Survoje al Ligo de Nacioj

Hodler, Hector. Novaj vojoj. Świdnik: Libro-Mondo; Đurđevac: Dokumenta Esperanto-Centro, 2014, 106 p.

HodlerHector Hodler, la fondinto de UEA, estis ne nur brila movadano, ne nur homo, kiu sukcese aplikis la lingvon dum la milito por kontaktigi militkaptitojn kun samlandanoj, sed ankaŭ grava teoriulo kaj pensulo – ne nur pri Esperanto, sed ankaŭ pri pacproblemo. Serio de liaj 18 artikoloj, publikigitaj en la revuo Esperanto en 1915-17, estis kolektita en unu libro Novaj vojoj, publikigita en 2014 (evidente, okaze de la 100-jariĝo de la unua mondmilito). La artikolaro estas verkita antaŭ cent jaroj, sed ĝi estas interesa ankaŭ nun ne nur tial, ke ĝi montras al ni ne vaste konatajn facetojn de la personeco de eminenta samideano, sed ĉar la prezentataj ideoj aspektas sufiĉe aktualaj ankaŭ nun.

En sia artikolaro Hodler serioze analizas la kaŭzojn de militoj kaj manierojn por ilin preventi. Li sinsekve forĵetas, kiel ĉefajn kaŭzojn de la militoj, la aferojn moralajn kaj ekonomiajn (kvankam ne tute neas iliajn signifojn), neas partajn kontraŭmilitajn receptojn, kiujn proponis feministinoj, esperantistoj ktp, kaj asertas, ke la ĉefa problemo estas politika kaj jura. Do, ellaboro de la pli perfekta internacia juro kaj strategio de la efika pacmovado estas la gravaj taskoj en la onta militprevento.

Sed la ĉefa propono de Hodler, kiu troviĝas en la artikolaro, estas projekto de tio, kion li nomas “federacio” de ĉiuj civilizitaj ŝtatoj, kiu en siaj kongresoj aŭ asembleoj ellaboru la komune akcepteblajn internacijurajn principojn, havu specialajn polic-armeajn taĉmentojn kontraŭ rompantoj de la komune akceptitaj pacprincipoj ktp. Lia projekto multe similas al tio, kio reale estis kreita en 1919, nome Ligo de Nacioj (kaj en kelkaj rilatoj havas similecon eĉ kun UN, kreita en 1945). Kompreneble, ne Hodler estis ties kreinto, sed lia penso evidente antaŭis tion, kio poste estis efektivigita.

Tamen mi opinias, ke la projekto de Hodler estis utopia. Lia subtakso de la materiaj (ekonomiaj) kaŭzoj de militoj kaj supertakso de la spiritaj (unuavice, de juro) – do, la historia ideismo – faris ĝin neefika. Ligo de Nacioj ne povis reale kontraŭstari novajn militojn, kaj 20 jarojn post ĝia fondiĝo okazis la dua mondmilito, eĉ pli terura kaj kruela ol la unua… Ankaŭ UN, kvankam iom pli efika, neniam kapablis preventi aŭ haltigi militojn, kaj la fakto, ke la tria mondmilito ĝis nun, feliĉe, ne okazis, esence ne estas ĝia merito. Internacia juro estas bona afero, sed nur tiam, kiam ĝi reflektas verajn materiajn interesojn de la ŝtatoj – aliokaze ĉiuj plej belaj porpacaj projektoj restas kaj restos nur utopioj…

Hodler estis ne la sola esperantisto, kiu dum la militaj jaroj pensis pri la postmilita aranĝo de la mondo – rememoru nur la alvokon al diplomatoj Post la granda milito de Zamenhof. Sed la artikoloj de Hodler estis, verŝajne, la plej profunda tiaspeca esploro. Ĉiuokaze, multaj homoj provas kaj reprovas batali por la paco en nia mondo, kaj ilia pensmaniero ne multe diferencas de tiu de Hodler. Por ili nepre necesas konatiĝi kun la verko de fama antaŭulo – unue, por ne “inventi biciklojn” kaj, due, por havi elirpunkton por reala evoluigo de la novaj ideoj tiukampe.

Notindas la stilo de Hodler. Malgraŭ tio, ke li uzas kelkajn malnoviĝintajn vortoformojn aŭ ties signifojn (ekzemple, “bieno” en la senco “propraĵo” aŭ “apartenaĵo”, k. s.), la teksto tute ne sonas arkaike, ĝi estas tute moderna kaj energiplena. Do, bona instruo por la nunaj esperantistoj-publicistoj.

Tre bonan impreson lasas la tre kompetente kaj objektive verkita antaŭparolo, kio estas mirinda, ĉar ĝia aŭtoro estas la fama interreta trolo Andreas Künzli (kio signifas, ke, kiam la homo ne simple distriĝas, sed serioze rilatas al la afero, la rezulto povas esti ne abomena, sed admirinda).

Nikolao Gudskov

Ĉi tiu recenzo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №1.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/01/recenzo-62

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 Response to Survoje al Ligo de Nacioj

  1. Supozeble oni devas esti Esperantisto por kredi, ke la ideoj de Hodler estis unikaj kaj samtempe utopiaj. De pli ol 20 jaroj agis la anoj de la “pacifista” movado internacio por precize tiu ĉi celo.

    Kaj la pacifistoj ne estis marĝenaj frenzezuloj, sed respektitaj anoj de la burĝa socio (profesoroj, verkistoj, eldonistoj, politikistoj, entreprenistoj..), ofte altrangaj kaj riĉaj. Kelkaj el ili, kiuj ricevis nobelpremiojn, kiel Fried, von Suttner, La Fontaine, eĉ inklinis al Esperanto.

    Sen scii pri la ĝenerala tutsocia kaj internacia inklino al la ideoj de senmilita traktado de konfliktoj kaj kuntiro de ŝtatoj oni facile kredigas, ke ĉi tiuj ideoj estis ekskluzivaj al Esperanto.

    Tute male. La propagandistoj en la Esperanto-mondo ne kreis ion novan, inkluzive kaj precipe Zamenhof. Ili nur kutime aldonis la ideon de komuna lingvo kaj sufiĉe ofte troigis la rolon de la lingvoj. Tial la Esperantistoj poste estis rigardataj kiel sektanoj kaj ne plu ludas rolon en ĉi tiu tutmonda movado.

Respondi