Osip Mandelŝtam 125-jara

MandelstamAntaŭ 125 jaroj, la 15an de januaro 1891, naskiĝis Osip (origine Iosif) Mandelŝtam, unu el plej elstaraj rusaj poetoj de la 20a jarcento. Li naskiĝis en Varsovio, kie loĝis la gepatroj, profesie negocisto kaj muzikistino. Jam en 1897 ili ĉiuj forveturis en Sankt-Peterburgon, kie la estonta poeto studis kun paŭzoj en du fakultatoj de la Peterburga universitato. Intertempe li vojaĝis eksterlande kaj iom studis ankaŭ en Sorbonna kaj Heidelberg. Dumstude en Peterburgo li konatiĝis kun plejparto de famaj poetoj de la “arĝenta epoko”, interalie, kun Anna Aĥmatova.

La revolucion Mandelŝtam akceptis kaj eĉ laboris en oficialaj periodaĵoj kaj ministerio (tiam nomata “komisarejo”) de edukado. En 1922 li geedziĝis kun Nadeĵda Ĥazina, iĝinta Mandelŝtam. Inter la 1925 kaj 1930 li preskaŭ ne verkis versaĵojn, laborante pri prozo kaj gajnante la monon per tradukoj. En 1933 kelkaj renomaj literaturaj magazinoj aperigis akrajn recenzojn pri lia verko Vojaĝo en Armenion. Post tio lia vivo draste malboniĝas. Novembre de la sama jaro Mandelŝtam verkis sian famegan kontraŭstalinan versaĵon Ni vivas, sub ni ne sentante la landon (Мы живём, под собою не чуя страны). Boris Pasternak diris, ke tiu ago estis “suicida”. Li voĉlegis la versaĵon al grupo de konatoj, kaj unu el tiuj skribis denuncon. Mandelŝtam estis arestita maje 1934 kaj kondamnita por relegacio. Osip kaj Nadeĵda Mandelŝtam tri jarojn loĝis en la urbo Voroneĵ. En 1937 la poeto ricevis permeson reveni en Moskvon, sed en 1938 li estis denove arestita kun la akuzo “kontraŭsoveta agitado”. Li estis kondamnita por kvin jaroj de laborbagnado. Septembre de la sama jaro li estis sendita en la Foran Orienton, sed jam tre baldaŭ, la 27an de decembro 1938 li forpasis apud Vladivostok. Li estis enterigita en komuna tombo.

Kolosan laboron por savo de lia poezia heredaĵo faris Nadeĵda Mandelŝtam, kiu vivis pli longe ol la edzo je 42 jaroj kaj 2 tagoj. Ŝi havis malfacilan sorton, loĝinte en provincaj urboj (Uljanovsk, Ĉeboksary, Pskov) kaj havante ĉiamajn problemojn kun laboro.

Por via atento estas prezentataj du novaj tradukoj de versaĵoj de Osip Mandelŝtam. La unua estis verkita en ankoraŭ tre trankvila periodo. La dua – en Voroneĵ, en la ekzilo.

Grigorij Arosev

* * *

Flamegas kvazaŭ falsa or’
kristnaskaj arboj sub la nuboj,
en arbustar’ ludilaj lupoj
rigardas – koro saltas for.
Ho ci, angoro de klarvid’,
Ho ci, trankvillibera sento,
kaj de l’malviva firmamento
kristalo en eterna rid’!

(1908)

* * *

RafaeloSombron for, ŝafid’ kolera el kanvas’ de Rafael’ –
jenas lipoj universaj, sed malsamas jam la bel’:
en aer’ leĝera fifra dissolviĝu perla vund’,
sal’ penetre loĝas en la oceana blua bunt’.

La kolor’ de l’rab’ aera kaj kaverna densa glu’,
de trankvilaj ŝtormaj faldoj sur genuoj jen la flu’.
Pli krustitaj ol la pano kreskas kana bosk’ sur rok’,
kaj admira forto flosas en ĉiela randa lok’.

(La 9an de januaro 1937)

Tradukis Grigorij Arosev

Konstanta referenco: https://sezonoj.ru/2016/01/mandelstam/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Osip Mandelŝtam 125-jara1

  1. Dieter Rooke diras:

    Kie legeblas liaj revoluciaj poemoj?

Respondi