BET-23: Amase en malgranda urbeto (1986)

BET-23Grupfoto. Musklaku la foton por pligrandigi ĝin.

La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi en La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. La sepa Litovia BET, laŭvice la 23a, okazis la 10-20an de julio 1986 en la urbeto Smalininkai (12 km okcidente de Jurbarkas) kun rekorde multaj 472 partoprenantoj (estas notinde, ke tiutempe en la urbo estis nur ĉ. 800 konstantaj loĝantoj). Ĝi estis la antaŭlasta BET en la Litovia SSR.

La 23a Baltia

Esperanto en nia lando pli kaj pli populariĝas. Tial ne hazarde tradicia, la 23a Baltia Esperantista Tendaro, okazinta inter 10 kaj 20 de julio 1986 en Smalininkai (Litovio), atingis rekordan nombron de partoprenantoj – 472. Ne nur el ĉebaltaj respublikoj – estis gastoj ankaŭ el 9 aliaj uniaj respublikoj. Eĉ reprezentantoj de Kamĉatko, Magadano, Vladivostoko. Absoluta plimulto inter la partoprenantaro – junularo. Renkonte al la 100-jariĝo de Esperanto tio precipe ĝojigas.

La jaro 1986 estis neordinara, riĉa de diversaj mondskale gravaj eventoj. Ĝi estis la jaro de la historia 27a kongreso de Komunista Partio de Sovetunio, UN proklamis ĝin Internacia Jaro de Paco. Por esperantistoj 1986 estis la lasta antaŭjubilea jaro. Tiuj ĉi tri akcentoj konstante estis sentataj dum la 23a BET. La tendaro estis dediĉita al tiuj tri eventoj.

BET-23La programo de la tendaro estis tradicia, tamen ĉi-jare kiel neniam riĉa kaj streĉa. Soci-politikaj aranĝoj, prelegoj de somera universitato, perfektigaj kaj paroligaj kursoj de Esperanto, seminarioj de klubestroj kaj aktivuloj, abunda kultura programo, viktorinoj*, konkursoj. Okazis kelkdeko da diversaj aranĝoj.

La solenan malfermon de la tendaro partoprenis prezidanto de Litovia Societo de Amikeco kaj Kulturaj Rilatoj kun Eksterlandoj R. Petrauskas, prezidanto de junularaj organizaĵoj de Litovia SSR V. Zinkevičius, unua sekretario de distrikta komsomola komitato de Jurbarkas A. Puškoriūtė. La venintojn gratulis kaj bondeziris sukcesan laboron kaj enhavoriĉan ripozon sekretario de distrikta partia komitato de Jurbarkas D. Rapševičienė. Atentostreĉa estis prelego de docento en Vilniusa* Supera Partia Lernejo P. Beniušis “La 27a kongreso de KPSU pri nuntempa ideologia batalo”.

En mitingo, dediĉita al Internacia Jaro de Paco, unu post alia parolis, kantis, deklamis reprezentantoj de diversaj respublikoj, urboj, ili kondamnis la agreseman politikon de Vaŝingtono kaj “stelajn militojn”, postulis liberon al Nelson Mandela, solidariĝis kun heroa popolo de Nikaragvio. Sloganoj, plakatoj, vortoj. Precipe ĉiujn kortuŝis parolo de kuracisto-radiologo el Minsk V. Prjaĥin, kiu partoprenis likvidon de postsekvoj de la Ĉernobila akcidento. Al la mitingo venis gastinta tiutempe en Jurbarkas moskvano, vicprezidanto de Konsilio de Militveteranoj de la 39a Armeo, partopreninto en liberigbataloj de la distrikto Jurbarkas Gennadij Kalaĉov. Li parolis pri la liberigaj bataloj apud Jurbarkas, interesiĝis pri laboro de la tendaro, vizitis tombejojn de soldatoj en Smalininkai kaj Jurbarkas, metis florojn. Inter la tendaranoj estis kelkaj grizharaj veteranoj de la Granda Patrolanda Milito*. Omaĝe al ili okazis speciala aranĝo-renkontiĝo. Parolis estono J. Ojalo, gasto el Daugavpils L. Gorelovskij, veterano el Gomelj M. Mandrik kaj aliaj.

La 14a de julio estis labortago por tendaranoj. Ne malhelpis ĝin eĉ eta pluvo. En apartaj grupoj esperantistoj laboris en kampo de sovĥozo-teknikumo de Smalininkai, sarkis terpomojn, helpis al konstruistoj, ordigis teritorion. La perlaborita mono estis fordonita al la fonduso de helpo por Ĉernobil. Al la sama konto estis transdonita monsumo, aldone kolektita de la tendaranoj.

La tradicia somera universitato, krom plenkunsidoj, laboris en tri sekcioj: interlingvistika kaj esperantologia, medicina kaj ĝeneraltema. Oni aŭskultis pli ol 50 prelegojn kaj raportojn. Menciindaj estas tiu de minskano V. Prjaĥn “Sovetiaj kuracistoj kontraŭ nuklea milito”, tiu de moskvano B. Tokarev “Lenin pri lingvoj”, prelegoj de tallinnano J.Ojalo pri originala literaturo en Esperanto, prelegoj de moskvano S. Kuznecov pri interlingvistiko kaj esperantologio, prelego de vilniusano A. Vaitilavičius pri psikologiaj trajtoj de esperantisto.

Funkciis 9 perfektigaj kaj paroligaj grupoj de Esperanto. La ekzamenon trapasis 90 tendaranoj. Instruistoj – spertaj pedagogoj O. Kopistjanska (Lvov), T. Auderskaja (Odesa), V. Viršila (Panevėžys), I. Kulakov (Voroneĵ) kaj aliaj – ĉiutage po tri horojn pacience klarigis al kursanoj karakteron de la lingvo Esperanto.

Multaj diskutindaj demandoj akumuliĝis por klubestroj, kiuj en la tendaro estis ĉirkaŭ 60, kaj aktivuloj de Esperanto-movado. Okazis ses iliaj kunsidoj. Oni interŝanĝis agadsperton, konsiliĝis pri agado renkonte al la 100-jara jubileo, pri perfektigo de kluba agado, pri evoluo de sobraj kaj sanaj vivtradicioj.

Dum la lastaj jaroj en la lando kaj la respubliko komenciĝas pli vasta eldonado de literaturo en Esperanto, dediĉita al nia kaj eksterlanda leganto. Aperis bezono de kvalifikitaj tradukistoj. Tial dumtendare por tiu ĉi agadsfero estis dediĉita ankaŭ sufiĉe multe da tempo – 50-60 interesiĝantoj pri tradukado de beletra kaj soci-politika literaturo al Esperanto profundigis siajn sciojn kaj majstrecon en speciala seminario.

Kiel kutime, multan atenton havis metodiko de la instruado, plialtigo de instruista kvalifiko – por tio estis dediĉitaj kvar programaj okupiĝoj.

Estis aranĝitaj du viktorinoj. En la unua – “Kion Vi scias pri Soveta Litovio?” – plej bone sin montris moskvano V. Ĥmelinskij kaj dagestanano A. Junusov. La dua viktorino kontrolis la klerecon pri historio de la movado, lige kun la proksimiĝanta 100-jara jubileo. Ĉi tie gajnis estonino A. Laur, moskvanoj kaj leningradanoj. La unuan fojon dum BET estis organizita forumo de esperantistoj – al demandoj de partoprenantoj respondis gvidantoj de ASE kaj ties respublikaj filioj. La aranĝo estis interesa kaj havis grandan sukceson.

Aparta vespero estis dediĉita por demonstrado de filmoj kaj diapozitivoj. Ni vidis sonigitajn en Esperanto filmojn – “Lecionoj de historio”, “La popoloj deziras pacon”, “La viva akvo de Litovio”, ankaŭ amatorajn filmojn pri la antaŭaj tendaroj. Esperantistoj el Vladivostoko venigis kolorajn lumbildojn pri la tragedio de Hiroŝimo kaj Nagasaki, donacitajn de japanaj esperantistoj. Neniu povis resti indiferenta spektante tiujn terurajn bildojn.

Kultura programo de la tendaro estis abunda kaj interesa. Ĉiu vespero estis dediĉita por amatoraj koncertoj de esperantistoj el apartaj respublikoj. Precipe restis en memoro la ensemblo de antikva kanto “Eterna muziko” el Leningrado, speciale veninta por koncerti en Smalininkai, gajninto de diversaj konkursoj ensemblo de internacia kanto “Inspiro” sub la gvido de V. Soroka el Kieva provinco. Sendube, plej bone sin montris ukrajnaj* esperantistoj, kiuj preparis vere interesan, diversflankan kaj humoran koncerton. Atenton kaptis ankaŭ kantado de minskano V. Viĥarev. Laŭdinda estas amatora koncerto de la klubo el la litovia urbo Panevėžys. Latvajn popolajn kantojn en Esperanto bonege plenumis ensemblo sub gvido de A. Pumpure el Liepaja. Gaje pasis klubo de gajaj kaj spritaj, vespero de poezio kaj humuro. La programo, preparita de esperantistoj el la urbo Jelec de Lipecka provinco, estis bazo de vespero de politika kanto. Al loĝantoj de la urbo kaj distrikto Jurbarkas la tendaranoj montris sian komunan koncerton. Multajn gajajn momentojn prezentis al niaj gastoj ekskursoj tra la urbo kaj distrikto Jurbarkas, al kasteloj apud la rivero Nemunas.

La tendaro komenciĝis per interkona vespero, finiĝis per adiaŭa vespero. Estis organizita sporta programo por junularo – ludoj de korbopilko, retpilko, konkurso de ŝako kun loka teamo de Smalininkai. Lokaj ŝakistoj estis pli fortaj. Krom tio, funkciis diversaj ekspozicioj, butiko de esperantaĵoj, riĉa libroservo, instruado de kantoj. Dum vesperoj longe lumis tendara fajro, sonis kantoj, dancmuziko.

La tendaro, sendube, havis grandan impulson por esperantista agado en nia respubliko, kie nun estas 39 kluboj kaj rondetoj. Absoluta plejmulto de la tendaranoj laŭ speciala demandilo taksis la tendaron tre bone.

Tre rapide pasis la dek tendaraj tagoj. Jen venis solena fermo. Sumiĝas rezultoj de la tendara laboro, estas enmanigitaj donacoj al la plej aktivaj partoprenantoj. Sonas sinceraj dankvortoj al ĉiuj kontribuintoj en aranĝo de tiu ĉi vere interesa kaj grava tendaro. Solenan fermon partoprenis sekretario de distrikta partia komitato de Jurbarkas D. Rapševičienė. Ĝis revido en la 24a Baltia Esperantista Tendaro en Latvio!

Fonto: Horizonto de Soveta Litovio, 1986, №10, p. 57-60.

Notoj

Vilniuso. Vilno.

Viktorino. Kvizo.

Granda Patrolanda Milito. Ĉi tiel oni nomas la militon de USSR kontraŭ la invadintaj armeoj de la nazia Germanio kaj ties aliancanoj (22 jun 1941 – 9 maj 1945) kadre de la Dua Mondmilito.

Ukrajno. Ukrainio.

10 tagoj en Smalininkai

La 23a tendaro de esperantistoj de Baltio okazis en la urbeto Smalininkai de Jurbarkas-a distrikto (Litovia SSR) de la 10a ĝis la 20a de julio. La tendaro estis dediĉita al la Internacia Jaro de Paco. Ĝin partoprenis esperantistoj el 115 urboj de nia lando. 472 partoprenintoj de tiu tradicia Baltia renkontiĝo reprezentis 12 sovetiajn respublikojn kaj 6 aŭtonomajn respublikojn.

Laŭ la programo de la tendaro estis organizitaj kelkaj amasaj politikaj aranĝoj; inter ili la plej interesa estis la prelego “La ĉefaj tendencoj de la nuntempa burĝa ideologio”, kiun prezentis lektoro de la Vilna Supera Partia Lernejo A. Beniušis.

La 14an de julio la tendaranoj laboris en la loka agrikulturejo, kaj la perlaborita mono estis sendita al la fonduso por helpo al suferintoj pro la averio en Ĉernobilo.

En la somera universitato, kies rektoro estis elektita doktoro de filologio S. Kuznecov el Moskvo, funkciis tri sekcioj: literatura-lingvistika, sciencteknika kaj la medicina.

Ĉiuvespere la partoprenantoj ĝuis interesan kulturan programon. La arta nivelo de la koncertoj de esperantistoj el diversaj sovetiaj respublikoj estis vere alta. Precipe menciindas prezentoj de la ensemblo de antikva muziko el Leningrado kaj de la ukrainia kanta-muzika ensemblo “Inspiro” (gvidanto V. Soroka). Restis en la memoro vespero de humuro kaj poezio, klubo de gajaj kaj spritaj, ankaŭ iom trista adiaŭa vespero. Krome ni longe rememoros noktojn ĉe lignofajro, gitarakompanatan kantadon kaj vizaĝojn de geamikoj.

A. Ivanov
Membro de klubo de internacia amikeco “Esperanto”
ĉe la kulturdomo “Serp i molot” (Moskvo)

Fonto: Informa bulteno de ASE, 1987, № 1(59), p. 4-5.

Tradukis el la rusa Inita Tamošiūnienė

Fotoj

BET-23

La prezidio en la solena inaŭguro (de maldekstre): Viktoras Baniulaitis (Klaipėda), Ramojus Petrauskas (Vilno), Laurynas Algimantas Skūpas (Vilno), Vytautas Zinkevičius (Vilno), Povilas Jegorovas (Kaŭno); parolas Danutė Rapševičienė (Jurbarkas).

BET-23

Parolas Nadija Andrianova (Kievo).

BET-23

Prelegas Petras Čeliauskas (Švėkšna).

BET-23

Prelegas Sergej Kuznecov (Moskvo).

BET-23

Maldekstre estas Dmitrij Cibulevskij (Ĥarkovo).

BET-23

BET-23. En ekskurso.

BET-23

Povilas Jegorovas – la ĉeforganizanto de BET-23.

BET-23

Kantas esperantistoj el Latvio: gitarludas Austra Pumpure (Liepaja), ĉe la mikrofono Biruta Rozenfelde (Rigo).

BET-23

Koncerto de la ukrainia ensemblo “Inspiro”, la unua de maldekstre Vladimir Soroka, la tria Marina Korotj.

La fotoj estas prenitaj el la fotokolekto de la latva esperantisto Aleksandrs Strautmanis (1912-1995). La kolekto estas gardata en la Esperanto-domo en Kaŭno. La fotojn elektis kaj komentis Povilas Jegorovas.

La supran materialon kompilis kaj redaktis Povilas Jegorovas kaj Aleksander Korĵenkov. Reagoj de partoprenintoj estas bonvenaj.

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2016/01/bet-27/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi