Irkutsk, la koro de la Orienta Siberio

IrkutskLa urbo apud Bajkalo, la koro de la Orienta Siberio, la loko de la lasta impeto de Ruslando orienten – al Pacifiko. Ĉi tie preĝejojn dekoras budhanaj ornamaĵoj, de ĉi tie oni veturigis okcidenten ĉinan teon, ĉi tie kunvivis kozakoj, buratoj, poloj, ĉinoj…

Trajne oni longe proksimiĝas al Irkutsk, la valo de la rivero Angara estas unu el la plej dense loĝataj areoj en Siberio, je cent kilometroj okcidenten etendiĝas tuta ĉeno da urboj kaj vilaĝoj. La tuto nomiĝas la Granda Irkutsk, en la urbo mem loĝas ĉirkaŭ 620 miloj (inkluzive de pli ol 100 mil studentoj), en la konglomeraĵo – ĉirkaŭ unu miliono.

Irkutsk

Orienta limfortikaĵo

Antaŭ kvar jaroj Irkutsk jubileis okaze de la 350-jariĝo de la fondo (en 1661) de limfortikaĵo ĉe la potenca rivero Angara kontraŭ la enfluejo de la rivero Irkut. Ĉe la apero de rusoj, sur la bordoj de Angara loĝis triboj de buratoj kaj evenkoj. La ligna fortikaĵo servis por tenado de armiloj, municio kaj varoj por komerci kun la lokanoj.

En 1669 ĝin anstataŭis ŝtona fortikaĵo, tri jarojn poste konstruiĝis la unua ligna preĝejo. Loĝatigado de la Bajkala regiono realiĝis jen per memvola, jen per deviga translokiĝo/igo de kamparanoj kaj ŝtatoficistoj el Ruslando.

Impeta evoluo

Irkutsk tre oportune konstruiĝis ĉe la granda historia vojo, kiu etendiĝis de Uralo ĝis Pacifiko. La vojo profitigis la urbon, kiu rapide kreskis kaj iĝis gubernia centro en 1764 (tiam la Irkutska kaj Tobolska gubernioj estis partoj de la t. n. Siberia Carlando). Ĉe la nova divido de Siberio en 1822 je du administraj partoj Irkutsk iĝis la ĉefurbo de la Orient-Siberia gubernio.

En 1790 estis konfirmita la blazono de Irkutsk, kiu prezentis kurantan tigron (en la tiama rusa lingvo estis aparta vorto babl, signifanta reĝan tigron) sur la arĝentkolora ŝildo, tenanta en la makzelo zibelon.

Malproksimeco de la ĉefaj Ruslandaj merkatoj, subevoluo de la ter- kaj river-vojoj ebligis al la lokaj komercistoj dum multaj jaroj teni en siaj manoj pograndan komercon. En 1728-1792 en la urbo situis doganejo, kaj la tuta karavana komerco kun Mongolio kaj Ĉinio efektiviĝis tra Irkutsk. La urbo ludis gravan rolon ankaŭ en akirado de naturriĉaĵoj kaj en komercado kun la insuloj kaj bordregiono de la Pacifiko. Irkutsk rapide riĉiĝis kaj en 1799 laŭ la iniciato de la lokaj komercistoj estis fondita Ruslanda-Usona kompanio.

Komence de la 19a jarcento ĉe la rivero Lena estis trovita oro, kaj Irkutsk iĝis unu el la centroj de la orminado. En 1898 al Irkutsk venis la unua vagonaro laŭ la transsiberia fervojo, kaj danke al tio en la urbo aperis novaj industriaj kaj transportaj entreprenoj, vigliĝis karbominado.

Same kiel por aliaj Ruslandaj urboj, ankaŭ por Irkutsk grandega plago estis incendioj, ĉar la plimulto da konstruaĵoj estis lignaj. Iom post iom en la urbo aperis pli multaj ŝtonkonstruaĵoj – preĝejoj, monakejoj, administraj konstruaĵoj kaj domoj de komercistoj. Grave damaĝis la urbon incendio en 1879, sed Irkutsk estis novkonstruita kaj komence de la 20a jarcento ĝi estis la plej bela siberia urbo. Tiam jam funkciis ĉi tie publika ĝardeno, teatro, publika biblioteko, meteologia observejo, du triumfaj pordegoj, unu el tiuj estis konstruita memore al la subskribo de la Ajguna traktato inter Ruslando kaj Ĉinio kun la moto “La vojo al la Granda Oceano”.

Komercado dominas kaj determinas

La Orienta Siberio prezentis vastan kampon por entreprenemaj homoj: komercado per ligno, oro kaj feloj. El Ĉinio estis enportataj teo, ŝtofoj kaj aliaj raraĵoj. Ĉion ĉi per karavanoj siberianoj veturigis al famaj foiroj ĉefurbaj kaj Niĵnij-Novgorodaj, vendante rapide kaj facile, kaj la profito pozitive influis la aspekton de la urbo.

Ĝuste en Irkutsk komenciĝis la kariero de Aleksandr Vtorov, kiu venis al Siberio en 1879 el Kostroma. Laŭ unu versio li trafe edziĝis, laŭ la alia helpis lin en tio friponado. Malgraŭ ĉio lia komerco estis tute nuntempeca: komence Vtorov fondis en la tuta Siberio vendejreton, kaj danke al la enspezoj li komencis malfermadi grandvendejojn.

Liaj vendejoj estis pramodelo de la modernaj ĉiovendejoj. En multaj siberiaj urboj la vendejoj de Vtorov estis kaj restas la plej belaj konstruaĵoj. Malgraŭ la sama interna planado kaj var-sortimento, arkitekture ili estis tre individuaj. Paralele li kreis hotelreton Eŭropo, ne forgesante pri siaj interesoj en provinco.

Irkutsk

La iama palaceto de la familio Vtorov nun servas kiel centro por kreemaj infanoj.

Vtorov kreis projekton de vendejo kun gastejo por vilaĝoj. Krom komerco Vtorov okupiĝis ankaŭ pri industrio. Li mortis en 1911, estante la plej riĉa komercisto en la lando.

Ekzil-loko

Siberio estis tradicia loko por ekzili pro krimoj kaj kontraŭŝtataj agoj. La unuaj ekzilitoj en la Irkutska gubernio apris en la 1640aj jaroj, ĉefe venis homoj ekzilitaj pro misfaroj en okcidentaj landregionoj. Ili venis malgrand-grupe, ricevante surloke monhelpon por aĉeti laborilojn, por laboro servis la ŝtata tero – parton de la rikolto necesis fordoni al la ŝtato.

Ekde la komenco de la 18a jarcento Irkutsk iĝis ankaŭ ekzil-loko por politikaj ekzilitoj. Ĉi tie vivis partoprenintoj de la Decembra Ribelo (1825) kaj aliaj revoluciuloj. Ekzilo diferencis de bagnado. Ekzilitoj ne rajtis loĝi en difinitaj lokoj, forlasi limojn de certa teritorio (ekzemple, estis malpermese veni pli okcidenten post Uralo). Sed ili povis labori, ricevi helpon de parencoj k. s. Alispeca estis vivo de bagnuloj, kiuj devis peze labori, ekzemple, konstrui la ĉirkaŭbajkalan vojon aŭ labori en minejoj.

Inter la ekzilitoj ne mankis pasiuloj pri scienco, kiuj esploris Siberion. Ni menciu almenaŭ du partoprenintojn de la pola ribelo (1863). Geografo, geologo, paleontologo Jan Czerski studis la reliefon kaj geologian strukturon de Siberio kaj esploris la bordojn de Bajkalo, la Moskvan ĉefvojon de Irkutsk ĝis Uralo. Li pereis dum la ekspedicio en Jakutio.

Lia kolego estis Aleksander Czekanowski, kiu kompilis planon de geologiaj esploroj de la Irkutska gubernio. Lia laboraĵo Geografia mapo de Irkutska gubernio ricevis la Oran medalon de la 1a klaso en la Internacia geografia kongreso en Parizo (1875).

La siberia Pollando

Poloj venis al Siberio ankaŭ libervole komence de la 20a jarcento, kiam Pjotr Stolypin iniciatis agraran reformon, kadre de kiu okazis amasa migrado al la liberaj orientaj teritorioj.

Ĝuste tiel aperis la vilaĝo Verŝina (pole: Wierszyna) je 125 km de Irkutsk, kiam en 1910 venis ĉi tien 59 familioj de polaj ministoj el la deprimita regiono Zagłębie Dąbrowskie en Silezio. Du jarojn post la alveno jam aperis lernejo kaj fama ligna preĝejo.

Dum la pasintaj cent jaroj la vilaĝanoj konservis ne nur la lingvon, sed ankaŭ siajn kredon kaj tradiciojn. Ĝi estas la sola loĝloko ekster Pollando, kie ĉiuj loĝantoj parolas pole.

Kolĉak, la Supera Regnestro

Kun Irkutsk estas ligita la vivo de Aleksandr Kolĉak, unu el la plej diskutataj personoj en la historio de Ruslando de la 20a jarcento. Sciencisto, arkta esploristo, mararmea oficiro, fine de la vivo – memproklamita regnestro de Ruslando en la periodo de la Interna Milito.

En 1902 en la Irkutska filio de la Ruslanda Geografia Societo la mararmea suboficiro (“miĉman”) Kolĉak prezentis raporton pri la ekspedicio en la Arkta Oceano. Pro siaj esploroj Kolĉak ricevis la plej altan distingon de la societo – la Grandan Konstantenan Medalon. Ankaŭ en Irkutsk okazis lia edziĝo kun Sofia Omirova, kiu venis post lin el Peterburgo.

Lia kariero estis brila: li partoprenis en la Ruslanda-Japania milito kaj en la Unua Mondmilito, ekde 1916 vicadmiralo kaj komandanto de la Nigramara floto.

Kolĉak

Admiralo Kolĉak en Irkutsk

Post la Oktobra revolucio (1917), li estis unu el la gvidantoj de la “Blanka movado”. Establinte en Siberio militan diktaturon, admiralo Kolĉak akceptis la titolon “Supera Regnestro de la Tutruslanda Registaro” en Omsk (novembro 1918 – decembro 1919) kaj organizis ofensivon por venkopreni Moskvon kaj renversi la Sovetan registaron. Post malvenko lia registaro retiriĝis el Omsk al Irkutsk.

En januaro 1920 la ministrojn arestis membroj de la loka revolucia armea komitato. Kolĉak estis haltigita en trajno en Niĵneudinsk kaj sendita al Irkutsk, poste enprizonigita. Fuĝi kaj savi la vivon li ne provis, dirinte: “Mi dividos la sorton de la armeo”. Oni mortpafis lin la 7an de februaro laŭ la verdikto de la revolucia komitato sankciita de la bolŝevista centro. Lia korpo estis dronigita en la rivero tra glacitruo. Multaj mitoj ligiĝas kun Kolĉak kaj kun la orprovizo de la Ruslanda Regno (t. n. cara oro), kiu trafis en liajn manojn. Antaŭ kelkaj jaroj en Irkutsk oni starigis monumenton al Kolĉak.

Veni kaj vidi

Шклгеыл
La moderna Irkutsk estas granda industria, scienca, eduka kaj kultura centro. Ĝia pli ol 350-jara historio lasis spurojn en la arkitektura silueto, kiu konservis variecan kaj ĉarman aspekton, kombinante la brilon de preĝejaj kupoloj, belecon de komercistaj domoj kaj palacetoj, monumentecon de modernaj konstruaĵoj. En la urbo konserviĝis pli ol 1200 malnovaj konstruaĵoj. Historie formiĝintaj ensembloj kreas specialan kaj neripeteblan etoson. Oni povas longe promeni en la urbo admirante ĝin, kaj tion mi plezure faris fine de la 20a jarcento, gvidante grupon da pollandaj kaj alilandaj turistoj.

Sekvas kelkaj utilaj informoj. La klimato estas severa, la rivero Angara ne glaciiĝas, ventoj el trans Bajkalo, ciklonoj mildigas vintrajn frostojn. Ĉirkaŭ Irkutsk etendiĝas herbokampoj kaj pinaj, betulaj kaj miksitaj arbaroj. Sed la plej alloga estas la “Sankta Maro” Bajkalo – la plej profunda lago en la mondo. Oni nepre haltu laŭvoje en la etnografia subĉiela muzeo Taljci, kiu prezentas defendajn, religiajn, mastrumajn konstruaĵojn kaj loĝdomojn de rusaj, burataj, evenkaj loĝantoj de la regiono.

Halina Gorecka

En ĉi tiu ciklo jam aperis:

Halina Gorecka: Smolensk, heroa urbo sur sep montetoj (La Ondo de Esperanto, 2015, №1)

Stanislav Belov: Tobolsko, la unua ĉefurbo de Siberio (La Ondo de Esperanto, 2015, №4–5)

Nikolao Gudskov: Rostovo la Granda (La Ondo de Esperanto, 2015, №7)

Vjaĉeslav Ivanov: Vladikavkaz, iama ĉefurbo de Kaŭkazio (La Ondo de Esperanto, 2015, №10)

En la retejo de La Ondo de Esperanto / Sezonoj estas ankaŭ artikolo de Vjaĉelav Ivanov pri Norda Osetio

Ĉi tiu artikolo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №1.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/02/gorecka-5

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka, Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi