Sepa kaj Asorti koncertos en Birštonas

AsortiLa partoprenantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio en Birštonas, povos ĝui elstaran kulturan programon en Esperanto. Krom la solkantistoj JoMo (Francio), Paŭlo Moĵajevo (Krimeo), Mikaelo Bronŝtejn (Ruslando) kaj duopo ĴomArt kaj Nataŝa (Svedio), en BET-52 koncertos la konata esperantista muzika grupo Sepa kaj Asorti el la Litovia urbo Visaginas.

Ĉi tiu muzika grupo fondiĝis kiel Asorti en la 1982a jaro. Ĝi estas tripersona familia grupo: Edvardas Piščikas, Edgaras Piščikas kaj Elena Piščikienė. La grupo prezentiĝas profesie dum grandaj internaciaj muzikaj festivaloj, motorbiciklaj festoj, foiroj, naciaj festoj, urbofestoj, Universalaj Esperanto Kongresoj, k.t.p. Muziko de Sepa kaj Asorti sonis en televidaj programoj, ekzemple. “Eurovision”, “X-Faktor”, “Du minutoj da gloro” kaj aliaj. Ĝi kantas en la stiloj kontrea, blusa, folka kaj roka en la lingvoj rusa, litova, angla kaj Esperanto. Ekde sia fondiĝo Sepa kaj Asorti popularigas Esperanton tutmonde por neesperanta publiko pere de grandaj koncertoj por vasta publiko.
Asorti
Asorti estas ofta koncertanto dum esperantistaj kongresoj kaj renkontiĝoj en Litovio kaj en pluraj landoj. Unuafoje ĝi kantis en Esperanto en Muzo-92 en Litovio. Sekvis Esperanto-koncertoj en Pollando (1993), Belarusio (1993), Hungario (1994), Germanio (trifoje 1995), Belgio (turneo en 1995), Finnlando (UK en 1995) kaj dekoj da koncertoj dum la sekvintaj dudek jaroj. Ekzemple, en 2015 Sepa kaj Asorti prezentiĝis en la internacia renkontiĝo “Elloke-Tutmonden” en Verceli (Italio, marto 2015), Internacia Junulara Festivalo en Brusson (Italio, aprilo 2015), Filmfestivalo en Ĉinio (aprilo 2015), Germana Esperanto-Kongreso en Hameln (majo), SES en Martin (julio), UK en Lillo (julio), IJK en Wiesbaden (Germanio, aŭgusto) kaj en Arkones en Poznano (Pollando, septembro).
Asorti
La grupo eldonis ok muzikajn albumojn en Esperanto: Se povus mi (1994), Ni denove renkontiĝos (1995), Edgar + Asorti (1995), Lernejaj amikoj (2005), Kantu kune (2007), Verda Hejmo (2009), Espero (2013), Teo kaj amo – koloroj de l’ mondo (2015).
Asorti
Venu al Birštonas en julio kaj ĝuu tie koncerton de Sepa kaj Asorti

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/03/bet-33

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi