. La institutestroj taksis refunkciigon de IED provizore neebla, kaj ĉi tiu provizora decido iĝis definitiva.

En 1947 la domo estis transdonita al teknika lernejo. En 1960 ĝi forbrulis pro incendio. Pri la iama glora florado de Esperanto en Arnhem memorigas nur Esperantolaan – la Esperanto-aleo.

Halina Gorecka

La plej supran bildon sendis Els van Dijk (IEI, Hago), la dua aliaj estas prenitaj el La Praktiko.

Legu ankaŭ:

Aleksander Korĵenkov. Andreo Ĉe: Migranta lingva apostol’

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/03/gorecka-6

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka, Historio de Esperanto, Nia trezoro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi