Nia Trezoro: La Viena muzeo

Vieno

La Esperantomuzeo en Hofburg sur Heldenplatz (1935). Signo: ÖNB ESP 2193 B

Fondita en 1927 kiel privata asocio la Internacia Esperantomuzeo estas ekde 1929 parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Atentigante, ke la Kolekto por Planlingvoj ne nur kolektas, konservas kaj disponigas literaturon en kaj pri Esperanto, sed ĝenerale materialon en kaj pri planlingvoj, la nomo ŝanĝiĝis en 1990 en Kolekto por Planlingvoj kaj Internacia Esperantomuzeo, ekde la jaro 2005 la oficiala nomo estas Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko.

La fondiĝo

La Esperantomuzeo estis fondita en 1927 de Hugo Steiner (1878-1969), pensiiĝinta fervojisto, kiu eklernis Esperanton jam en 1911. Laŭ Steiner la ideo por la fondo de la muzeo venis de Felikso Zamenhof (1868-1933), kiu esprimis en 1927 dum la 19a Universala Kongreso de Esperanto en Gdańsk la penson, fondi internacian Esperanto-bibliotekon okaze de la 50-jara jubileo de Esperanto en 1937. Ĉeestante la kongreson en Gdańsk, Hugo Steiner senhezite transprenis la iniciaton:

Estis la 31. de julio 1927, kiam en kunveno de la reprezentantoj de la Landaj Asocioj dum la XIX-a Univ. Kong. de Esp. en Danzig, kiun mi ĉeestis estante prezidanto de la Aŭstria Esperanto-Asocio, Felikso Zamenhof, la frato de nia neforgesebla Majstro Dro Ludoviko Lazaro Zamenhof, faris la proponon, krei okaze de la 50-jara jubileo de Esperanto ie en la mondo Internacian Esperanto-Bibliotekon. (…) Reveninte el Danzig mi tuj ekagis.1

Ekde la komenco Hugo Steiner intencis katalogi ne nur librojn kaj gazetojn, sed lia Esperanto-biblioteko ankaŭ plenumu muzeajn kaj arkivajn funkciojn, kaj tial li aldone kolektis fotografaĵojn, muzeajn objektojn, afiŝojn, glumarkojn kaj arkivaĵojn. Krome de tio Steiner ekkonservis ne nur literaturon en kaj pri Esperanto, sed ĝenerale materialon pri planlingvoj. Tamen li elektis la nomon „Internacia Esperantomuzeo“, ĉar li supozis, ke ĉirkaŭ 90 procentoj de la havaĵo koncernos Esperanton. Tio signifas, ke laŭnome temis pri centro de dokumentado pri Esperanto, sed fakte la Esperantomuzeo estis ekde sia fondiĝo muzeo, biblioteko kaj arkivo pri planlingvoj, kion Hugo Steiner retrospektive komentis jene:

Ŝajnis al mi, ke la fondo de simpla biblioteko ne sufiĉus, kaj mi decidis starigi pli ampleksan Instituton [sic] kun pli vaste fiksitaj celoj, nome kolekti kaj konservi la tutan materialon, ligitan kun la historia movado de Esperanto kaj de la mondhelplingvaj sistemoj kaj mondlingvaj problemoj sur scienca bazo kaj dokumente pruvi la disvastiĝon de Esperanto en la tuta mondo.2

La solena malfermo de la Internacia Esperantomuzeo okazis en aŭgusto 1929 en la pompa salono de la Aŭstria Nacia Biblioteko. La inaŭguron ĉeestis ĉirkaŭ 600 gastoj el pli ol 30 landoj, inter ili ankaŭ Lidia Zamenhof (1904-1942), Julia Isbrücker (1887-1971), Odo Bujwid (1857-1942), Hugo Steiner kaj Wilhelm Miklas (1872-1956), la tiama prezidento de Aŭstrio.

Fermo per Gestapo kaj re-malfermo post la dua mondmilito

Origine troviĝinte en iama ĉevalstalo en la centro de Vieno, la Esperantomuzeo situis dum la 1930aj jaroj en la dua etaĝo de Hofburg ĉe Heldenplatz. Tiam la havaĵo sufiĉe rapide pliampleksiĝis, precipe pro multaj donacoj, sed pro la aneksado de Aŭstrio, en marto 1938, tiu pozitiva evoluo finiĝis, kiam Gestapo, la nazia sekreta polico, fermis la Esperantomuzeon. Post la fermo Gestapo intencis transporti la tutan havaĵon de la Esperantomuzeo al Berlino, kie ĝi plej verŝajne estintus detruita, sed la tiama ĝenerala direktoro de la Aŭstria Nacia Biblioteko, Paul Heigl (1887-1945), povis interveni kaj preventi tion per letero, en kiu li substrekis, ke la planlingva materialo estas posedaĵo de la Aŭstria Nacia Biblioteko, kaj tial ne rajtas forlasi Vienon.3 Pro tio la havaĵo – tiutempe ĉirkaŭ 3000 verkoj – estis metita en kestoj, poste stokita en la keloj de Hofburg, kaj tiel ĝi bonŝance ne perdiĝis dum la dua mondmilito.

Vieno

La Esperantomuzeo en Hofburg sur Michaelerplatz (1947). Signo: ÖNB ESP 2192 B

En 1947 la Esperantomuzeo estis denove malfermita en Hofburg, nun en la 3a etaĝo ĉe Michaelerplatz. Post la 2a mondmilito la plej grava atingo estis la daŭra pliampleksigo de la havaĵo – 1967 la fakbiblioteko konservis ĉirkaŭ 14.500 volumojn – sed la efiko eksteren sur la publikon estis relative malgranda. Ĝis la 1980aj jaroj ne ekzistis muzea koncepto, kaj krom tio ankaŭ mankis la financaj rimedoj por modernigo de la muzeo. Tiu malagrabla situacio nur ekŝanĝiĝis fine de la 1980aj jaroj, kiam Herbert Mayer fariĝis direktoro de la Internacia Esperantomuzeo.

La Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperantomuzeo en la 21a jarcento

Vieno

La Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperantomuzeo en Palais Mollard en Herrengasse (2005).

Kiam en 2001 d-ino Johanna Rachinger iĝis la ĝenerala direktorino de la Aŭstria Nacia Biblioteko ankaŭ komenciĝis nova epoko por la planlingva sekcio. Johanna Rachinger tuj perceptis la mankojn kaj tial ŝi komencis en 2003 la translokiĝon de la Kolekto por Planlingvoj kaj de la Esperantomuzeo en Palais Mollard, kiu situas en Herrengasse 9, tre proksime de la antaŭa sidejo. En la nova loko, kiu estis inaŭgurita en 2005, ne nur troviĝas la Esperantomuzeo kaj la legsalono de la Kolekto por Planlingvoj, sed ankaŭ la problemo de malgranda spaco por la havaĵo estis solvita per plej moderna kaj ampleksa konservejo. La magazeno, kiu nun grandas ĉirkaŭ 180m2, estas klimatizita kaj sekura kontraŭ incendio. Ĝi protektas la tutan havaĵon de la Kolekto por Planlingvoj kaj enhavas ĉirkaŭ: 40.000 flugfoliojn, 35.000 volumojn, 22.000 fotojn kaj fotonegativojn, 5.000 manuskriptojn kaj aŭtografojn, 3.000 muzeajn objektojn, 2.500 diversajn gazettitolojn, 1.200 afiŝojn kaj 850 aŭd-vidajn materialojn.

Kiel parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko la Kolekto por Planlingvoj plenumas ĉiajn taskojn kaj postulojn de moderna biblioteko.4 La ĉefaj taskoj kaj celoj estas pligrandigi la havaĵon per daŭra kolektado, konservi, protekti, katalogi, esplori kaj disponigi ĝin, respondi demandojn kaj publikigi planlingvan materialon – celoj, kiuj precipe realiĝas per la projektoj pri katalogado kaj ciferecigo.

Referencoj

1. Steiner, Hugo. Katalogo pri la kolektoj de Internacia Esperanto-Muzeo en Wien. Parto I.: Sistema Katalogo pri la Esperanto-presaĵoj laŭ la Internacia Dekuma Klasifiko. Wien: Internacia Esperanto-Muzeo en Wien, 1957, IX.

2. Steiner, Hugo. Katalogo pri la kolektoj de Internacia Esperanto-Muzeo en Wien. Parto I., IX.

3. Köstner, Christina. Glück im Unglück. Das Esperantomuseum an der Nationalbibliothek Wien 1938-1945. En: Language Problems & Language Planning, 2005, №2, p. 177-186.

4. Tuider, Bernhard. (2015). La Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Historio kaj evoluo, havaĵoj kaj projektoj. En: Novotničková, Katarína (red.). Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon, Partizánske, 2015, p. 59-67.
Tuider, Bernhard (2015). Die Sammlung für Plansprachen und das Esperantomuseum der Österreichischen Nationalbibliothek. Bestände zum Thema „Die Plansprachenbewegung rund um den Ersten Weltkrieg“ im virtuellen Lesesaal. En: Brosch Cyril/Fiedler, Sabine (eld.): Die Plansprachenbewegung rund um den Ersten Weltkrieg. Beiträge der 24. Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik e.V., 21.-23. November 2014 in Berlin (= Interlinguistische Informationen, Beiheft 22). Berlin: Gesellschaft für Interlinguistik, 2008, p. 25-35.

Bibliografio

Köstner, Christina. Glück im Unglück. Das Esperantomuseum an der Nationalbibliothek Wien 1938-1945. En: Language Problems & Language Planning. 2005. №2, p. 177-186.

Mayer, Herbert. Wachgeküsst. Das Esperantomuseum. En: Christian Gastgeber, Bettina Kann, Elena Sonnleitner, Margot Werner (eld.). Change! Zukunft gestalten. Festschrift für Johanna Rachinger (= Biblos-Schriften. Beiträge zu Buch, Bibliothek und Schrift. Band 180). Wien: Phoibos-Verlag, 2009, p. 71-74.

Steiner, Hugo. Katalogo pri la kolektoj de Internacia Esperanto-Muzeo en Wien. Parto I.: Sistema Katalogo pri la Esperanto-presaĵoj laŭ la Internacia Dekuma Klasifiko. Wien: Internacia Esperanto-Muzeo en Wien, 1957.

Tuider, Bernhard. La Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Historio kaj evoluo, havaĵoj kaj projektoj. En: Katarína Novotničková (red.): Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon, Partizánske: Espero, 2015, p. 59-67.

Tuider, Bernhard: Die Sammlung für Plansprachen und das Esperantomuseum der Österreichischen Nationalbibliothek. Bestände zum Thema „Die Plansprachenbewegung rund um den Ersten Weltkrieg“ im virtuellen Lesesaal. En: Cyril Brosch, Sabine Fiedler (eld.): Die Plansprachenbewegung rund um den Ersten Weltkrieg. Beiträge der 24. Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik e.V., 21.-23. November 2014 in Berlin (= Interlinguistische Informationen, Beiheft 22). Berlin: Gesellschaft für Interlinguistik, 2008, p. 25-35.

Retejo de la Kolekto por Planlingvoj
http://www.onb.ac.at/eo/planlingvoj/index.htm

Retejo de la Esperantomuzeo
http://www.onb.ac.at/eo/esperantomuzeo/index.htm

Skanitaj libroj
http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/fruehdrucke.htm

Skanitaj periodaĵoj
http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/19056.htm

Bernhard Tuider

Ĉi tiu artikolo aperis (en iom koncizigita versio) en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №1.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/01/trezoro-7

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Nia trezoro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to Nia Trezoro: La Viena muzeo

  1. Mi estis decembre 2015 dum kelkaj tagoj en Vieno kaj hazarde ekvidis matene tiun muzeon. Mi miris pri la nomo “Esperontomuseum” kaj volis viziti gxin, sed bedauxrinde matene gxi estis fermita.

  2. Tjeri diras:

    Oni nepre vizitu la palacon Mollard, ne nur pro la Esperanto-muzeo, sed ankaŭ pro la muzeo pri globusoj, kiu estas ja pli interesa.

  3. Johano Pachter diras:

    De Herbert MAYER (menciita direktoro) mi auxdis dum simpozio en 2012 en Bavara Sxtata Biblioteko, okaze de ekspozicio pri planlingvoj, ke Hitler post ankesado de Austrio parolis sur balkono de la ejo, kie trovigxis la E-muzeo, al logxantaro. Li devis la ejon trapasi, sen scii pri vera uzo de la ejo. Jam en lia fama libro “Mein Kampf” li tre negative opinis pri E kaj versxajne, se li estus sciinta pri ekzisto de la E-muzeo, kiun li ecx devis trapsi por atingi la balkonon, versxajne estus ordoniginta la detruon de tiu muzeo.

Respondi