Interlingvistika sesio en UAM

Foto: Rafael ZebrettoLa persistaj partoprenantoj de la kvara interlingvistika sesio, okazinta en la poznana universitato Adam Mickiewicz de la 30a de januaro ĝis la 5a de februaro, spertis mildan februaran veteron. Ne nur komence, en septembro 2014 la grupo estis rekorda, sed ankaŭ nun ĝi estas tia: 17 studentoj (kvin el Brazilo, po tri el Hispanio kaj Pollando kaj po unu el Belgio, Ĉeĥio, Kroatio, Ruslando, Serbio kaj Svedio) progresas en siaj studoj pri interlingvistiko kaj esperantologio.

D-ro Ulrich Lins, aŭtoro de La danĝera lingvo prezentis la movadhistorion de Zamenhof ĝis post la dua mondmilito kun multaj interesaĵoj. La aliajn tri kursojn gvidis prof. d-ino Ilona Koutny, envolvante la gestudentojn en diskutojn kaj ludojn. Kadre de aplikata lingvistiko temis pri leksikografio, rolo de tekstaroj, lingva planado, multlingvismo kaj denaskismo ĝis pri komputa lingvistiko, kie Esperanto havas specialan rolon. Kontribuis ankaŭ d-ro Marc Bavant pri terminologio kaj prof. d-ro Zbigniew Galor pri lingvo kaj socio.

La tria semestro de esperanta gramatiko prilumis la riĉecon de esperanta leksiko inklude frazeologiaĵojn transprenitajn kaj originajn. Tiklaj punktoj de vortfarado, la enleksikiĝintaj signifoj evidentigis la influon de la lingvokomunumo. Ilona Koutny traktis la problemojn de lingvotavoloj, skizis la evoluon de esperanto kaj la lokon de esperanto laŭ tipologio de naturaj lingvoj. Enkadre de pragmatiko, preskaŭ neesplorata tereno koncerne esperanton, okazis diskutoj pri kutimoj en lingvouzo (alparoloj, petoj kaj aliaj ĝentilecformoj) serĉante normojn kaj limojn de komunaj scioj kaj eblaj supozoj en internacia parolkomunumo.

La merkreda komuna vespero estis bonetosa: ni aŭdis tradukitajn poemojn de Suso Moinhos kaj kantojn de Suzana, krome informojn pri la elementa lernejo, kie komenciĝis instruado de esperanto kunlabore kun la Interlingvistkaj Studoj. Post la sesio, sabate okazis ekskurso al Vroclavo, kiu estas ĉi-jare eŭropa kultura ĉefurbo kaj gastigos IJK-n. Lokaj esperantistoj kaj partoprenantoj de la universitato de la tria aĝo akceptis kore la grupon.

En la tria jaro de la studoj, nome en la studjaro 2016/17 okazos specialiĝoj pri internacia kaj interkultura komunikado, esperanta lingvistiko, esperanta literaturo kaj instruado de esperanto. La lasta, la instruista specialiĝo plenumas gravan rolon en la formado de instruistoj, pro tio ni atendas aliajn interesatojn, kiuj volas dediĉi unu jaron al profesiiĝo en instruado kadre de la kunlaboro de UAM, ILEI kaj Edukado.net. La intensa surloka metodika formado (instrumetodoj, lernmaterialoj, kursplanado, ekzamensistemo ktp) enhavas ankaŭ koncizajn kursojn pri E-gramatiko, E-literaturo kaj movado, krome eblas partopreni la aktualajn kursojn de la trijaraj postdiplomaj studoj (ĉi-foje d-ro Renato Corsetti gvidos kurson pri la nuntempa Esperanto-movado). Necesas alveni por unusemajna intensa sesio fine de septembro kaj komence de februaro. Eblas aliĝi ankaŭ al la aliaj specialiĝoj.

Ĵus aperis la jubilea volumo de la universitata lingvistika revuo JKI 10 (Lingvo. Komunikado. Informado), dediĉita al interlingvistiko kaj esperantologio. Ĝi entenas plurajn studojn de prelegantoj kaj studentoj de la Interlingvistikaj Studoj, parte prezentitaj en la 3a Interlingvistika Simpozio (2014). La materialo baldaŭ legeblos en la retejo de la revuo (http://jki.amu.edu.pl) same kiel la antaŭaj numeroj.

Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
http://www.amu.edu.pl/~interl/

Foto: Rafael Zebretto

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/02/uam-10

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi