Vinilkosmo lanĉas abonklubon

Vinilkosmo

Vinilkosmo lanĉas novan koncepton: temas pri klubo por aboni Esperanto-muzikon laŭ diversaj abonformuloj.

Kial?

La du lastajn du jarojn la diskeldonejo suferis pro la diskokrizo. Estis drasta disfalo de la vendoj. Vinilkosmo adaptiĝas al la evoluo, proponante solvojn por daŭrigi la produktadon de Esperanto-muziko. Tial en junio 2009 la retejo vinilkosmo-mp3.com kreiĝis por vendi virtulajn albumojn. Sed la vendado de virtuala albumo tute ne estas komparebla kun la antaŭa vendado de KDoj. La nuntempa epoko lasas la paŝon al la elsendfluo (streaming) por aŭskulti muzikon. Helpe de partnero 1D touch, ni ricevis eblecon eniri tiun mondon. Tiu nova afero ne solvos la problemon. Ni bezonas pli da homoj kiuj aktive subtenas Esperanto-muzikon. Aboni estas aktive kontribui al Esperanto-muziko tiel, ke Vinilkosmo povu daŭrigi la produktadon kaj eldonadon.

Kial 1D touch?

1D touch (1D tuŝ) estas elsendflua platformo dediĉita al la sendependa kulturkreado. Tiu ĉi netipa kaj justa elsendfluejo strebas reinventi novajn kundividajn regulojn de la valoro en la bita erao por la subteno de la artistoj kaj sendependaj produktistoj. La kutima elsendfluo pagas la artistojn malmultege. Kompareble 1D touch pagas 40-oble pli la artistojn ol Spotify kaj Deezer.

Kiel ĝi funkcias?

La abono validas por 1 jaro (de la 1a de januaro ĝis la 31a de decembro), kaj necesas renovigi la abonon antaŭ la jarfino por la sekva jaro por daŭrigi ĝin. Se vi aliras 1D tuŝ vi havos la kompletan katalogon de Vinilkosmo (pli ol 100 albumoj en Esperanto). La abonantoj profitos ankaŭ pri la katologo de multegaj aliaj sendependaj eldonejoj kun la plej bunteca diverseco kiu famigis ilin (tio estas 50.000 artistoj, 1.000.000 muzik-titoloj, el 7.000 sendependaj eldonejoj).

Kiujn servojn proponas la Abonklubo?

Aliron al la katalogo de Vinilkosmo laŭ la elekto de la abonformulo kaj laŭ diversaj formatoj disponeblaj ĉe:

vinilkosmo.com (KD)

vinilkosmo-mp3.com (MP3, OGG aŭ FLAC)

music.1dtouch.com (1D tuŝ, justa elsendfluo )

Surprizaj diversaĵoj kaj donacetoj

Kion celas ni?

La celo estas atingi 100 abonantojn ĝis la 30 de januaro 2016.

Kaj kio nun?

Bonvenon al la ABONKLUBO!

Dankegon pro via aktiva subteno al Esperanto-muzikproduktado kaj eldonado.

La Vinilkosmo-Teamo

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi