JES: Unuafoje en Hungario

Foto: Ivo Miesen

Mezepoka muziko dancigis partoprenantoj dum la silvestra nokto (Foto: Ivo Miesen)

La novjara JES (Junulara Esperanto-Semajno) pasis unuafoje ekster siaj du tradiciaj landoj (Polujo kaj Germanujo), en la hungara urbo Eger, inter la 27a de decembro kaj la 3a de januaro.

Eble pro ĝia nekutime distanca orienta situo, malpli da partoprenantoj (ĉ 150) venis ol en iuj jaroj (pintaj JESoj havis ĉ 250). Mankis al mi pluraj diversaj amikoj, kiujn mi kutimas vidi dum JES. Tio povus ŝajni problema, sed estas ankaŭ avantaĝoj en malgrandeco, ĉar la etoso estis pli intima kaj neformala, kaj pli facilis trovi specifajn homojn por kune pasigi tempon. Krome la gufujo kaj trinkejo tial kutime havis sufiĉe da lokoj por homoj, sen longaj vicoj.

JES okazis en hotelo Botax, kiu estis iom malnova kaj malluksa sed kun tre taŭga konvena fizika aranĝo, kun pluraj ĉambroj por la programo kaj sufiĉe multaj dormoĉambroj, tiel ke ĉiuj, kiuj mendis propran ĉambron povis havi propran, sen bezoni kunloĝi kun hazardaj aliuloj. Krome estis pluraj komfortaj seĝoj, sofoj, tabloj, ktp en komunaj koridoroj, tre konvenaj por sociumado kaj ludado. Ĉio okazis tre konvene en tiu unu hotelo (des pli bone en frosta vintra vetero!), krom kelkaj vesperaj eventoj en aparta teatra halo nur 10 minutojn for. Kaj la stacidomo estis simile proksime.

La hotela manĝoservo pli similis al aŭstera primitiva lerneja manĝoservo, kun afablaj servistoj sed ne tre ekscitaj nek diversaj manĝaĵoj, sed estis almenaŭ apartaj elektoj por viandemuloj, vegetaranoj kaj veganoj. Surprize, tute mankis kafo, kaj estis varma teo nur matenmanĝe. Alifoje la sola trinkaĵo estis akvo.

Kiel pli kaj pli ofte okazas en Esperanto-eventoj, la veganaj manĝaĵoj pli imponis ol la viandaj, eĉ al la viandemuloj, kiuj plendis ke ili tro ofte ricevis NUR viandon kaj nenian freŝan legomon. Ni fakte ekmiris, ke tia simpla lernejeca manĝoservo preparis tiajn diversajn sufiĉe bonajn kaj ekzotajn (eĉ baratajn dufoje!) veganajn pladojn, konsiderante la iom monotonan simplan viandan servon.

Poste ni eksciis, ke la hotelo antaŭe certigis la JES-organizantojn ke ili kapablas prepari ĉian manĝaĵon, inkluzive veganan, sed poste evidentiĝis, ke ili ne vere komprenis, ke vegana manĝaĵo signifas sen laktaĵoj kaj ovoj, do ili rezignis! Sed la organizantoj jam ricevis aliĝojn de veganoj, do anstataŭ nuligi la veganan manĝoservon, ili admirinde kontraktis kun ekstera vegana restoracio, kiu liveris la (tial!) pli bonajn luksajn veganajn manĝaĵojn! Do kiel vegano, mi dankas la LKK pro tio.

Foto: Ivo Miesen

Prepariĝo por la jarŝanĝa horo 0:00 (Foto: Ivo Miesen)

La interkona vespero estis multe pli bone aranĝita ol en multaj eventoj, kun pluraj gvidantoj en kelkaj ĉambroj. Ĉiu gvidanto estris specifan interkonan ludon sialoke dum kelka tempo kaj poste plusendis la grupon al alia ĉambro por ĝui alian ludon. Tio bone funkciis kaj ŝajnas imitinda iniciato!

Sentiĝis al mi manko de Esperanto-lingvaj koncertoj dum la semajno. Tamen okazis bonega senvorta ĵazmuziko du fojojn fare de esperantistoj: Melono bele pianis malfrunokte en la gufujo, kaj la du junaj fratoj Slezák – kiuj furoris dum la ĵusa UK – impone pianis kaj drumis ree, ĉi-foje kun amiko kontrabase. (Onidire ili koncertos ree dum la UK ĉi-jare; mi esperas, ke jes!)

Nur post la Silvestro feliĉe okazis ĝuinda esperanta muziko en du plaĉe diversaj stiloj de kelkaj tradiciaj JES-anoj: Cyrille/Platano pafklike repis dancige kaj kunkantige, kaj ĴeLe (t. e. filino Ĵenja kaj patrino Lena) prezentis siajn pli trankvilajn kantojn (kaj originalajn Esperantajn kaj tradukitajn ukrainajn).

Foto: Ivo Miesen

Koncerto de Platano (Foto: Ivo Miesen)

Ankaŭ muziko de neesperantistoj okazis: loka popolmuzika trupo prezentis kaj poste instruis tradician hungaran dancadon. Kaj dum la silvestra balo tre imponis koncerto de hungara bando Bordó Sárkány (Borduna Drako). Ili ludas tre viglan dancigan mezepokan kaj keltecan muzikon kun evidenta moderna roka influo, inkluzive eĉ du sakŝalmojn en multaj kantoj! Kiel sakŝalmo-ŝatanto mi estis ĝoje ravita!

En la taga programo okazis multaj tradiciaj aferoj, ekzemple AMO-seminario “Junigi la komunumon”, lingvaj kursoj (Esperanto por komencantoj, la hungara, la pola, la glagolica skribsistemo), sciencaj prelegetoj, danc-kursoj, prezentoj pri specifaj grupoj kaj projektoj (Pasporta Servo, BEMI (biciklistoj), Egalecen pri egalaj rajtoj, ktp), filmo kun esperantaj subtekstoj, diskejo, karaokeo, tabul-ludado, aligatorejo, k. s. Krome estis improvizaj aktoraj ludoj, instruado pri ŝogio (japana ŝako), ktp.

Foto: Ivo Miesen

Prezentado de Ukrainio kadre de la JESa Kultura kaj Lingva Festivalo. (Foto: Ivo Miesen)

La tradicia fina internacia vespero havis surprize malmultajn prezentojn, tamen mi aparte ĝojis pri sakŝalma muziko de JES-ano Baptiste, eĉ se ĝi laŭtegis en la malgranda ĉambro!

Malsukcesa sed provinda iniciato estis libroklubo. Delonge mi parolis kun diversaj legemuloj, kiuj ŝatas la ideon antaŭ-aranĝi ke ni ĉiuj legu iun specifan libron por povi kune diskuti surloke dum renkontiĝo. Do mi antaŭanoncis libroklubon por JES, kaj organizantoj eĉ afable aranĝis interretan voĉdonadon por elekti libron (La stranga butiko de Raymond Schwartz) por legi antaŭ JES. Tamen neniu alia legis la elektitan libron (unu homo venis al la libroklubo volinta legi ĝin sed ne sukcesinta, do ŝi nun planas legi ĝin kadre de Esperanto-Sumoo por eventuale diskuti dum la venonta IJK). Mi do provos plu en venontaj eventoj.

Okazis du ĉefaj ekskursoj: unu al turka banejo, kaj alia al vinkelo por sufiĉe plaĉa kaj ebriiga vingustumada ceremonio, kaj partoprenintoj ŝajnis ĝui ambaŭ.

Do kiel ĉiam mi ĝuis JES, kaj mi dankas la organizantojn. Ĉiufoje JES estas iom alia, sed ĉiam vizitinda por homoj junaj korpe aŭ kore.

Russ Williams

Fotoj: Ivo Miesen

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/01/hungario

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi