Nova redaktoro por la revuo “Esperanto”

Attila KaszásEl ses kandidatoj por sekvi Fabrício Valle kiel redaktoro de la revuo Esperanto, la Estraro de UEA elektis la 47-jaran hungaron Attila Kaszás [prononcu Kásaŝ]. Li estas diplomita esperantologo, historiisto, politologo kaj li laboras en Budapeŝto kiel konsultanto kaj manaĝisto.

“Ni estas tre feliĉaj pri la kvalito de la homoj, kiuj proponis sin por tiu grava rolo”, – komentas la prezidanto de UEA, d-ro Mark Fettes. – “Denove nia komunumo montris, kiom da talentoj ĝi daŭre sukcesas nutri. La redaktoro estas ŝlosila ano de nia teamo en la Estraro kaj Oficejo, kaj mi antaŭvidas ke Attila plurflanke kontribuos al niaj laboroj por la renovigo de la Asocio”.

Revuo EsperantoLerninto ĉe la fama kvintaga “Piratfiŝkurso” en 1987, Kaszás tuj aliĝis al la Esperanto-Fako de la Universitato ELTE en Budapeŝto, kaj fariĝis tre aktiva en la junulara movado de la 1990aj jaroj. Estrarano de Hungara Esperanto-Junularo kaj TEJO, li kunorganizis multajn junularajn renkontiĝojn kaj trejnseminariojn, rolante kiel la LKK-prezidanto de la 55a IJK. Dum la renkontiĝoj li ofte verkis kaj reĝisoris humurajn skeĉojn kaj kunredaktis eldonaĵojn. Poste li fondis Esperanto-familion, en kiu naskiĝis unu filo.

Profesie, Kaszás laboris ĉe registaraj instancoj, NRO-oj kaj komercaj entreprenoj en diversaj kampoj, kiel ekz. junularpolitiko, ekologia mastrumado kaj internaciaj rilatoj. Li nun faras doktorajn studojn pri elektronika demokratio. Membro de la hungara UNICEF-komisiono kaj estrarano de la Asocio de Eŭropaj Baloto-Spertuloj, li krome ellernis pro pasio dek kvar lingvojn ĝis nun, kaj multe vojaĝis, entute en pli ol kvardek landoj.

Kaszás transprenos la redaktadon de la revuo Esperanto ekde la maja numero ĉi-jare. “Dum la lastaj semajnoj mi konstante cerbumas pri la revuo, mi estas plena je ideoj, temoj, rubrikoj, artikoloplanoj”, – li entuziasmas. Jam en marto li planas viziti la Centran Oficejon por konatiĝi kun la kolegoj tie.

Fonto: Gazetata Komuniko de UEA, 2016, №607.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Nova redaktoro por la revuo “Esperanto”1

  1. Grigorij Arosev diras:

    Multan sukceson al Attila. Kaj dankon al s-ro Valle.

Respondi