Nova Novjarfesta Novojarsko-2016

Foto: Andrej GrigorjevNovojarsko-2016 – nova novjarfesta Esperanto-renkontiĝo, organizita de siberiaj esperantistoj en Krasnojarsko, allogis 46 personojn, inkluzive de gastoj el Germanio kaj Hispanio.

La ideo pri ĝi aperis pasint-somere, kiam la tradicia Renkontiĝo de Amikoj (RA) okazis en Krasnojarska regiono. Multaj krasnojarskanoj delonge ne vojaĝis al Esperanto-renkontiĝoj, do RA venis al ili. Kaj ili aktiviĝis! Krasnojarskanoj invitis la esperantistojn de Novosibirsko festi kune la Novan Jaron kaj eĉ elpensis la vorton Novojarsko: Novosibirsko +
Krasnojarsko = Nova + Jaro.

Mi neniam festis Novan jaron tiel gaje! Ni manĝis, dancis, konkursis, amuziĝis, teumis, festumis, ktp. Al ni venis Avo Frosto! Ĉiuj ricevis donacojn. Nokte ni promenis al granda abio en proksima korto kaj dancis ĉirkaŭ ĝi. La 1an de januaro ni promenis tra la lumigita urbo al la ĉefa abio en la urbocentro.

Kvartagan paroligan kurson laŭ rekta metodo gaje kaj brile gvidis Rafael Mateos González. Por dezirantoj li gvidis ankaŭ kurseton de la hispana lingvo.

Ni vizitis la faman natur-rezervejon “Fostoj”, zoon, operteatron. Vespere ni kantis, ludis kaj amuziĝis ekstere. En unu vespero okazis koncerto de Aleksej Ĵuravljov, kaj alia estis Kristnaska vespero kun multaj aŭguroj. Interesaj kvizoj, preparitaj de Evelina Sokolova, tre amuzis gastojn.

Longe en Ruslando mankis vintraj Esperanto-aranĝoj, Novojarsko-2016 iĝis la unua post multaj jaroj. Mi dankas ĉiujn, kiuj venis, kaj diras: “Ĝis revido, karaj amikoj!” Nun mi scias, kiel mi volas festi festojn! Kune!

Katerina Arbekova

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/01/novojarsko

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Nova Novjarfesta Novojarsko-2016

  1. Andrej Grigorjev diras:

    Foto de Andrej Grigorjev

  2. Andrej Grigorjev diras:

    Novojarsk pasis perfekte kaj brile! Grandan dankon pro ideo kaj motoro al Katja Ardekova! Kaj al cxiuj aktivaj organizantoj kaj partoprenantoj!
    Ni esperas, ke sekvona Novjarfesto-2017 okazos same gaja kaj interesa

Respondi