Sukcesa lingvotrejnado en Uralo

JekaterinburgoLa Esperanto-aktivadon en 2016 la Urala ĉefurbo Jekaterinburgo lanĉis per la Vintra lingvotrejnado, kiu startis la 3an kaj finiĝis la 5an de januaro. En tiuj tagoj la temperaturo malaltiĝis ĝis preskaŭ –30 celsiaj gradoj, sed tio ne povis fortimigi verajn lernemulojn.

Ĉi-jare en la tritaga lingvotrejnado por komencantaj kaj komencintaj esperantistoj partoprenis 31 personoj el 13 urboj de Ruslando kaj esperantisto el Korea Respubliko Kim Youngung (Heroo), vojaĝinta tra la vintra Ruslando per la Transsiberia fervojo. La januaran lernosesion organizis interurba teamo, gvidata de Raja Kudrjavceva el Jekaterinburgo.

La trejnado celis aktivigi lingvokonojn de Esperanto-parolantoj kaj evoluigi iliajn bazajn lingvokapablojn. En la leciontabelo estis gramatikaj, leksikaj, paroligaj lecionoj, rolludoj, kvizoj kaj konkursoj, klerigaj kaj distraj vesperaj aranĝoj. Entute okazis po 15 diverstemaj lecionoj en la grupoj A- kaj B-nivelaj (konforme al la KER-sistemo), kiujn gvidis esperantistoj, posedantaj instruajn spertojn en la regiona, landa kaj internacia skaloj.

La organizantoj dediĉis multan atenton ne nur al la aktivigo kaj perfektigo de lingvokonoj, sed ankaŭ al la evoluigo de diversaj lingvokapabloj: aŭda kompreno, parolkapabloj (interagoj kaj kontinua formo), skribaj kaj kreaj kapabloj, legokompreno. Ĉion ĉi respegulas la varia temaro de lecionoj.

Pluraj kursanoj estas jam sufiĉe malnovaj esperantistoj, kiuj pro diversaj kaŭzoj ne tre aktive uzas Esperanton, sed ili deziris ĝui la vere paroligan kaj lernigan atmosferon de lingvaj okupoj, trovantaj kontinuon en vesperaj programoj, kiel ekzemple la “Amika vespero” aŭ “Novjarfesto” – gajaj, festaj, amuzaj kaj distraj. Tial la aliĝintaj gekursanoj diversaĝis: de grizharaj okdekjaruloj ĝis la 13-jaraĝaj lernejanoj.

El la prezentitaj raportoj kaj videoj menciindas la 45-minuta filmo de Kirill Noviĉenko el Sankt-Peterburgo pri la 100a UK en Lillo, lia kleriga prelego “Esperanto estas ne nur lingvo”, kvizo pri la revuo Kontakto kaj interesega rakonto de la gasto el Koreio Esperanto kiel ilo de mondvojaĝo.

Ĉiuj partoprenintoj de la vintra lernejo alte aprezis la efektivigitan programon

Vladimir Opletajev

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/01/jekaterinburgo

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi