Mi tre feliĉas, ke mi povis plibonigi la vivojn de multaj homoj

Intervjuo kun Chuck Smith, la Esperantisto de la Jaro 2015

Foto: Dennis BemmannEn la januara Ondo vi legis, ke Chuck Smith, 36-jara usona komputisto loĝanta en Berlino, estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2015. Li afable konsentis respondi la demandojn de La Ondo.

Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?

Kompreneble, mi ĝojis kaj estis tre honorita ricevi la titolon. Verdire, post la lanĉo de nia kurso ĉe Duolingo, mi surpriziĝis kiom da vere eminentaj esperantistoj, ekzemple, Dennis Keefe (fondinto de lingvaj festivaloj) kaj Evildea (la plej aktiva jutubisto), kvazaŭ kampanjis, ke mi ricevu ĝin. Mi tre feliĉas, ke mi povis plibonigi la vivojn de tiom multaj homoj tutmonde ĉefe per mia agado por Vikipedio kaj Duolingo.

Same kiel Esperanto forigas lingvajn barojn, Interreto forigas distancajn barojn. Mi do tre kontentas esti parto de la nova cifereca revolucio ankaŭ por nia lingva komunumo. Rilate al tio, mi ĉiam diras, ke se oni volas kompreni, kion la homaro vere bezonos kaj volos, oni devas mem vivi en la estonteco. Tial mi ĉiam provas frue adapti novajn teknologiojn por kompreni kiel oni interagas kun ili.

La komenco de la oficiala decido tekstas, ke vi iĝis laŭreato “pro ampleksa diskonigado kaj utiligado de Esperanto en interreto…” Via unua projekto estis la Esperanta Vikipedio. Kiel vi sukcesis aranĝi la aferon de la unua starta artikolo, ĝis la konsiderinda grandeco de 225 mil artikoloj?

En la universitato mi studis vikiojn por mia bakalaŭra tezo, do mi bonege konis la teknologion (vikio) malantaŭ la granda enciklopedio.

La tutmonda projekto komenciĝis en januaro 2001 kvazaŭ ŝerco por vidi, ĉu oni vere povus krei enciklopedion per vikio. Eĉ en aprilo 2001, mi verkis stultan artikolon pri mia hejmŝtato de Pensilvanio (Usono), kiu tekstis [angle], “Pensilvanio estas granda teda rektangula ŝtato”. Pro teknikaj tiutempaj mankoj, tio bedaŭrinde ne plu videblas en la historio de tiu artikolo.

Tamen en septembro 2001 mi retumis kaj subite trovis Vikipedion denove, sed ĉi-foje ĝi estis vera, serioza enciklopedia projekto! Mi tre miris, ke mi povis jam tiam trovi interesajn informojn kaj sekvi ligilojn ĝis la fundo de la nokto, kiel plej multaj el ni jam spertis vikipedie.

Kiel freŝbakita esperantisto (mi eklernis nur februare 2001), mi ekĝojegis kiam mi rimarkis, ke ekzistas versio en Esperanto! Tamen, mi ekmalĝojis kiam mi legis ununuran frazon en ĝi. Do, mi tiam kontaktis Jimmy Wales, la estron de Vikipedio; li respondis, kaj ni tiam povis traduki la interfacon al Esperanto.

Dum Brion Vibber tradukis la interfacon, mi kontaktis Stefano Kalb, kiu dum jaroj verkis sian propran enciklopedion en Esperanto kaj jam havis 139 artikolojn. Mi sciis, ke li revis pri plena ĝenerala enciklopedio kaj demandis al li, ĉu li pretus donaci ĉiujn liajn artikolojn al Vikipedio, kaj post iom da pensado li konsentis! Tiam ni metis tiujn artikolojn al Vikipedio kaj havis grandan avantaĝon al multaj aliaj lingvoj, kiuj tute ne havis tian bazan artikolaron por komenci. Tio multe helpis al ni esti pli respektata kaj havi strukturon jam de la komenco.

Dek tagojn poste kaj dank’ al niaj senlacaj kunlaborantoj, ni jam havis 300 artikolojn, do la afero nekredeble rapide kreskis! (Plena historio de Vikipedio)

Ĉu viaopinie la kvantan progreson de la Esperanta Vikipedio akompanas la kvalita?

Tio multe dependas de la artikolo. Ekzemple, multaj artikoloj estis verkitaj de robotoj per datumbazoj… tiujn artikolojn mi ne vere nomas kvalito. Tamen, mi kredas, ke iom post iom, la tuta projekto pliboniĝas kaj en kvalito kaj kvanto jaron post jaro.

Oni vidas, ke, malgraŭ ĉi tiu progreso, Esperanto iom post iom sinkas en la “lingva furorlisto” el la unua deko al la 31a loko.

Dum kelkaj semajnoj en 2002, Esperanto eĉ superis la germanan version kaj estis en la kvara loko! Tiu “sinkado” estas tute normala afero. La Esperanto-komunumo estas tiom interligita, ke eblas rapide informi grandegan amason pri novaĵo tre rapide. Dum unuaj monatoj, la informo aperis en radio, revuoj, retpaĝoj, dissendolistoj ktp. Tiel ni atingis pli malpli ĉiujn aktivajn esperantistojn jam dum la unuaj monatoj.

Fakte, gvidante la projekton, mi ĉiam praktikis la filozofion, ke kutime pli bonas obligi la verkon ol aldoni al ĝi. Tial mi mem elspezis malmulte da energio mem laborante rekte pri artikoloj (krome mi estis komencanto), sed per engaĝo kaj trejnado de novaj kunlaborantoj, kaj pli facilaj strukturoj ene de la reta enciklopedio.

Kompreneble nia komunumo tro malgrandas por teni altan rangon tiom longe kompare al grandaj lingvoj kiel la germana. Tamen, la 31a loko estas ja tre respektinda, tuj sub la turka, kiu havas 63 milionojn da parolantoj!

Kiujn retprojektojn post Vikipedio vi entreprenis, krom Duolingo?

Lernu.net (2002). Mi ne entreprenis la projekton, sed mi tradukis la tutan retejon al la angla, kiu estis pli malpli plentempa laboro dum tuta semajno.

Tejo.org (2006–2014). Mi kreis novan retejon per la plej moderna enhavmastruma sistemo tiutempe, Drupalo, por anstataŭigi la tiaman eksmodan retejon.

Eklaboru (2006–). Mi rimarkis, ke ne ekzistas retejo por serĉi nek laboron nek laboranton. Judith Meyer, Melissa Robertson kaj mi decidis krei bazan retejon kie oni povas alŝuti laborpostenojn kaj vivresumojn por evoluigi la Esperanto-labormerkaton.

Amikumu (2006–2008). Vidinte la sukceson de Facebook en Usono, Judith Meyer, Jesse Alter, Melissa Robertson kaj mi volis krei grandegan socian retejon kie esperantistoj povus kuniĝi kaj poste pli grandigi la servon al aliaj lingvoj. Bedaŭrinde pro aŭtomata ĝisdatigo en nia servilo, la retejo ĉesis funkcii. Kiam nia teamo plu havis liberan tempon okupiĝi pri la retejo, ni vidis, ke Fejsbuko kaj Ipernity nun sufiĉe plenumas la bezonojn de la komunumo. (Plena historio)

Ni revenu al la decido, kies daŭrigo diras la precipan motivon de via proklamo “pro ĉi-jara pretigo kaj lanĉo de Esperanto-kurso por anglalingvanoj ĉe la lingvolerna retejo Duolingo”. Ŝajnas, ke tiu lanĉo efektive iĝis la plej bona Esperanto-novaĵo? Kiel realiĝis ĉi tiu projekto?

En 2011 mi iel trovis prelegon de Luis von Ahn pri lia nova projekto Duolingo kaj tuj vidis, ke ĝia potencialo similas al tiu de Vikipedio kaj eble eĉ superas ĝin! Do, mi tuj kontaktis Luis pri Esperanto kaj li respondis, ke ili planas aldoni kurson por Esperanto, sed simple tiam ne estis prioritato. Tion mi kompreneble povas kompreni… Esperanto ja estas sufiĉe malgranda lingvo kompare al multaj aliaj.

Tamen mi tre surpriziĝis, kiam li komence de alia prelego diris, ke la plej petata lingvo por aldoni al Duolingo estas Esperanto, kaj li tute ne scias kion fari pri tio. Poste, aperis iuj enketoj, demandantaj kiujn lingvojn oni plej volis, ke Duolingo aldonu. En la unua enketo, la sveda venkis kaj jam en la dua kaj tria enketoj Esperanto venkis, do Duolingo kompreneble ne povis ignori tion!

Duolingo elektis la unuajn kontribuantojn laŭ kvanto da sperto en la kursaro, do tiel PH Garnier en Grenoble (Francio) kaj mi ekkreis la kurson. Ĉar mi pli spertas pri la lingvo, mi iel neoficiale iĝis la estro de la projekto. Post kiam ni finkreis 20% de la kurso, ni invitis du pliajn kunlaborantojn inkluzive de Ruth Kevess-Cohen, kiu nun estas ĉefrespondeculo pri la kurs-enhavo kaj mem lernis Esperanton nur en 2013! Nun nia teamo havas ok membrojn, kaj ni ĉiuj dediĉas multe da nia libera tempo al la projekto: kelkaj por respondi al raportoj, kelkaj por prilabori la novan version de la kurso ktp.

Ĉu kaj kiel UEA, SAT, Akademio de Esperanto, la Civito kaj grandaj landaj asocioj helpis al la kunlaborantoj de la projekto?

Inter tiuj asocioj, la Akademio plej multe helpis. Nur du tagojn post nia lanĉo, Anna Löwenstein proponis sin por kontroli nian kurson, sed jam komence ni havis problemojn, ĉar ekzemple ni neniam “finkreos” la kurson, ĉar ĝi estas dinamika kaj ni daŭre plibonigos ĝin. Tio signifas, ke ni ne povis sekvi la kutiman procezon, do ŝi aliĝis al nia teamo kaj multe kunlaboras kun ni por plibonigi la kurson!

UEA ĉefe helpis per informado, ekzemple per multaj artikoloj. Verdire, la aliaj asocioj ne vere helpis, sed ni ankaŭ ne petis helpon de ili, do tio estas tute en ordo.

Oni scias, ke al la kurso aliĝis pli ol 250 mil personoj. Ĉu estas konate, kiom el ili efektive eklernis, kaj kiom finis la kurson?

Ne eblas scii, kiom eklernis, sed mi imagas, ke preskaŭ ĉiuj faris almenaŭ la unuan lecionon. Ĉirkaŭ 1000 homoj ĉiutage aliĝas al la kurso. Ĉirkaŭ 5000 aktive lernas la lingvon ĉiutage. Ni taksas, ke 30 homoj ĉiutage finas la kurson.

Ĉu iuj inter ili jam iel partoprenas la esperantistan vivon?

Jes, certe! Tamen, unue oni devas memori, ke eblas lerni per nia kurso nur dum sep monatoj, do la plej bona nivelo de lernanto ja lernis jam dum maksimume duonjaro. Tamen nur tri monatojn post la lanĉo, mi renkontis en IJK kvar freŝbakitajn esperantistojn, kiuj eklernis per Duolingo. Iuj el ili eĉ ne lernis per alia metodo. Kaj fine de la semajno, ili ĉiuj povis bone konversacii. Ja ne temas pri perfektaj parolantoj, sed tion oni ne povas atendi de komencantoj.

Plej impona laŭ mi estas la rakonto pri Spencer van der Meulen, kiu lernis Esperanton dum tri monatoj per Duolingo, ĉeestis renkontiĝon kaj tuj aliĝis al la estraro de la Nederlanda Esperanto-Junularo! Mi krome aŭdis de diversaj klubestroj (ĉefe en Usono), kiuj diris, ke iuj lernantoj venis al la klubo kaj jam sufiĉe bone parolis. Kutime ili parolis tie por la unua fojo kaj mem miris kiom bone ili povis interkomunikiĝi.

Jen respondoj de niaj lernantoj:

Fejsbuko: Duolingo Esperanto Learners

Duolingo

Duolingo

Oficiala Esperanto-forumo de Duolingo

Duolingo

Duolingo

Ĉu multaj nedenaske anglalingvaj interesatoj lernas Esperanton ĉe Duolingo?

40% el niaj lernantoj loĝas en Usono, tamen kompreneble per tia tutmonda retejo, multaj el niaj lernantoj nedenaske parolas la anglan. Menciinda estas la instruado de Peter Grbec al siaj lernantoj en Slovenio por pliperfektigi ilian anglan. Liaj lernantoj multe ĝuis lerni Esperanton per Duolingo kaj la lernejestroj ŝatis lian modernan metodon. (Internacia Pedagogia Revuo, 2015, №4, https://www.duolingo.com/comment/12816255)

Ĉu aperos ĉina, rusa, hispana, araba kaj aliaj versioj de la kurso?

Jes, eventuale. Ni fakte jam prilaboras E-kurson por hispanparolantoj! Nia nuna plano (kiu povas ŝanĝiĝi pro tutmondaj strategiaj kialoj) estas la jena sinsekvo post la hispana: la rusa, portugala, ĉina, franca, germana. Tiam ni analizos la merkatan postulon kaj niajn rimedojn por vidi kiun lingvon ni sekve aldonu.

Fakte temas pri tre tikla diplomata afero, ĉar mi ŝategus anonci morgaŭ, ke ni eklaboras pri kvin Espeanto-kursoj, sed nur Duolingo rajtas aldoni novajn kursojn. Eĉ se ili pretus fari tion, la lernantaro de Duolingo ribelus kaj demandegus, kial ilia plej ŝatata lingvokurso ne estas eklaborata antaŭ Esperanto. Do, iusence, ni devas nur iom post iom enkonduki novajn kursojn. Tamen, eĉ lanĉante po “nur” unu novan Esperanto-kurson ĉiujare estas ja paŝegado antaŭen por nia movado.

Vi krome estas kunorganizanto de Polyglot Gathering (Poliglota Renkontiĝo) en Berlino. Ĉu Esperanto ankaŭ tie ludas rolon?

Por tiuj, kiuj ne konas ĝin, la Poliglota Renkontiĝo celas, ke poliglotoj (homoj, kiuj posedas plurajn lingvojn) povu renkontiĝi inter si por kune pasiumi kaj frenezumi pri lingvoj. Pasintjare, ni havis 350 partoprenantojn el 50 landoj! Averaĝe oni kapablas paroli ses lingvojn tie. Krome, 25% de niaj partoprenantoj scipovas Esperanton, kio estas grandega kvanto por neesperantista evento!

Fakte, la Poliglota Renkontiĝo multe ĉerpas de la grandaj eŭropaj junularaj eventoj. Oni trovas tie ekzemple internacian kulinaran vesperon, gufujon kaj jes, eĉ multeg-lingvan koncerton de jOmO. Cetere, ni informas niajn partoprenantojn, ke tiuj programeroj venas el la kulturo de Esperanto. Kompreneble pli malpli ĉiuj poliglotoj scias, ke Esperanto ekzistas, sed multaj tute ne scias, ke ĝi vivas kaj havas eĉ buntan kulturon. Tiel ni montras tion sentrude.

Aliteme, mi scias, ke vi estras ludfirmaon, kiu nomiĝas Ludisto. Kial vi elektis tian esperantlingvan nomon?

Mi plej volis bonan domajnnomon kaj post multe da pensado, mi turnis min al Esperanto por inspiro. Kompreneble “lud” estas taŭga radiko por ludfirmao. Poste mi pensis, ke Ludisto estas simple amuza, sed facile memorebla kaj prononcebla nomo, eĉ por neesperantista publiko.

Ĉu tio estas nur amuza nomo aŭ ĉu vi ankaŭ iel integrigas nian lingvon en vian ĉiutagan laboron?

Unu principo de nia firmao estas, ke ĉiuj niaj ludoj ankaŭ estu ludeblaj en Esperanto. Ĉar mi mem povas traduki, tio apenaŭ estas kroma kosto por ni. Ni tiel ricevis kromvarbadon ene de nia komunumo, ekzemple de Libera Folio kaj Evildea. Ni ĉe Ludisto plej fieras pri nia plej originala ludo What the Shell. Ĝi ne havas grandan lingvan econ, sed tamen estas tre ŝatata inter tabulludemuloj. Ĝi estas speciala, ĉar oni ludas duope kaj samtempe per du apartaj iPadoj.

Tamen, “kutimaj” esperantistoj ofte plej ŝatas nian unuan ludon Word Race; ni elspezis multege da energio por aldoni Esperanton. Word Race estas grupa ludo por festoj, kiun oni povas ludi ekzemple en Esperanto-kongresoj. Iu devas klarigi vorton al siaj teamanoj sen uzi nepermesitajn vortojn. Ekzemple oni eble devas klarigi la vorton “barbo” sen uzi la vortojn razi, Zamenhof, vizaĝo, haro kaj viro. Kvankam mi ĝojas, ke Word Race estas lingva ludo, mi ŝatus eventuale ankaŭ krei ludojn, kiuj principe celas lernigi lingvon.

Kio inspiras vin daŭrigi vian Esperanto-agadon?

Plej inspirige estas scii, ke nia agado ŝanĝas vivojn. Ekzemple, antaŭ Vikipedio ni tute ne havis ĝeneralan ampleksan enciklopedion. Nun, se oni volas havi bazajn informojn pri multegaj temoj, oni povas legi Vikipedion. Krome, tiuj informoj estas pli neŭtralaj ol informoj en nacilingvaj Vikipedioj.

Se oni volas lerni Esperanton kvazaŭ ludante, oni nun povas fari tion per Duolingo. Mi aŭdas pri lernantoj, kiuj antaŭe ne povis lerni la hispanan, sed nun ĉio klaras pri la gramatiko post kiam ili lernis Esperanton. Mi aŭdas de alia, kiu ne komprenis la kazojn en sia denaska rusa lingvo, sed post Esperanto komprenas ilin. Mi aŭdas de aliaj, kiuj vizitas lokan Esperanto-klubon kaj ĝuas la sperton.

Esperanto helpas konekti homojn tutmonde. Per ĝi, oni gajnas novajn amikojn kaj perspektivojn. Jen movado por tutmonda edukado. Tia edukado riĉigas multajn vivojn. Temas ne nur pri kelkaj homoj, sed nia agado per Vikipedio kaj Duolingo plibonigas la vivojn de centoj da miloj da homoj. Ĝuste ĉio ĉi motivas min daŭrigi mian agadon.

Ĉiu laŭreato respondas nian tradician demandon: Kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus al neloĝata insulo?

La vivo de Gandhi de Edmond Privat: el ĉiuj libroj, kiujn mi legis, ĝi plej impresis min, kaj mi tre malĝojas, ke ne eblas scii kiu havas la rajtojn por reeldoni ĝin.

Aventuroj de pioniro de Edmond Privat: brila perspektivo al la frua movado kun brilaj momentoj kiam li ekzemple renkontis la usonan prezidanton Wilson!

Kredu min, sinjorino! de Cezaro Rossetti: la plej distra libro, kiun mi konas.

Kaj, fine, pri viaj planoj?

Mi esperas ĉi-jare vere sukcesigi mian propran firmaon Ludisto. Pro la sukceso de nia kurso en Duolingo, mi iom tro malatentis Ludiston pasintjare, sed per regula enspezo de la firmao mi povontus multe pli efike kaj sendepende agadi pri lingvoj inkluzive de Esperanto kompreneble!

Rilate al agado por Esperanto, mi ne povas imagi pli efikan vojon ol per Duolingo, do mi planas longe daŭrigi tiun agadon. Mi nun helpas ĉefe per disvastigado de nia kurso kaj kiel mentoro de la Esperanto-kurso por hispanparolantoj. Mia nuna plano estas aldoni unu plian kurson al Duolingo ĉiujare.. Espereble ni iam sukcesos plirapidigi tion al du Esperanto-kursoj ĉiujare.

Ĉiukaze, eĉ se ni neniam sukcesontus aldoni plian kurson, mi ĝojegas, ke tiom da homoj lernas Esperanton per Duolingo. Kaj nun vidante la kvanton da novaj lernantoj, neniu povas plu dubi, ke la esperantistaro certe kreskas paŝon post paŝo.

Intervjuis Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu intervjuo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/01/smith-2

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

5 Responses to Mi tre feliĉas, ke mi povis plibonigi la vivojn de multaj homoj

  1. Vjaĉeslav diras:

    Dum mi instruas Esperanton al du personoj, Chuck faras tion al centmiloj! Bravo ))

    Duolingo iĝis kunvenejo por interesa socia tavolo de lingvemuloj, kiuj interagas, „kolektas la lingvojn“, estas grava atingo, ke Esperanto estas prezentita sur la breto de Duolingo. Krei la kurson evidente signifis multon da laboro, tajpado, kunordigo, mi volas diri dankon al ĉiu, kiu partoprenis.

  2. José Antonio Vergara diras:

    la lasta frazo el mia ĉi-supra komento havas tajperaron. Jen la ĝusta: “sed alportas freŝan aeron al nia foje peza mikroatmosfero.”

  3. José Antonio Vergara diras:

    Per brila simpleco Chuck resumas la ĉefan motivon plu okupiĝi pri Esperanto en la nuna epoko. Kiel li trafe diras, kerne temas pri tio ke “Esperanto helpas konekti homojn tutmonde. Per ĝi, oni gajnas novajn amikojn kaj perspektivojn. Jen movado por tutmonda edukado. Tia edukado riĉigas multajn vivojn (…)”

    Mi mem proponis antaŭ kelkaj jaroj la terminon “plivastismo” por provizi pli klaran videbligon al tiu komunsaĝa, trankvile konstrua sinteno. Laŭ mia impreso, ĝi fakte estas la spontana memkompreno kiun plejparto el ni dividas pri la kialoj plu resti ligitaj al tiu ĉi kolektiva iniciato sur la lingva kaj eduka kampoj.

    Per tiu termino, mi volis emfazi ke la iama, tede kristaliĝinta dilemo inter la polusoj finvenksimo kaj raŭmismo, pri kiu tre malmultaj plu insistas nuntempe, fakte iĝis tute superflua, ĉar ambaŭ partioj iĝis sensignife malgravaj.

    Jes ja, mi kredas ke multaj esperantuloj ne plu febre imagas sin batalantoj en iu daŭra pozicio-milito celanta konkeri la mondon, kies celo ĉefe konsistus je la ripeta klopodado konvinki la tutan homaron ke ĝi nepre bezonas Esperanton. Aliflanke, krom tio ke pluraj raŭmismaj konstatoj iĝis memevidentaj kaj do idee hegemoniaj en la Esperanto-socio, iu malgranda grupo daŭre defendas la absurdan ideon ke per la lernado kaj uzo de Esperanto oni iĝus ano de iu aparta “diaspora popolo”, kun supozate specialaj identeco kaj trajtoj kiuj distingus nin disde aliaj homoj. Tiu mito verŝajne estas fremda al ĉiu normale pensanta esperantulo.

    La ĝojige sukcesa agado de Chuck Smith kaj la aliaj teamanoj de la Esperanto-kurso ĉe Duolingo ne nur plivastigas nian komunumon kaj sian renomon je senprecedenca skalo, sed alportan freŝan aeron al nia foje peza mikroatmosfero.

    https://sezonoj.ru/2011/11/vergara/

  4. Ilja Muravjov diras:

    Tre interesa intervjuo, dankon Chuck Smith!

    Dume Duolingo estas ĝuste bonega, tamen, laŭ mia scio, ili fiaskis enspezi monon kiel negoco nun. Nome, Luis kaj Duolingo intencis perlabori per vendadi tradukojn al interretaj gazetoj tipe NYT, eldonejoj ktp, sed la lastaj ŝanĝis iliajn opiniajn kaj refuzis.
    Tamen mi opinias, ke Duolingo kapablas ebligi tion.

    Sukcesojn!

  5. Paul Desailly diras:

    Gandhi kaj Privat. Kia bonega kombino cele al pacigo de nia mondo!

Respondi