Estonteco de la Eŭropa Unio

Vide el Bruselo

Ĉu la nunaj EU-infanoj post jardeko vivos ankoraŭ en EU? (Foto: EK)

Vide el Bruselo

Maleblas vidi la estontecon. Tamen rigardante la pasintecon, oni klare vidas, kiom malforta estas la Eŭropa Unio (EU) hodiaŭ, kaj do eblas pripensi la estontecon.

Meze de februaro Eŭropaj ŝtatestroj diskutis proponitan akordon kun la brita ĉefministro David Cameron. Temas pri nova traktado kaj leĝaj ŝanĝoj, por ke Unuiĝinta Reĝolando restu en EU. Ĝin entenos jure deviga decido de la 28 ŝtatestroj. La celo estas kontentigi britojn kaj specife la britan ĉefministron David Cameron rilate al la ekonomio, konkurenco, suvereneco, kaj sociaj pagoj al eksterlandanoj laborantaj en Britio.

Esence la interkonsento donos la rajton al Britio diskriminacie distingi inter britoj kaj nebritaj EU-civitanoj, kiuj laboros en Britio. Ĝi do rekte kontraŭas la principon, ke ĉiuj EU-civitanoj estas egalaj en ĉiuj EU-landoj.

Ankaŭ alia grava principo de EU estas atakita. Pli klare, la ĉefoj diskutis la respondon de EU al la migrada kaj rifuĝinta krizo sed ankaŭ – malantaŭ fermitaj pordoj – al la ebleco forigi Grekion el la Eŭropa zono de la libera movado, nomata la Ŝengena Zono. Nur kelkaj monatoj restas antaŭ la momento, kiam EU komencos formale konsideri eligon de Grekio el la Ŝengena zono.

Ne eblas scii, kia estos la estonteco. Tamen pli kaj pli ofte la homoj dubas, ke EU daŭros kaj fortiĝos en la venontaj jaroj. Ĉu ni retroiros al la situacio, kie ĉiuj landoj batalas nur por si mem? Kelkaj vidas en la krizoj la manojn de tiuj landoj, kiuj volas malfortigi EU-on. Oni parolas, ke tion financas politikaj partioj, kiuj plej laŭte kritikas la fortan Eŭropan Union, ĉu ekstrem-maldekstruloj aŭ dekstruloj.

Ankaŭ eblas esperi pri iu ciklo de evoluado. Eble post la diversaj financaj, politikaj kaj sekurecaj krizoj, EU refortiĝos kaj kreskos dank’ al nova kerno de landoj.

Dafydd ab Iago

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/02/bruselo-29

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo, Vide el Bruselo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi