Mesaĝo de Irina Bokova por la Tago de la Gepatra Lingvo

Tago de la Gepatra Lingvo21a de februaro 2016

En 2016 la temo de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo estas: Kvalita edukado, lingvo(j) de instruado kaj rezultoj de lernado.

Tio emfazas la gravan rolon de la gepatraj lingvoj en la strebado al kvalita edukado kaj lingva diverseco, celante la realigon de la nova programo de “Celaro 2030 por Daŭripova Evoluigo”.

La 4a punkto de la celoj de la Celaro 2030 por Daŭripova Evoluigo enfokusigas kvalitan edukadon kaj lernadon dum la tuta vivo por ĉiuj, por ebligi al ĉiu virino kaj viro la akiron de kompetentoj, konoj kaj valoroj, permesantaj al ili la realigon de siaj vivceloj kaj plenan partoprenon en la socia vivo. Tio speciale gravas por knabinoj kaj virinoj, samkiel por minoritatoj, indiĝenaj popoloj kaj vilaĝanoj. Tio aperas en la programo de Unesko Agadkadro Edukado 2030, la realiga plano de la Celaro 2030, kiu instigas al la uzo de la gepatra lingvo en instruado kaj lernado, same kiel al la subteno kaj konservado de la lingva diverseco.

La multlingveco estas esenca por la antaŭenigo de tiuj celoj – ĝi estas nemalhavebla antaukondiĉo de la sukceso de la Celaro 2030, koncerne interalie kreskon, laboreblojn kaj sanon, realigon de daŭripovaj konsumado kaj produktado, kaj rilate al klimatŝanĝo.

Unesko same atentas pri la defendo kaj antaŭenigo de lingva diverseco en la Interreto, subtenante la kreadon de lokaj publikaĵoj kaj instruadon pri amaskomunikado kaj informado.

Per sia programo Lokaj kaj indiĝenaj kono-sistemoj (LINKS) Unesko elstarigas la gravecon de la gepatraj kaj lokaj lingvoj, kiel iloj konservantaj kaj diskonigantaj la sciojn kaj kulturojn indiĝenajn, kiuj estas grandaj fontoj de saĝeco.

El multlingva vidpunkto la gepatraj lingvoj estas esencaj eroj de kvalita edukado, kio mem estas la bazo por la kapabligo de la individuoj kaj de ilia socio. Ni devas agnoski kaj subteni tiun potencon, por ellasi neniun kaj konstrui estontecon pli justan kaj daŭripovan por ĉiuj.

Ĉi tio estas la mesaĝo de Unesko okaze de tiu ĉi Internacia Tago de la Gepatra Lingvo.

Irina Bokova
Ĝenerala Direktoro de Unesko

Tradukis Stefano Keller, estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj

Retejo kun diverslingvaj afiŝoj kaj klarigaj tekstoj pri la Tago: http://www.linguistic-rights.org/21-02-2016/

Fonto: Gazetata Komuniko de UEA, 2016, №604.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi