Moskvanoj renkontiĝas

Ьщылмщ
La 30an de januaro post longa paŭzo okazis la kvara Moskva Esperanto-renkontiĝo. Ĝi daŭris pli ol ok horojn.

La programo komenciĝis per prelego-diskuto de Dmitrij Ŝevĉenko pri nuntempa situacio en la merkato de retaj Esperanto-kursoj, ĝiaj problemoj kaj perspektivoj. Poste okazis prelego de Valentin Melnikov pri lia sperto traduki al Esperanto la versromanon Eŭgeno Onegin de Aleksandr Puŝkin al Esperanto. Nikolao Gudskov prelegis pri la sciencaj revolucioj kaj pri la plej signifa rompo de la homa pensmaniero en la moderna historio; Ljudmila Novikova prezentis siajn tradukojn el la rusa poezio kaj organizis kvizon; Anna Striganova rakontis pri siaj novaj fabelaj verkoj. Dmitrij Ŝevĉenko prezentis novajn eldonaĵojn de Impeto kaj respondis al la demandoj de legantaro pri la planoj de eldonejo. Krome en la renkontiĝo okazis koncerto de Mikaelo Povorin.

Dum la manĝopaŭzo oni ĝuis bongustan, riĉan kaj abundan manĝotablon, preparitan de Anna Striganova.

Partoprenis 16 esperantistoj de diversaj aĝoj. Inter ili plejparte estis tre spertaj esperantistoj. Krome ĉeestis tri kursfinintoj kaj lernantoj de universitata Esperanto-kurso, kiun gvidas Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova en RUDN (Rusia universitato de amikeco de popoloj), komencanto el Kazano kaj du denaskaj esperantistoj.

Estas planate okazigi la aranĝon pli-malpli ĉiun jarkvaronon.

Dmitrij Ŝevĉenko

Foto: Anna Striganova

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/02/moskvo-2

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi