La plej nekutima BET, aŭ SAT-kongreso en Litovio

La 65a Kongreso de SAT

Fragmento el la komuna foto (Sendis Gražina Opulskienė)

Laŭ la kutima land-ordo de la Baltiaj Esperanto-Tagoj, post la 28a BET, okazinta en 1991 en Tartu (Estonio), la 29a BET devus okazi en Litovio. Tamen ankoraŭ en 1990 Litova Esperanto-Asocio (LEA) ricevis de SAT proponon gastigi en 1992 la 65an Kongreson de SAT. Estus ege malfacile aŭ tute neeble okazigi en Litovio du grandajn internaciajn aranĝojn en la sama jaro. LEA do decidis kunigi tiujn du aranĝojn kaj en la programo de la 65a kongreso de SAT konservi laŭeble ĉiujn tradiciajn programerojn de BET. Kaj tio estis realigita. Ankaŭ la partoprenantaro de la 65a kongreso de SAT estis esence BETa. Tial oni povas konkludi, ke reale la tradicio de BEToj daŭris kaj ne estis rompita, kvankam la 29a BET okazis nur en 1993 en Priekuli (Latvio). Pro tio la 65a kongreso de SAT ĉiam aperas en la statistiko de BEToj kaj ankaŭ en nia serio pri la Litoviaj BEToj.

65a Kongreso de SAT

Okazis en urbeto de Litova Agrikultura Akademio apud urbo Kaunas la 5an-15an de aŭgusto 1992. La Akademio disponigis al kongresanoj sufiĉe da vastaj aŭditorioj, apude situantajn studentajn hejmojn por loĝado, studentajn manĝejojn kun relative bonaj pladoj por relative malalta prezo. Ŝatantoj de komforto loĝis en hoteloj de Kaunas.

Al la Kongreso aliĝis 617 personoj, venis 452, 165 personojn detenis diversaj kaŭzoj, pleje verŝajne psikologiaj – la timo de supozata nestabila situacio en la lando, antaŭnelonge akirinta sendependecon, ankoraŭ kun multaj garnizonoj de la soveta armeo. Certe, la timon spertis pleje okcidentanoj. Tamen, kiuj venis, estis ĝojigitaj per malaltaj por ili prezoj: “Per tri markoj aŭ dek frankoj oni povis en restoracion inviti kaj duope bone kaj abunde festeni”,– skribis pri siaj impresoj en Kaunas la kongresano Vilhelmo Lutermano (supozeble Wilhelm Luthermann el Germanio) en la septembra (9a) numero de “Sennaciulo”. Certe neniu ian malagrablaĵon spertis pro la supozata nestabileco.

En la solena malfermo, la Kongreson salutas nia rusa peranto, kamarado Leo Vulfoviĉ (Sennaciulo, 1992, №10)

En la solena malfermo, la Kongreson salutas nia rusa peranto, kamarado Leo Vulfoviĉ (Sennaciulo, 1992, №10)

Kontraŭe, al kongresanoj el najbaraj landoj, precipe el la tute antaŭnelonge estintaj kun Litovio en la sama kaldrono, nomita Sovetunio, la prezoj kaj baroj estis pli malfacile venkeblaj. Ekzemple, el Ukrainio (verŝajne ankaŭ el aliaj ekssovetiaj respublikoj) oni ne rajtis sendi perpoŝte aliĝkotizon. Ĝin oni “kontrabandis” helpe de personoj, veturantaj al Litovio, eĉ ne esperantistoj. Malgraŭ tio el Ukrainio venis 57 personoj, el Rusia Federacio 109, Tatarstano 2, Kazaĥstano 1, Belorusio 12, Latvio 14, Estonio 7. Certe, la plej facila aliĝo estis por litovoj, tamen da ili (registritaj) estis relative malmulte – nur 100. El okcidentanoj rekordis francoj – da ili per aŭtobuso kaj aliaj rimedoj venis 38. Laŭvice ni menciu Svedion – 10, Germanion – 8, Nederlandon – 8. Interesan bunton prezentas aliaj landoj, “sendintaj” nur po 1 ĝis 5 delegitojn: Aŭstralio, Aŭstrio, Belgio, Brazilo, Britio, Bulgario, Ĉeĥio-Slovakio, Ĉinio, Hindio, Hispanio, Hungario, Kroatio, Portugalio, Svislando, Usono. Entute estis reprezentitaj 28 landoj el 4 kontinentoj.

La ĉiutaga kongresa gazeto “Kongresvoĉo”, redaktata de Petras Čeliauskas donis precizan laŭprocentan statistikon de la kongresanoj laŭ sekso (virinoj, kiel ĉie, dominis), laŭ aĝo (superis 25-50-jaruloj), laŭ profesio (superis oficistoj}. Bedaŭrinde, mankas sciigoj, kian profesion okupis membroj de SAT. Tiun demandon iom nebule tuŝas ankaŭ la estimata Vilhelmo: “la plej granda parto de la alvenintoj ne venis pro SAT kaj ties celoj, sed simple por renkontiĝi en Esperanta etoso”. Li bedaŭras ankaŭ malabundan partoprenon en ĝeneralaj kunvenoj de SAT. Da ili laŭ la programo estis kvin, krom kunsidoj de diversaj sekcioj: pacista, naturista, amikeca reto, sindikatista, liberecana, liberpensula, landa komitato. Kunvenoj kaj prelegoj de vegetaranoj, medicinistoj, diplomatoj, literaturistoj, historiistoj, politikistoj, etnistoj kaj iuj aliaj okazis supozeble ekster programo de SAT mem. Preskaŭ ĉiutage okazis prelegoj pri ekologio, inter ili tiaj specifaj kiel “Vera kaj falsa ekologio” de Gilbert R. Ledon el Brazilo, “Ekologia pasportado de transporto” de Tatjana Bočkova el Moskvo.

El la ĉiuvesperaj koncertoj kaj teatraĵoj ni emfazu tiun de revivigita centjara Sankt-Peterburga societo “Espero”, kies violonistino 12-jara Tatjana Koĵevatova estis tondre aplaŭdata. Ŝi estas invitita por perfektiĝi al muzika lernejo en Strasburg, Germanio. El la sama rusa urbo nin ravis solisto Dĵalil Begiŝev per italaj kantoj kaj la ensemblo “Prima” per religiaj kantoj sub gvidado de esperantistino Jelena Petrenko. Precipe litovojn surprizis interpreto de poezio de Eduardas Mieželaitis en teatra prezentado “Virino – kvar bildoj” de polo Jerzy Fornal kaj en “Ponto” de kroatino Vida Jerman. Pupteatro el Ternopil prezentis “Bonan tagon, tigro”, grupo el Slavjansk (ambaŭ el Ukrainio) – “Historio kun metranpaĵo” (la francdevena vorto „metranpaĵo“, transprenita el la rusa lingvo, signifas laboriston de presejo, en Esperanto – enpaĝigisto, paĝopreparisto. A.V.). Litovoj ne nur prezentis siajn kantojn, eĉ instruis ilin. Estis instruata ankaŭ la litova lingvo. Komuna diversnacia koncerto de kongresanoj okazis lastan ĵaŭdon, la 13an de aŭgusto.

Slavjanskanoj tuj post la koncerto (Sennaciulo, 1992, №10)

Slavjanskanoj tuj post la koncerto (Sennaciulo, 1992, №10)

La kongresanoj konatiĝis ne nur kun Kaunas – la ĉefurbo de Esperanto en Litovio, sed ĝuis tuttagajn ekskursojn ankaŭ al la politika nuntempa ĉefurbo Vilnius kaj la antikva ĉefurbo Trakai, al la subĉiela etnografia muzeo Rumšiškės kun aŭtentikaj vilaĝoj el diversaj regionoj de Litovio, la perŝipan sur la rivero Nemunas al la Kurŝa Terlango.

Ĉiutage funkciis perfektigaj kaj paroligaj kursoj, okazis kelkaj prelegoj pri metodiko de instruado.

La malfermo estis multe pli impona ol la fermo. Dum la inaŭgura himno staris en la prezido (atentu la foton) administranto de Kaunas-a distrikto Povilas Vengeliauskas, prezidanto de Kaunas-a distrikto Vidmantas Vitkauskas, urbestro de Kaunas esperantisto Arimantas Račkauskas, la ĉefa organizanto de la Kongreso, vicprezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas, vicprezidanto de Supera Konsilio de Litova Respubliko Kazimieras Motieka, prezidanto de LEA Algimantas Laurynas Skūpas, ĝenerala sekretario de SAT Kreŝimir Barković, membroj de la Plenumkomitato de SAT: Guy Cavalier, Jacques Bannier.

En la Deklaracio plene presita en “Kongresvoĉo” №11 kaj en “Sennaciulo” №9, la Kongreso alvokas ĉiujn landojn observi homrajtojn sendepende de nacieco kaj al solidareco kun laboruloj de ekssocialismaj landoj, trafintaj en malbonajn kondiĉojn dum transiro al merkatekonomio.

La Kongreso estis vaste kaj detale lumigita en televizio, radio kaj gazetaro de Litovio, precipe dank’ al la energia organizanto de la Kongreso Povilas Jegorovas. La Redakcion [de Litova Stelo] atingis 14 gazetoj kun priskriboj de la kongreso, inter ili tiel prestiĝaj kaj popularaj kiel la ŝtata “Lietuvos aidas” , la ĉefurbaj “Respublika”, “Vakarinės Naujienos”, “Gimtasis Kraštas”, ne menciante tiujn de Kaunas mem. Longajn raportojn presis ankaŭ gazetoj de relative malproksimaj lokoj, ekz. en Klaipėda, Pasvalys.

Adomas Vaitilavičius

Fonto: Litova Stelo, 1992, №4, p. 5-8.

La supran materialon kompilis kaj redaktis Povilas Jegorovas kaj Aleksander Korĵenkov. Reagoj de partoprenintoj estas bonvenaj.

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2016/02/bet-31/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to La plej nekutima BET, aŭ SAT-kongreso en Litovio

  1. Gražina diras:

    Dum multaj jaroj post tiu kongreso, partoprenante en SAT kongresoj, mi aŭdis belajn rememorojn de SAT-anoj pri kongreso kie ili estis riĉuloj pro mallaltaj prezoj, kie ili perdis kelkajn kilogramojn pro ne kutimaj al ili porcioj de tamen bongusta manĝo kaj kie precipe imponis ilin “soveta” maniero pasigi noktojn ĉe la fajro kun gitaro kaj kantoj. “Ni havis nenion krom teo kaj tamen la etoso kaj sento ĉe tiu lignofajro estis bonega” – rakontis al mi tiama ĝenerala sekretario de SAT K.Barkoviĉ
    Estas la kongreso kiu plej bone restas ĉizita en mia memoro ja estis mia unua kongreso post Esperanto kurso. Nun, post tiom da jaroj en Esperantujo, mi konscias ke mi estis tre bonŝanca trafi bonege organizitan kongreson kie cirkonstancoj kaj fremdlandaj kongresanoj devigis min ekde la unua minuto paroli Esperanton. Tie mi renkontis miajn la plej karajn E-amikojn kun kiun amikeco daŭras ĝis nun. Post 10 tagoj en tiu etoso mi revenis hejmen jam vere konvinkita esperantistino kiu sufiĉe flue parolas lingvon. 🙂

  2. Nikolao Gudskov diras:

    Jes, mi memoras la kongreson – estis, eble, la plej brila internacia E-arangxo (inkluzive UK-ojn!), en kiuj mi partoprenis – reale estis kunigo de karakteroj kaj de SAT-kongresoj, kaj de la “neuxtralaj” kun sinergia rezulto. Nu, ankaux la epoko estis entuziasmiga pri cxio, ankaux por perspektivoj de Eo, kiu donis al la partoprenistoj aldonan vervon. En la raporto ne estis menciitaj pluraj interesaj aferoj (duonnokta kafejo, kelkaj interesaj artistoj…), sed gxenerale mi kun granda nostalgio rememoras la arangxon… kiel cxiujn aliajn el la unua duono de la 1990-aj, la plej optimisma kaj movade aktiva periodo.
    Nikolao

Respondi