Proponu vian verkon por la Belartaj Konkursoj

Belartaj Konkursoj de UEA estas gvida Esperanta artkonkurso, kiu okazas en kvin branĉoj (poezio, prozo, teatraĵo, eseo kaj Infanlibro de la Jaro). En 2016 ĝi okazas por la 62a fojo. La rezultoj estos anoncitaj en la 101a Universala Kongreso en Nitro (Slovakio).

La partopreno en la Belartaj Konkursoj estas libera al ĉiuj kaj ne postulas aliĝon al la UK.

La konkursaĵojn oni sendu ĝis la 31-a de marto 2016 al la sekretario: Michela Lipari, michela.lipari@tiscali.it (aŭ, se ne eblas retpoŝte, papere al la adreso: viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio). Necesas indiki elektitan pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. Por la branĉo Infanlibro oni sendu unu ekzempleron de la libro al la adreso de Michela Lipari kaj tri ekzemplerojn al Ionel Oneț, Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn en la sama branĉo.

Premioj: unua premio € 260, dua premio € 182, tria premio € 104; Nova Talento € 182; Infanlibro de la Jaro € 546. Pli da detaloj troviĝas en la alvoko (http://www.uea.org/gk/589a1). La Regularo de la Belartaj Konkursoj estas konsultebla en la retejo de UEA (http://www.uea.org/teko/regularoj/belartaj_konkursoj).

Fonto: Gazetata Komuniko de UEA, 2016, №609.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi