ĴomArt kaj Nataŝa koncertos en BET-52

ĴomArt kaj Nataŝa

“ĴomArt kaj Nataŝa” estas sveda muzika duopo, kiu havas siajn radikojn en Kazaĥio. ĴomArt kaj Nataŝa kantas kune pli ol 25 jarojn – same longe kiel ili estas paro. Ekde la duopa Esperanto-debuto en Samarkando (1987) ĝis nun la paro koncertis en pluraj UKoj, IJKoj, diverslandaj kongresoj kaj festivaloj kaj faris turneojn tra Germanio kaj Francio (la listo de la koncertoj).

Dum sia artista vojo la duopo kreis ĉirkaŭ cent kantojn, ĉiuj estas origine verkitaj en Esperanto. La kantoj estas emoci- kaj senc-plenaj, kaj temas ofte pri vojaĝoj kaj homaj rilatoj, streboj kaj intencoj.

ĴomArt, kiu plejparte kreas la kantojn, traktas en la tekstoj tion. kio tuŝis lin. Tial la kantotekstoj estas la ĉefa parto de la kantoj kaj havas ofte filozofian esencon kaj profundecon. Dum siaj koncertoj la duopo ĉiam strebas, ke la aŭskultantaro sentu kaj komprenu la esencon de la kanto. La plej sukcesaj koncertoj por artistoj estas, kiam establiĝas kontakto kaj ”silenta” dialogo inter la publiko kaj la muzikistoj.

La kantomaniero de la duopo evoluis de la simpla barda al pli pop-rokeca. Same evoluis la kvalito de la kantado kaj scenplenumado.

Dum lastaj jaroj ĴomArt riĉigis sian gitarludmanieron, aldoninte novan ludteknikon al la kantoaranĝoj. La duopo rearanĝis plurajn malnovajn kantojn laŭ sia nova stilo, kiu plimoderniĝis kaj pliriĉigis la entutan senton de la kantoj. La KD-projekto, en kiu estas rearanĝitaj kantoj, nomiĝas JomArtaĵoj. Du el la tri planitaj KDoj de ĉi tiu projekto jam estas eldonitaj.

La duopo estis la unua Esperanto-grupo kiu eldonis la plej unuan en eksa Sovetio vinilan disketon en esperanto Somera mondo. Poste aperis 3 kasedoj kaj pluraj KDj. La duopo ankaŭ partoprenis en KD-kompiloj ĉe kelkaj Esperanto-eldonejoj (ligo al la diskaro).

“ĴomArt kaj Nataŝa” koncertos kadre de la arta programo de BET-52 en Birštonas.

Pli da materialo pri la duopo:

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2016/01/bet-26/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi