NR: Denove en Saarbrücken

Novjara Renkontiĝo (fOTO: Liba Gabalda)La 14a Novjara Renkontiĝo (NR) okazis ekde la 27a de decembro ĝis la 3a de januaro samtempe kun la Novjara Internacia Semajno (NIS) ĉe la franca limo, en la urbo Saarbrücken jam la kvaran fojon. Partoprenis ĝin kaj kunfestis pluraj gejunuloj kaj multaj junaj familioj kun infanoj, inter kiuj abundis denaskuloj. La unuan vesperon la ĉeforganizanto Lu Wunsch-Rolshoven bonvenigis nin. Poste ni ĝuis manĝaĵetojn kaj trinkaĵojn, kiujn la partoprenantoj alportis el diversaj landoj por gustumigi. Agrable estis renkonti kaj babili kun malnovaj geamikoj kaj konatiĝi kun novuloj.

Partoprenis pli ol 210 esperantistoj el dudeko da landoj. La partoprenantaro konsistis el beboj, infanoj, gejunuloj, adoleskuloj kaj pli aĝaj personoj, inter kiuj la plej aĝa estis 92-jarulo, kiu eklernis Esperanton surloke.

Por infanoj oni pretigis tre varian lud-programon kaj manlaborajn atelierojn, spektaklojn, ludojn kaj aliajn aktivaĵojn, inter kiuj ne mankis ĵonglado kaj improviza teatro. Ekstere oni kradrostis sur fajro bananojn kun ĉokolado. La infanajn programerojn prizorgis Nicky Janssen, Christoph Frank kun sia edzino Ines kaj multaj unuopaj gepatroj. Ili prezentis spektaklojn kaj aliajn distraĵojn por ĉies ĝojo. La plej malgrandaj dumtage entuziasme spektis Mazi-kurson kaj vesperaj piĵamaj rakontoj de Nicky Janssen ravis ĉiujn etulojn.

Samtempe okazis diversaj kursoj por komencantoj, progresantoj kaj serio de lingvaj temoj kun diversaj detaloj pri gramatiko kun amuzaj ekzercoj kaj enigmoj. Oni lernis ankaŭ dum la promenado en la naturo. Dum diversaj debatoj oni pridiskutis kiaj Esperanto-kursoj kaj Esperanto-instruistoj estas bezonataj, kiel allogi kaj varbi gejunulojn kaj interesatojn al Esperanto-asocioj?

La programo, kiun kunmetis Betti Maul kaj ŝia filino Milena, estis vere riĉa kaj ĉiu povis trovi ion allogan por si mem. Okazis interesaj prelegoj, diskutrondoj, laborgrupoj, atelieroj, muzikprogrameroj, ĉendancado, lernado de argentina tango, manlaboroj, ekskursoj. Ĉiuvespere estis prezentitaj subtitolitaj filmoj. Oni raportis pri la 100a UK. Per kelkaj bildprezentoj ni povis vojaĝi de Nepalo al Kilimanĝaro, pilgrimadi al Kompostelo, admiri kamenojn de feinoj kaj ĉirkaŭi la tutan mondon bicikle.

Ni ricevis informojn pri Duolingo, pri mirakloj de la pluvarbaro, pri ciferigado kaj ekonomio, pri amaskomunikilaj rilatoj kaj lingvolernejaj retejoj, pri menskalkulado, pri budhisma meditado kaj ĝia filozofio, pri socia kaj politika situacio de la indiĝenaj lingvoj en Afriko, pri Israelo, pri Varsovia Vento kaj pri Arkones. Eblis spertiĝi en tradukado sub gvido de Brian Moon kaj István Ertl. Pri la situacio en Sirio ni rekte eksciis de du rifuĝintoj loĝantaj nuntempe en Germanio. Ili parolis pri siaj spertoj, aktualaĵoj, emocioj kaj aventuroj.

Tre interesa estis serio da diskutoj, kiujn reĝisoris Jesper Jacobsen. Temis pri: “Eŭropo – unio de solidareco ĝis kiu punkto?”, “Kiel protekti tutmondan heredaĵon”, “Energi-politiko kaj klimata ŝanĝiĝo”, “Enmigrado en Eŭropan Union: ĉu krizo aŭ renaskiĝo?”, “La reveno de naciismo en Eŭropo”. Interesis diskutoj kaj spertoj pri familia edukado de infanoj laŭ psikologia vidpunkto.

Eblis gimnastiki, triki, feltumi, kanti, danci kaj alimaniere amuziĝi. Bone funkciis la libroservo de FEL. Post la vesperaj programeroj ni babilis en trinkejo ĉe vino, biero kaj aliaj alkoholaj aŭ senalkoholaj trinkaĵoj ĝis malfruaj noktohoroj. Ne okazis tuttaga ekskurso, sed la partoprenantoj ĝuis plurajn promenojn enurbajn kaj en la naturo. Iuj ĝuis
naĝadon en la urba naĝbaseno.

Post la finiĝinta Internacia Festivalo, la Internacia Vintra Universitato (IVU) transiris al NR, kie okazis la 9a sesio. Temoj de la prelegoj estis: “Vivo sur foraj planedoj”, “Amo”, “Revolucio de Einstein”, “Nanoplanedoj”. Ĉe la fino la ĉeestantoj povis trapasi ekzamenon, kaj la sukcesintoj akiris AIS-ateston.

Dum la vesperoj ni havis okazon spekti pupteatraĵon kun magiaĵoj de Christoph Frank, ĝui koncerton de baladoj pri amo kaj morto de Birke kaj Bertilo, aŭskulti romantikajn kanzonojn de Ĵomart kaj Nataŝa, kvarvoĉan ĥoron sub gvido de Jesper Jacobsen. Estis organizitaj la kvizo Risko kaj diversaj eksperimentoj pri fiziko, kie oni devis diveni – kio okazos?

La Silvestra vespero komenciĝis per bufeda manĝo, poste estis disdonataj atestiloj al partoprenantoj de la IVU-ekzamenoj. Noktomeze ekstere eksplodadis piroteknikaĵoj, kiel bonvenigo de la Nova Jaro 2016, kaj interne ni tostis bondezirante ĉion plej bonan kaj dancis ĝis la mateniĝo.

La partoprenantoj de la 14a NR ĝuis buntan program-oferton kaj amikecan etoson. Dum la lasta adiaŭa vespero pluraj kontribuis al varia programo ne nur per muziko kaj kantado. Oni sukcesis venigi ĵurnalistojn kaj poste aperis artikoloj pri la aranĝo en la germana kaj franca gazetoj kaj televidelsendo en TV8 Moselle-Est.

Liba Gabalda

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/01/nr-2

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi