Profesoro Żelazny prelegos en Birštonas

Walter ŻelaznyWalter Żelazny naskiĝis en 1950 en Rzeszów. Li estas sociologo kaj okupiĝas pri etnismo, kultura antropologio, socilingvistiko kaj zamenhofologio, pri kiuj li publikigis kelkajn sciencajn librojn kaj plurajn studojn en la lingvoj pola, franca kaj Esperanto. Nun li estas profesoro pri sociaj sciencoj de la Bjalistoka Universitato kaj estro de la katedro pri kultura antropologio. Esperantisto ekde 1968, Żelazny estis estrarano de TEJO (1976–77), vicprezidanto de la legenda Pola Studenta Esperanto-Komitato (PSEK, 1979–1981) kaj la unua Konsulo de la Esperanta Civito (2001–2006). Unu el la plej signifaj intelektuloj en la Esperanto-komunumo, en BET-52, okazonta komence de julio en Birštonas, li prelegos pri temo, kiun li mem prezentas jene:


Walter Żelazny«Zamenhof strebis iusence ligi la akvon kun la fajro. Neniu katoliko kaj neniu judaisto en la epoko de Zamenhof imagis, ke eblas krei iun platformon de religia interkompreniĝo. Nur post la Dua Vatikana Konsilio venas ideo pri la ebleco interparoli (nenio pli) inter judoj kaj kristanoj (antaŭe la Dua Konsilio formetis la akuzon pri la murdo de Jesuo fare de judoj).

Walter Żelazny« La proksimiĝo idea, religia kaj filozofia venis en la tempo de la papo Johano-Paŭlo II, kiam li anoncis, ke judoj “estas niaj pli aĝaj fratoj”. Tiuj vortoj vekas ĝis nun teologiajn diskutojn, sed ili estas eble la plej gravaj en la tuta historio de la rilatoj inter judoj kaj kristanoj.

« Zamenhof antaŭ pli ol cent jaroj iusence esprimis similan konvinkon en sia Hilelismo. Dum la prelegoj ni prikonsideros tiun aspekton de lia penso. Sume, celo de miaj prelegoj estos proksimigi al la aŭskultantoj ĉefajn religiajn ideojn de Zamenhof, ĝis nun ne komprenataj, kaj prikonsideri, ĉu iam eblos tio, kion li religie celis, do proksimiĝo de diversaj konfesioj. Ni ne forgesu, ke la lastan etapon de sia kreopova vivo (antaŭaj: la lingvo Esperanto, Hilelismo/Homaranismo) Zamenhof ne sukcesis realigi pro la eksplodo de la Unua Mondmilito. Ĝi koncernis unuigon de religioj.»

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2016/03/bet-35/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Profesoro Żelazny prelegos en Birštonas1

  1. DIETER ROOKE diras:

    abolu religiojn ili nur dividas la homaron! Farighu ateisto!

Respondi